Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Republiek Suriname
Surinama Respubliko
Flago de Surinamo
(Detaloj)
Blazono de Surinamo
(Detaloj)
Nacia himno: God zij met ons Suriname
Dio estu kun ni Surinamo
Nacia devizo: Justitia - Pietas - Fides
Justeco - Devo - Lojaleco
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Paramaribo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda
Ĉefa(j) lingvo(j) java
angla
hispana
sranan tongo
Plej ofta(j) religio(j) hinduismo (27,4%)
protestantismo (25,2%)
katolikismo (22,8%)
islamo (19,6%)
Areo
 % de akvo
163.821 km²
1,1%
Loĝantaro 470.784 (2005)
Loĝdenso 2,7/km²
Horzono UTC-3
Interreta domajno .sr
Landokodo SR
Telefona kodo 597
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Dési Bouterse
Nacia tago 25-a de novembro
Sendependiĝo disde Nederlando 25-a de novembro 1975
Ekonomio
Valuto dolaro (SRD)
MEP laŭ 2005
– suma $3,0 miliardo
– pokapa $ 5.683
v  d  r
Information icon.svg

Surinamo, kies oficiala nomo estas Republiek Suriname, estas ŝtato ĉe la nordo de Sud-Ameriko. Ĝi estis Nederlanda Gvajano ĝis 1975. Surinamo estas limigita norde per Atlantika Oceano, oriente per Franca Gujano; sude per Brazilo kaj okcidente per Gujano. La areo de Surinamo estas 169.820 km² kaj la ĉefa kaj plej granda urbo estas Paramaribo, kiu estas en samnoma distrikto.

Surinamo estas la centra el la Gujanoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Surinamo havas ĉe la nordo ebenan marbordon ĉe la Atlantika Oceano, kies longo estas 300 kilometroj; centre, 80 kilometroj sude de la marbordo, havas grandajn ebenajn teritoriojn kovritajn de densaj arbaroj; plej sude troviĝas la Amazona ĝangalo sur montara regiono. Surinamo havas multajn riverojn, la plej gravaj estas Korantino kiu estas la limo kun Gujano, la rivero nomita Coppename kies varfo estas ĉe la Kopenama kabo, Surinam kiu fontas ĉe lago nomita Brokopondo, kaj Marowijne kiu desegnas parton de la limo kun Franca Gujano.

Ĝia klimato estas tropika kun temperaturo de 22,5 °C ĝis 30,7 °C. Kies pluva volumeno havas na 2.000 mm ĉe la marbordo kaj na 1.500 mm en la centra parto. La plej fortaj pluvoj venas de decembro ĝis aprilo.

La plej gravaj surinamaj riĉaĵoj estas baŭksito, aluminio, rizo, banano, ligno kaj vivaj arbaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Francio ekloĝis tie ekde 1640, sed restis nelonge; Britio ekloĝis en 1661 sed interŝanĝis ĝin per Nov-Jorko kun Nederlando en 1674, ekde tiam ĝi estis kolonio de Nederlando kun nomo Nederlanda Gvajano, post Traktato de Breda, kiu solvis la 2-an Anglan-Nederlandan Militon. Tamen jam estis nederlandaj komercistoj en la lando. Ekde 1954 Surinamo havis aŭtonomion, kaj en 1975 ĝi iĝis sendependa ŝtato. Fortaj ligoj kun Nederlando plu konserviĝas: i. a. multaj surinamanoj venas al Nederlando por labori kaj havi pli bonan vivon.

Sendependa historio[redakti | redakti fonton]

Johan Ferrier, la unua prezidento de Surinamo (1975-1980). Li estis elpostenigita per militista puĉo.

La 25-a de novembro de 1975 estis deklarita formale la sendependeco de Surinamo el Nederlando. Samtage kunsidis la kongreso kaj elektis kiel prezidanto la antaŭan guberniestron, Johan Henry Eliza Ferrier kaj Henck Arron kiel ĉefministro. Post la sendependigo, Surinamo suferis elmigradon de almenaŭ 1/3 de la populacio kiu konservis sian nederlandan naciecon al la iama kolonia metropolo. En 1977 la NPS atingis la majoritaton en la parlamento kaj Arron estis elpostenigita. Dum tiu epoko la multinaciaj entreprenoj Suralco kaj Billiton monopoligis la industrion de la baŭksito (unika eksportebla produkto) kaj fakte la tuta ekonomio de la lando, kio okazigis altan korupton kaj fortan eksteran ŝuldon.

La ekonomia krizo kiun suferis Surinamo ĉe 1979, motivis puĉon la 25-a de februaro de 1980 estrita de Desiré Bouterse kaj alia grupo de militistoj nome "La puĉo de la Sarĝentoj" kiu sukcesis elpostenigi Arron el la povo. Ferrier, kiu malakceptis rezigni, nomumis ĉefministron la sendependan Hendrick Chin A Sen de la "Naciista Respublikana Partio (NRP)’’.

Dési Bouterse, diktatoro de Surinamo el 1980 al 1988. Li persekutis la politikajn opoziciantojn.

La militista premo devigis Ferrier rezigni la 15-a de aŭgusto de 1980, oni formis Militistan Nacian Konsilantaron, kies estro Bouterse, plutenis Chin A Sen kiel ĉefministro. La malkonsento inter la socialisma tendenco kubastila de Bouterse kaj la kapitalisma demokratia baze sur la okazigo de liberaj elektoj de Chin A Sen, motivis malproksimigon inter ambaŭ politikistoj, kio finis per rezigno la 4-a de februaro de 1982 kaj sekva ekzilo de Chin A Sen. La militista konsilantaro nomumis tiam la parlamentan prezidanton, Ramdat Misier kiel prezidento provizore.

La 15-a de decembro de 1982 estis arestitaj kaj murditaj 14 politikestrojn opoziciantajn al la reĝimo en Fort Zeeland, kio estis konita kiel "La decembraj murdoj". En 1983 oni deklaris alarmstaton kaj oni aplikis militleĝaron. Nederlando ĉesigis sian helpon al la lando kaj Surinamo fermis sian diplomatejon en Kubo. La protestoj de la sindikatoj devigis la konsilantaron formi novan registaron kun Errol Alibux kiel ĉefministro. Sude kaj oriente de la lando ekaperis gerilojn estre de Ronnie Brunswijk kaj apogitaj de Nederlando.

La protestoj akriĝis en 1985, kaj oni permesis denove la poitikajn partiojn, sed tiu pliigis la popolan interkonsenton, ĉar la opoziciantaj politikestroj tiam postulias la restaŭron de la konstitucia ordo. En 1986 la gerilo avancis kaj alproksimiĝis al Paramaribo. La sindikataj kaj laboristaj organizoj kunvokis nacian strikon kaj novajn protestojn kiuj paralizigis komplete la landon. En decembro la registaro rezignis proteste kaj en marto de 1987 oni aprobis novan konstitucion por aliri al demokratia transiro. La ĉefaj opoziciantaj partioj formis aliancon kies estro, Ramsewak Shankar estis elektita unua demokrata prezidanto ekde la sendependigo en la balotoj de la 25-a de novembro de 1987.

Shankar iĝis statestro la 25-a de junio de 1988 sed devis kunhavi la povon kun Bouterse kiel militestro, kaj nomumante Henck Arron como ĉefministro. En 1989 oni deklaris amnestion pos la gerilanaj grupoj, kio utilis por militista apogo. La 24-a de decembro de 1990 Bouterse kun alia grupo de militistoj prenis la povon kaj elpostenigis Shankar. Estis restaŭrita la Militista Registaro, kiu tuje redonas la povon al Johan Kraag, prezidanto de la parlamento.

La antaŭigita balotado de la 25-a de majo de 1991 donis klaran venkon al la estro de la NPS Ronald Venetiaan, tiam estro de alianco multetna. Lia registaro malpliigis la povon de la armeo en la politika vivo de la lando kaj en 1992 oni malfermis procezon de pacigo kun la gerilaj grupoj kiuj aliĝis al politikaj partioj. La balotado de 1996 donis venkon al Venetiaan, sed oni rekalkulis la voĉdonojn, kaj oni donis tiam la venkon al boŭtersista Jules Wijdenbosch de la NDP.

En 1997 Bouterse estis juĝita en Nederlando pro drogokomercado kaj murdo ĉe la okazintaĵoj de 1982. En 1999 la socia malkonsento pro ekonomia krizo kaj hiperinflacio okazigis sekvajn protestojn en la ĉefurbo estritaj de la sindikataj estroj. En junio la estis ĝenerala striko kaj en oktobro la parlamento elpostenigis la tutan registaron de Wijdenbosch kaj kunvokis denove antaŭigitajn balotadojn por majo de 2000, kiu resultis en venko de Venetiaan.

Ŝanĝoj pri monunuo helpis la ekonomian kreskon. Tio rezultis en reelekto de Venetiaan en majo de 2005. Tamen la elĉerpo de la registado kaj neplenumitaj promesoj sufiĉis por altigi Bouterse en la elektado de 2010 apogita de sia iama malamiko, Ronnie Brunswijk kaj opozicianta koalicio, evitante la juĝan kondamnon pro murdo de opoziciantoj en 1982.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Surinamo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Surinamo estas tre dependa el aliaj landoj. Ties ĉefaj komercaj partneroj estas Nederlando, Usono kaj landoj de Karibio.

Paramaribo, la ŝtata ĉefurbo.

La ekonomio de Surinamo estas bazita sur la produktado de aluminio, kiu reprezentas proksimume 15% de la Malneta enlanda produkto kaj du trionojn de la totala eksportado. La ekonomiaj problemoj de la lando estas gravaj, pro la forta dependo de la ekstera komerco de nur du krudaj materialoj kiuj suferas, ekde 2000, subitajn ŝanĝojn de prezo en la internacia merkato: nome aluminio kaj nafto. Tio okazigas ĉiujare egajn variojn de la MEP, de la senlaborecajn indicojn, la ekstera ŝuldo kaj la inflacio.

La planoj iniciatitaj en 2001 por reordigi la ekonomian sistemon, nome malfermi procezon de ŝtata liberaligo (almerkatigo) kaj plibonigi la produktivan strukturon, ege malsukcesis. Kelkaj usonaj kaj hispanaj faras novan petrolajn esploradon kaj ekspluatadon kiuj iome sukcesis. Same, la lando disponas el granvaj rezervejoj por minado el oro kaj baŭksito.

En 2004 oni anstataŭigis kiel monunuo el nederlanda guldeno al la Surinama dolaro. En 2005, Surinamo, kun aliaj landoj de la mondoregiono, subskribis energian traktadon kun Venezuelo nome Petrocaribe, pere de kiu la kondiĉoj por akiri petrolon kaj derivaĵojn estas pli konvenaj por Surinamo.

La ŝtatŝuldo estis de 3,6% de la MEP en 2004, dumm la privata ŝuldo estis de 4,2%.[1]

La 20-a de septembro de 2007, oni solvis fare de la internacia tribunalo, kiu markas landlimojn definitive, la iaman konflikton pri la mara landlimo kun Gujano, kaj restas ankoraŭ nesolvita la tera landlimo, kiu enhavas la teritorion de la Nova Rivero.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro el 1961 al 2003.

Laŭ la censo de 2004, Surinamo havas populacion de 492 829  loĝantoj, el kiuj preskaŭ duono koncentriĝas en la ĉefurbo Paramaribo, kiu enhavas 242 946 personojn.[2] La loĝdenso estas malalta, nome de 3 hab/km², sed en la ĉefurbo altiĝas ĝis 1334 hab/km².[2] En 2011, la Statistika Servo de Surinamo ĉirkaŭkalkulis la totalan populacion en 539 910 loĝantoj.[2]

La populacio de Surinamo estas formita de multaj grupoj. El tiuj la plej granda estas la hindia, formita de enmigrintoj alvenintaj en la 19a jarcento el Barato, kaj kiu konstituas preskaŭ 37% el la populacio. La mulatoj, mikse el blankuloj kaj negroj, reprezentas 31%, dum javanoj (descendaj el sklavoj devenaj el la eksa Nederlanda Hindio) kaj la "cimaronoj" (descendaj el afrikaj sklavoj kiuj sukcesis fuĝi) estas 15 kaj 10% respektive. La resto estas formita de indianoj, ĉinoj kaj blankuloj.

Pro la granda nombro de etnaj grupoj en la lando, estas religio nek majoritata nek dominanta. Laŭ jŭsaj informoj, 40,7% de la populacio apartenas al la kristana religio, kaj ene de ili estas romkatolikoj kaj grupoj de protestantoj kiaj moravoj, evangeliistoj, metodistoj, luteranoj inter aliaj. Alia grava parto estas la hindusimo kun 20%, la Islamo kun 13,5%, dum la resta 18,3% estas komprenita de religioj de indiĝenoj, kaj kiuj deklaras la mankon de aparteno al iu ajn religio (15%).

La majoritato de la populacio loĝas en Paramaribo kaj ties ĉirkaŭaĵoj aŭ en la marborda zono. Estas grava surinama populacio kiu loĝas en Nederlando.

Eduksistemo[redakti | redakti fonton]

Surinamo havas universitaton nome Universitato Anton de Kom, fondita en 1966 kaj situanta en la ĉefurbo Paramaribo.

Sansistemo[redakti | redakti fonton]

La fekundindico estis de 2,6 naskoj por virino.[1] Estis 45 kuracistoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj komence de la 2000-aj jaroj.[1] La infana mortindico estis de 30 por cĉiuj 1000 naskoj.[1] La vivdaŭro de viroj el nasko estis de 66,4 jaroj, dum tiu de virinoj estis de 73 jaroj el nasko.[1]

La ponto Jules Wijdenbosch super la Rivero Surinamo, ĉe Paramaribo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia historio, Surinamo havas plurajn lingvojn, inter aliaj estas la nederlanda kiu estas oficiala, ankaŭ kreolaj lingvoj, kiel sranan tongo, la plej uzata java, la angla, kaj malpli uzataj kiel la hispana, la hindio surinama, la saramaka

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 United Nations Development Programme
  2. 2,0 2,1 2,2 Statistika Servo de Surinamo, Bevolking, http://www.statistics-suriname.org/index.php/statistieken/database/149-bevolking Alirita la 14an de septembro de 2013, Statistics Suriname.org en nederlanda.