Diĝita Biblioteko por la Nederlanda Literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diĝita Biblioteko por la Nederlanda Literaturo
biblioteko

LandoNederlando

Estiĝo1999

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Digital Library for Dutch Literature [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Diĝita Biblioteko por la Nederlanda Literaturo (nederlande Digitale Bibliotheek voor de Nederlandse Letteren, DBNL) estas retejo pri la nederlandaj lingvo kaj literaturo. La retejo enhavas milojn da literaturaj tekstoj, sekundaran literaturon kaj aldonajn informojn kiel biografiojn, portretojn kaj ligilojn. Meze de 2014 la DBNL disponigis kolekton de pli ol 11.000 bitigitaj libroj kaj revuoj pri temoj kiel nederlandlingva literaturo, lingvo kaj kulturhistorio.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

De DBNL estas iniciato de la Fonduso DBNL, kreita en 1999 de la Maatschappij der Nederlandse Letterkunde (Societo de la Nederlanda Literaturo). La diĝita biblioteko ricevis financan helpon de, inter aliaj, la Nederlandse Organisatie voor Wetenschappelijk Onderzoek (NWO) (Nederlanda Organizaĵo por Scienca Esplorado) kaj la Nederlandse Taalunie (Nederlanda Lingvo-Unio). La kolekto kovras la tutan nederlandan lingvoregionon, tio estas Flandrio, Nederlando, Surinamo, Kariba Nederlando, Sud-Afriko kaj Namibio. Ĉiujare aldoniĝas ĉirkaŭ 250.000 paĝoj da teksto. Pri la selekto decidas komisiono de nederlandaj kaj flandraj spertuloj.

DBNL ĉiutage ricevas proksimume 200.000 vizitojn. En 2014 enketo ĉe la uzantoj montris altan aprezon.[1]

En junio 2014 finpretiĝis grava projekto: 50.000 nederlandlingvaj kantoj de antaŭ 1900 estas interrete. La tekstoj troveblas ĉe DBNL. Meertens Instituut disponigas la aldonajn informojn.

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

En DBNL estas apartaj sekcioj por:

Aliaj eroj estas atlaso, calendarium (por serĉi tempo-rilatajn aspektojn), literatura leksikono (kun 4600 terminoj), kaj ngram viewer (por serĉi la oftecon de iu vorto aŭ esprimo).

Restrukturigo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2015 la Nacia Biblioteko de Nederlando prizorgas la retejon dbnl.org.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. DBNL gebruikersonderzoek