Imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun impoŝto.
La impostokolektisto, pentraĵo de Jan Massijs.

Imposto estas deviga kontribuo de regnanoj, nome civitanoj aŭ loĝantoj de ŝtato aŭ simila politika aŭ administracia unuo por kovri la ĝeneralajn bezonojn de la ŝtato aŭ similspeca unuo. Imposto estas financa ŝarĝo aŭ alia devigo metita al impostopaganto (ĉu individua persono aŭ laŭleĝa jura persono kia entrepreno, organizaĵo ktp.) fare de ŝtato aŭ funkcia ekvivalento de ŝtato por kolekti variajn publikajn enspezojn.[1] Nepageco, aŭ evito aŭ rezisto al pago de impostado, estas kutime punebla laŭ juro. Impostoj povas esti devigitaj ankaŭ fare de multaj administraj unuoj.

Oni kutime distingas :

  • la senperajn impostojn, t.e. la impostoj, kiujn la regnanoj pagas aparte kaj senpere al la administracio (ekz. la terimposto); tiuj estas nomataj ofte rektaj impostoj;
  • la perajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj estas enkalkulitaj en varaj prezoj (ekz. la aldonvalora imposto (AVI), la doganimpostoj); tiuj estas nomataj ofte nerektaj impostoj.

Ambaŭ povas esti pagataj per mono aŭ per ties labora ekvivalento.

Kelkaj landoj metas preskaŭ ne aŭ en tute ne impostadon, kiaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Sauda Arabio.[2] Ambaŭkaze temas pri landoj kiuj ege multe enspezas el la komerco kaj produktado de nafto, kombine kun la fakto ke ili ne devas pagi altajn socialajn kostojn de multnombra loĝantaro, ĉar ambaŭkaze la loĝdenseco malaltas pro la dezerta medio.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La impostokolektista oficejo, pentraĵo de Pieter Brueghel la juna, 1640.

La jura kaj la ekonomia difinoj de impostoj diferencas en tio ke ekonomikistoj ne konsideras multajn transdonojn al registaroj kiel impostoj. Por ekzemplo, kelkaj transdonoj al la publika sektoro estas kompareblaj al la prezoj. Ekzemploj estas pagoj je publikaj universitatoj kaj por servoj havigitaj de lokaj registaroj. Registaroj akiras rimedojn ankaŭ per "kreado" de mono kaj moneroj (por ekzemplo, per presado de biletojn kaj per stampado de moneroj), tra volontaj donacoj (por ekzemplo, kontribuoj al publikaj universitatoj, muzeoj, aŭ fondaĵoj), pere de monpunoj (kiaj trafikaj punoj), per pruntado, kaj per konfiskado de riĉo. Laŭ la konsidero de ekonomikistoj, imposto ne estas punaj, kvankam deviga transpaso de rimedoj el la privata aŭ la publika sektoro trudiĝas sur la bazo de antaŭdeterminataj kriterioj kaj sen referenco al specifa profito ricevata.

En modernaj impostaj sistemoj, registaroj trudas impostojn en mono; sed impostado pagota per naturaĵoj kaj korveo estas karakteraj de tradiciaj aŭ antaŭ-kapitalismaj ŝtatoj kaj ties funkciaj ekvivalentoj. La metodo de impostado kaj de registara decido pri impostoj estas ofte polemika kaj en politiko kaj ekonomiko kaj fakte estas ŝlosila afero por la diferncigo inter diversaj politikaj partioj kaj tendencoj. Impostokolektado estas plenumita fare de registara agentejo nome Trezoro, kaj Canada Revenue Agency en Kanado, Internal Revenue Service (IRS) en Usono, aŭ Her Majesty's Revenue and Customs (HMRC) en Unuiĝinta Reĝlando. Kiam la impostoj ne estas tute kaj akurate pagitaj, la ŝtato povas meti civilajn punojn (kiaj monpunojkonfiskoj) aŭ eĉ krimajn persekutojn (kiaj enkarcerigo) kontraŭ la nepaginta ento aŭ individuo.[3]

Celoj kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Mono havigita per impostado estis uzita de ŝtatoj kaj de ties funkciaj ekvivalentoj laŭlonge de la historio por elteni multajn funkciojn. Kelkaj el tiuj estas elspezoj pro militoj, la trudado de juro kaj publika ordo, protektado de posedrajto, ekonomia infrastrukturo (ŝoseoj, leĝa valuto, devigigo de kontraktoj ktp.), publikaj vorkoj, socia inĝenierado, subvencioj, kaj la funkciado de la regado mem. Parto de impostoj iras ankaŭ al pagado de la ŝtata ŝuldoj kaj la interezoj kiujn tiu ŝuldo akumulas. Registaroj uzas ankaŭ impostojn por financi socian bonfarton kaj publikajn servojn. Tiuj servoj povas inkludi edukajn sistemojn, sanzorgajn sistemojn, pensiojn por maljunuloj aŭ malsanuloj, sendungajn pagojn, kaj publikajn transportojn. Ankaŭ la sistemoj de energio, akvolivero kaj rubmastrumado estas oftaj kaj komunaj publikaj servoj. Kaj koloniaj kaj modernaj ŝtatoj uzis monimpostadon por trudi la rezistajn fortojn de eltenemaj produktantoj por konverti ilin en monproduktaj ekonomiaj elementoj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Rektaj impostoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rekta imposto.

Rekta imposto estas ĝenerale imposto pagata rekte al la registaro fare de la persono al kiu ĝi estas devige postulita. En ĝenerala signifo, rekta imposto estas tiu trudita al individua persono (ĉu jura aŭ natura) aŭ posedaĵo (t.e. realaj kaj personaj posedaĵoj, brutaro, kultivaĵoj, salajroj, ktp.) kiel aparte de imposto trudita sur transakcio. Rekta imposto (en la ĝenerala signifo) estas trudita sur persono, tipe en senkondiĉa maniero, kiel ekzemple surkapa imposto aŭ ĉefa imposto, kiu estas trudita surbaze de la simpla vivo aŭ ekzisto de la persono, aŭ domimposto kiu estas trudita sur la posedanto per esenco de proprieto, prefere al komerca uzo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La enspezimposto estas tiu imposto, kiun alŝarĝas iu publika instanco je enspezo de la personoj aŭ kompanioj. En la evoluintaj landoj, la enspezimposto estas la ĉefa enspeza fonto de la ŝtato.

Nerektaj impostoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nerekta imposto.

Nerekta imposto (kiel ekzemple aldonvalora imposto (AVI), vendimposto, aŭ varserva imposto) estas imposto postulita fare de peranto (kiel ekzemple podetala butiko) de la persono kiu portas la finfinan ekonomian ŝarĝon de la imposto (kiel ekzemple la konsumanto). La peranto poste arkivas impostdeklaron kaj plusendas la impostenspezon al registaro kun la reveno. En tiu signifo, la esprimo nerekta imposto estas komparita al rekta imposto, kiu estas postulita rekte fare de registaro de la personoj (laŭleĝaj aŭ naturaj) al kiu ĝi estas trudita.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aldonvalora imposto.

La aldonvalora imposto (AVI) aŭ vendimposto estas imposto, kiun entrepreno devas pagi al la financa instanco surbaze de la vendoj kaj kiu finfine pagigas la finan aĉetanton. Impostdevaj estas ĉiuj plenumoj, vendoj, kiujn la leĝo listigas kiel AVI-devajn plenumojn, varojn. La ŝtato ofte havas kelkajn ne-AVI-devajn varojn kiel ekz. medikamento, beba vindotuko, sekurecaj servoj ks., sed tio varias laŭ landoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hereda imposto.

La hereda imposto estas imposto pagenda laŭ valoro de la heredo, nome hereditaj nemoveblaĵoj kaj moveblaĵoj. La grandeco de hereda imposto, ties juraj reguligoj varias de lando al lando. Lastatempe, multaj landoj reduktis aŭ ĉesigis la heredan imposton, kio estas profitoj ĉefe por riĉuloj, kiu povas plej ofte ricevi gravajn heredaĵojn. La impostado de donacoj estas forte ligita al la hereda impostado, por ke oni ne evitu la impost-pagan devon per donacado de posedaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Imposto estas tre malnova afero kaj sistemo kunagadi politike: ĝi ekzistis jam en la greka antikva epoko, kaj plu dum Mezepoko.

Sed ĝis la komenco de la 20-a jarcento imposto reprezentis nur malgrandan parton de la monfontoj de la ŝtatoj. Efektive, la ŝtatoj tiam havis malpli grandajn bezonojn (ili zorgis precipe nur pri polico, diplomatio...), kaj ili posedis rekte multajn terojn kaj produktorimedojn (arbarojn, minejojn...), de kiuj mem ili profitis. Pri elspezoj plej konstantaj estis subteno de militoj, kaj de la altaj socipolitikaj tavoloj (nobelaro, terposedantoj, militistaro, ŝtataj funkciuloj ktp.).

De post la Unua Mondmilito, la ŝtatoj pli intervenadas en ekonomiaj kaj socialaj aferoj; ili havis pli kaj pli da bezonoj, kiaj por sansistemo, edukado, transporto ktp. Tial ili pli kaj pli gravigis imposton inter siaj monfontoj. Hodiaŭ imposto ĝenerale reprezentas grandegan plimulton de la monfontaro de la ŝtatoj.

Fiska politiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fiska politiko.

En ekonomiko kaj politika scienco, fiska politiko estas la uzado de registaraj enspezo-kolektado (ĉefe per impostoj) kaj elspezaro por influi super la ekonomio. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, kiam registaro ŝanĝas la nivelojn de impostado kaj la registaran elspezaron, ĝi tuŝas la agregitan mendadon kaj la nivelon de ekonomia aktiveco. Fiska politiko povas esti uzata por stabiligi la ekonomion laŭ la fluo de la negoca ciklo. La du ĉefaj rimedoj de la fiska politiko estas la ŝanĝoj en la nivelo kaj kompono de impostado kaj registara elspezaro en variaj sektoroj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles E. McLure, Jr.. Taxation. Encyclopaedia Britannica. Alirita 3a de Marto 2015.
  2. 2013-2014 The worldwide personal tax guide United Arab Emirates. Ernst & Young. Alirita 3a de Marto 2015.
  3. Vidu por ekzemplo Internal Revenue Code [1] en la okazo de la Usonaj Federalaj Impostoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pérez Royo, Fernando, Derecho Financiero y Tributario. Parte General. Ed. Thomson Civitas, 17.ª ed.
  • Rafael Calvo Ortega, Curso de Derecho financiero, I. Derecho tributario, Parte General. Ed. Thomson Civitas. ISBN 84-470-2650-7.
  • Albi Ibáñez, Emilio, Sistema Fiscal Español I. Ed. Ariel Economía. 23.ª ed. Barcelona. 2008.
  • José María Martín, Ciencia de las Finanzas Públicas. Bs. As. Argentina.
  • My taxes go where? How countries spend your money (17a de Februaro 2015), The BBC.
  • Minarik, Joseph J. (2008). "Taxation". In David R. Henderson (eld.). Concise Encyclopedia of Economics (2a eld.). Library of Economics and Liberty. ISBN 978-0865976658. OCLC 237794267.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tax en la angla Vikipedio.