Karibia Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karibia Komunumo
Fondodato 4-a de junio 1973
Sidejo Ĝorĝtaŭno, [[]]
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Flago de la Karibia Komunumo
Location Caricom.svg
  •  membroŝtatoj
  •  asocie ligitaj ŝtatoj
  •  ŝtatoj de observa statuso
  • ĝenerala sekretario Edwin W. Carrington
    laborlingvo angla
    fondiĝo 4-a de julio 1973
    ĉefa sidejo Ĝorĝtaŭno, Gujano
    retejo www.caricom.org

    La Karibia Komunumo (angle Caribbean Community and Common Market, CARICOM, do "Karibia Komunumo kaj Komuna Merkato") estas internacia organizaĵo kun ĉefa sidejo en Ĝorĝtaŭno (Gujano).

    Historio[redakti | redakti fonton]

    La organizaĵo fondiĝis en 4-an de julio 1973 kiel rezulto de 15-jaraj intertraktadoj, pere de la subskribo de la Traktato de Chaguamaras (Chaguaramas estas urbo sur la karibia insulo Trinidado). La unuaj kvar membroŝtatoj estis Barbado, Jamajko, Gujano kaj Trinidado kaj Tobago. La interŝtatan ligon antaŭis la "Karibia Liberkomerca Areo" (angle Caribbean Free Trade Area, CARIFTA).

    Per la fondiĝo de la Karibia Komunumo komenciĝis la ŝanĝo de interŝtata kunlaboro de liberkomerca zono al interŝtata komunumo ne nur alstrebanta ekonomian kunlaboron - modelo estis kaj estas la Eŭropa Unio. En 2001 la registarestroj de la membroŝtatoj subskribis novan, reviziitan Traktaton de Chaguaramas, kiu plu respegulas tiun evoluon.

    Membroj[redakti | redakti fonton]

    Plenaj membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

    centra oficejo de la Karibia Komunumo
  •  membroŝtatoj de la komuna karibia merkato
  •   membroŝtatoj ne partoprenantaj en la komuna karibia merkato
  •  asocie ligitaj ŝtatoj
  •  membroŝtatoj kies loĝantoj havas pasporton de la Karibia Komunumo
  •  membroŝtatoj kies loĝantoj ne havas pasporton de la Karibia Komunumo
  •  asocie ligitaj ŝtatoj
  • Plenaj membroŝtatoj estas la sekvaj 15 ŝtatoj kaj transmaraj teritorioj de Britio:

    situo ŝtato aliĝo Malneta enlanda produkto (2007)
    LocationAntiguaAndBarbuda.png Flago-de-Antigvo kaj Barbudo.svg Antigvo kaj Barbudo 1974 1 089 milionoj da USD
    LocationBahamas.svg Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj 1983 6 586 milionoj da USD
    Karibik Barbados Position.png Flago-de-Barbado.svg Barbado 1973 3 739 milionoj da USD
    LocationBelize.svg Flago-de-Belizo.svg Belizo 1974 1 274 milionoj da USD
    Caribbean - Dominica.PNG Flago-de-Dominiko.svg Dominiko 1974 311 milionoj da USD
    Caribbean - Grenada.PNG Flago-de-Grenado.svg Grenado 1974 590 milionoj da USD
    Guyana in its region.svg Flago-de-Gujano.svg Gujano 1973 1 039 milionoj da USD
    LocationHaiti.svg Flago-de-Haitio.svg Haitio 2002 5 435 milionoj da USD
    LocationJamaica.svg Flago-de-Jamajko.svg Jamajko 1973 11 206 milionoj da USD
    Karibik Montserrat Position.png Flago-de-Moncerato.svg Moncerato 1974 mankas informo
    LocationSaintKittsAndNevis.png Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso 1974 527 milionoj da USD
    Karibik St Lucia Position.png Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio 1974 958 milionoj da USD
    Karibik St Vincent und die Grenadinen Position.png Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj 1974 559 milionoj da USD
    Suriname in its region.svg Flago-de-Surinamo.svg Surinamo 1995 1 345 milionoj da USD
    (2005)
    LocationTrinidadAndTobago.png Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago 1973 20 700 milionoj da USD

    Asocie ligitaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

    Asocie ligitaj ŝtatoj estas la sekvaj 5 transmaraj teritorioj de Britio:

    situo teritorio aliĝo
    Karibik Anguilla Position.png Flago-de-Angvilo.svg Angvilo 1999
    LocationBermuda.png Flago-de-Bermudo.svg Bermudo 2003
    Karibik Britische Jungferninseln Position.png Flago-de-la-Britaj-Virgulininsuloj.svg Britaj Virgulininsuloj 1991
    LocationCayman Islands.svg Flag of the Cayman Islands (3-2).svg Kajmana Insularo 2002
    Karibik Turks- und Caicosinseln.png Flago-de-la-Turkoj-kaj-Kajkoj.svg Turkoj kaj Kajkoj 1991

    Observantaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

    Observan statuson havas la sekvaj ŝtatoj:

    situo areo
    Karibik Aruba Position.png Arubo Arubo
    LocationDominicanRepublic.svg Flago-de-Dominika-Respubliko.svg Dominika Respubliko
    LocationMexico.svg Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
    LocationPuertoRico.svg Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko
    Venezuela in its region.svg Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo

    Celoj[redakti | redakti fonton]

    Ĉefa celo de la Karibia Komunumo estas la kunordigo pri la ekstera politiko de la membroŝtatoj kaj kunlaboro en la temaroj sano kaj sociaj aferoj, eduko, kulturo kaj sporto, scienco kaj tekniko. Cele al pli forta ekonomia integriĝo fondiĝis la Karibia Komuna Merkato (angle Caribbean Common Market, CCM). Ĝi konsistigas doganunion kun unuecaj eksteraj doganoj. Krome inter la membroŝtatoj ekzistas regularoj por evito de duoblaj impostoj kaj funkcias kunlaboro en la temaroj subteno de ekonomia evoluo kaj industriigo. La Karibia Komuna Merkato funkcias ekde la 1-a de januaro 2006. Ĝis la stato de januaro 2010 tamen el la 15 plenaj membroŝtatoj de la Karibia Konumuno nur 6 ŝtatoj partoprenas en la komuna merkato (Barbado, Belizo, Gujano, Jamajko, Surinamo, Trinidado kaj Tobago).

    Krome la Karibia Komunumo penas enkonduki unuecajn komunumajn pasportojn por la loĝantoj de laŭeble multaj (aŭ ĉiuj) membroŝtatoj.

    Signifo[redakti | redakti fonton]

    En la membroŝtatoj de la Karibia Komunumo vivas proksimume 15 milionoj da homoj. La plej multaj ŝtatoj konsideratas evolulandoj kun malaltaj salajroj.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • R. A. Abdullah Khan: The Caribbean Court of Justice and Referrals from National Courts: Unavoidable Supremacy?, en: Griffin's View on International and Comparative Law 5.1 (2004) paĝoj 26-31. ligilo Arkivigite je 2005-05-15 per la retarkivo Wayback Machine.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]