Saltu al enhavo

Loreno

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loreno
regiono
Mozelo en Liverdun
Ŝtato Francio Francio
Regiono Grand Est (ekde 2016)
Departementoj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Rivero Mozelo
Koordinatoj 49° 07′ 13″ N 06° 10′ 40″ O / 49.12028 °N, 6.17778 °O / 49.12028; 6.17778 (mapo)
Prefektejo Metz
Areo 23 547 km² (2 354 700 ha)
Loĝantaro 2 350 657 (2011)
Denseco 99,83 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO-kodo FR-M
Loreno en Francio
Loreno en Francio
Loreno en Francio
Vikimedia Komunejo: Lorraine

Loreno (france Lorraine [loREN], germane Lothringen [LOTringen]) estas historia kaj kultura regiono de orienta Francio. Enlande, ĝi apudas al Alzaco, Champagne-Ardennes kaj Franche-Comté. Eksterlande, ĝi apudas Belgion, Luksemburgon, kaj Germanion. Ĝi konsistas el departementoj Meurthe-et-Moselle (54), Meuse (57), Moselle (55) kaj Vosges (88).

Ĉefaj urboj de la regiono estas Metz, Nancio Nancy, Thionville kaj Toul. ISO-kodo de la regiono estas FR-M.

(En iuj tekstoj ankaŭ aperas nomvariaĵoj kiel Lotrino, Lotringo, Lotaringo, Lotaringio k.s. anstataŭ Loreno.)

Historie, oni nomas Lotaringo mezepoka reĝolando[1]. El Alta Lotaringo evoluis la Loreno.

La historio de Loreno

[redakti | redakti fonton]


Traduko de la historia parto de la franclingvo vikipedia paĝo : La historio de Loreno estas tre proksime ligita al tiu de ĝia najbaro Alzaco. Ambaŭ kunhavas komunan historion kaj fortan franc-germanan influon. Ambaŭ apartenis al la Sankta Romia Imperio dum preskaŭ ok jarcentoj.

De la Ferepoko al la Lotaringo

[redakti | redakti fonton]

Dum la ferepoko, la nuntempa Loreno estis loĝata de la treveroj en la nordo, la mediomatrikoj en la malsupra Mozelo, la leukoj en la supra Mozelo, la lingonoj en la ekstrema sudokcidento kaj la sekanoj en la ekstrema sudoriento.

Dum la konkero de la Gaŭlio, la Loreno estis en la belga Gaŭlio. Poste, la frankoj konkeris la belgan Gaŭlion. Ili kreis reĝlandon : Aŭsrtazion. Tiu reĝlando aperis post la morto de Klodvigo en 511, lia lando estis dividita inter liaj filojn.

Loreno estas restaĵo de la reĝlando kreita post la traktato de Prüm (855) por la karolida Lotaro la 2-a : Lotaringo.

Teritorio de la Sankta Romia Imperio

[redakti | redakti fonton]

En 880, Lotaringo estis integrita al la orientfranka imperio, la estonta Sankta Romia Imperio (kreita en 962 de Oto la 1-a). Poste, la teritorio etendiĝis kaj la nova duklando Supra Loreno komence situis ĉirkaŭ la riveroj Mozelo (kun la urboj Messo kaj Tulo) kaj Mozo (apud Verduno). Ekde tiam, la historio de tiuj tri urboj — kiuj poste formos la Tri Episkoplandojn — kaj tiu de la duklandoj Loreno kaj Bar fariĝis tre proksime ligitaj.

En 1301, la grafo de Bar estis devigita fari omaĝon al la franca suvereno por la maldekstra bordo de Mozo.

Alligo al Francio (1766)

[redakti | redakti fonton]

Lando de francaj-germanaj konfliktoj

[redakti | redakti fonton]

La regiono, situanta ĉe la landlimo, estas profunde markita de militoj. Unu parto (la nuna Mozelo) estas aneksita de la Germana Imperio inter 1871 kaj 1918, kaj denove dum la Dua Mondmilito. La Kruco de Loreno tiam fariĝas la simbolo de la Libera Francio de la Generalo de Gaulle.

Lorenaj famuloj

[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Pentristoj

[redakti | redakti fonton]

Verkistoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV 2005

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]