Metz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metz
esperante: Messo
komunumo
Metz Temple Neuf et Cathédrale Saint-Étienne.jpg
Protestanta preĝejo Temple Neuf kaj la katedralo Sankta Stefano
Metz flag.svg
Flago
Metz.png
Blazono
Oficiala nomo: Metz
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Loreno
Departemento Moselle Prefektejo
Kantono Kvar kantonoj ties ĉefurbo
Arondismento Metz-Ville ĉefurbo
Interkomunumreto Metz-Metropolo
Riveroj Moselle, Seille
Situo Metz
 - koordinatoj 49°07′13″N 06°10′40″E  /  49.12028°N, 6.17778°O / 49.12028; 6.17778 (Metz)
Plej alta punkto
 - alteco 256 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 162 m s. m.
Areo 41,94 km² (4 194 ha)
Loĝantaro 122 838 (2008)
Denseco 2 928,9 loĝ./km²
Urbestro Dominique Gros
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 57000, 57050, 57070
INSEE 57463
Situo de Metz enkadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Metz enkadre de Francio
Situo de Metz enkadre de Loreno
ButtonRed.svg
Situo de Metz enkadre de Loreno
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Metz
Retpaĝo: www.metz.fr
Laŭloka nomo : Messin

Metz ([mɛs], esperante Meco, MetzoMesso) estas urbo en nordorienta Francio, ĉefurbo de la regiono Loreno kaj de departemento Moselle. En la jaro 2005 ĝi havis 123.914 enloĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Metz situas ĉirkaŭ la loko kie la rivero Seille enfluas la Mozelon.

Metz havas 3 insulojn loĝatajn: Petit Saulcy, Grand Saulcy kaj Chambière. La insuloj estas ligitaj inter si kaj al la urbo per pontoj: la Moyen Pont (la Meza Ponto), la Pont des Morts (la Ponto de la Mortintoj), la Pont de la Préfécture (la Prefekteja Ponto), la Pont Moreau, la Pont Saint-Georges kaj la Pont des Grilles.

La plej gravaj urboj ĉirkaŭ Metz situas:

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Metz regule kreskis de post la dua mondmilito. Tiu demografia kreskado neniam interrompiĝis, eĉ se ĝi estis tre malrapida ekde la 1970-aj jaroj. Tio esceptigas Metz inter la grandaj urboj de Francio, kiuj preskaŭ ĉiuj renkontis demografie-retrokreskajn fazojn dum la 1970-aj1980-aj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Katedralo Sankta Stefano

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj okupspuroj en la ejo de Metz datiĝas 200.000 jarojn antaŭ Jesuo Kristo. En 1882, la plej grava kaj antikva trovaĵo de Mozelo okazis: oni trovis pugnokojnon aŭ bifacon, malkaŝigitan de paleolitika sablotrabo en Montigny-lès-Metz, kaj kiu datiĝus la 3an glaciigon de la kvaternara erao (inter ĉ la -300 000aj ĝis -120 000aj jaroj). La homoj kiuj vivis tiuepoke estis ĉasantoj kaj plukantoj, ili vivis laŭ la malhejmosida vivmaniero propra ĉe la migrantoj kaj delokiĝis laŭ la nutraĵtrovado.

Ĉefurbo de Aŭstrazio[redakti | redakti fonton]

Messo estis ĉefurbo de Aŭstrazio de 561 ĝis 751. La unua reĝo de Aŭstrasio en Messo estis Sigisbert la 1-a. En 566 ĉe Messo li eziĝis kun la visgota princino Brunehault. Sankta Sigisbert la reĝo Sigibert la 3-a fondis apud la urbo la abatejo Sankta Marteno.

De la eliro el Loreno ĝis la eniro en Francio[redakti | redakti fonton]

En 959 Messo eliras el Loreno kiam Bruno la frato de Oto la 1-a dispartigis la Loreno. En 1234 la urbanoj forpelis ĝian episkopon do Messo iĝis respubliko. En 1356 en Messo Karolo la 4-a aprobis la Oran buleon kiu organizis la unuan germanan imperion. En 1427 Messo militas kontraŭ Loreno. Oni nomas ĉi-tiu milito, la poma korbopleno militon. Ĝia deveno estis kverelo por pomoj. En 1552 Messo eniras en Francio kiam la rego Henriko la 2-a ekokupis la tri episkopujojn (Metz, Toul kaj Verdun).

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

En 1861 okazis la Universala ekspozicio de agrikulturo, industrio, hortikulturo kaj belarto. Metz estis sieĝita dum la franco-germana milito de 1870. Forlasita de la plimulto de la francaj deputitoj, inkluzive la lorenaj deputitoj de la Meurthe, kiuj voĉdonis preskaŭ unuanime ĝian aneksigon, Metz estis religita al la nova germana imperio, ratifita per la traktato de Frankforto kaj iĝis ĉefurbo de la distrikto Loreno (Lothringen) en la Reichsland Alzaco-Mozelo de 1871 ĝis 1919.

Post la aneksado kaj la foriro de la Metz-anoj korligitaj al Francio, la urbo daŭris pligrandiĝi kaj transformiĝi. Aperis grandegaj konstruaĵoj de nov-romana aŭ nov-gota stilo. Okupita kaj aneksita denove dum la dua mondmilito, Metz-on liberis la 95a divido de usona infanterio je la 18a de novembro 1944. Post la malfacilaj bataloj, germana generalo donis la kromnomon "The Iron Men of Metz" (La ferhomoj de Metz) al usonaj soldatoj pro esti la unua armeo kiu kaptis tiun urbon perforte.

Nuntempe, la milita rolo de Metz malkreskis, kaj la urbo diversigis siajn agadojn. Ĝi tiel povis plue kreski malgraŭ la malfaciloj ekonomikaj kiu daŭre frapis la Lorenon.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kiel urbo de la Granda Regiono, Metz partoprenis la programon de la Eŭropa jaro de la Kultura Ĉefurbo 2007.

Granda literatura festivalo, nomata La Libra Somero, okazas en Metz ĉiujare ekde 1987.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Metz estas la naskiĝurbo de Marie Larroche kaj Raymond Schwartz. En la urbo ekzistas Esperanto-klubo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]