Thionville
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thionville (stacidomo). |
Thionville · Diedenhofen | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo | |||||
Placo de Luxembourg
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Grand Est, historie ![]() | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Thionville (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Thionville, Yutz | ||||
| |||||
INSEE kodo | 57672 [+] | ||||
Poŝtkodo | 57100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 42 778 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 858 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 21′ N, 6° 10′ O (mapo)49.3580555555566.1683333333333Koordinatoj: 49° 21′ N, 6° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 150 m [+] | ||||
Areo | 49,88 km² (4 988 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Thionville - jen francigite, prononco laŭ sistemo IFA [tjō’vil], historie ĝis la 17-a jarcento kaj en la 19-a kaj 20-a ankoraŭ 54 jarojn germane Algringen - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Moselle, nomata laŭ la rivero Mozelo, en la historia kultura regiono Loreno kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("granda oriento"). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 42 778 loĝantoj sur areo de 49,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 858 loĝantoj/km². Oni nomas la loĝantojn en la franca "thionvillois" [tionvilua]. Administre la urba komunumo estas la ĉefloko de la samnoma arondismento Thionville kaj dividiĝas al la kantonoj Thionville kaj Yutz.
Ĝi situas ĉe rivero Mozelo. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 753, loĝloko de la ĝermana franka regno sub la latina nomo Theodonis Villa (urbo de Teodono). Ĝis 1659 ĝi apartenis al duklando Luksemburgio. Ĝia germana nomo, jam menciita supre, estas Diedenhofen [’di:dnho:fn]. La precipa variaĵo en la franka-luksemburga lingvo [Platt] estas "Diddenuewen".
Geografio
[redakti | redakti fonton]Thionville staras ĉe la rivero Mozelo en ebenaĵo oriente de la Mozelaj Montetoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuajn ŝpurojn de la urbo oni trovis sur oficiala dokumento subskribita en 753 de Pipino la Malalta, patro de Karolo la Granda. Antaŭnelonge "Theodonis Villa" estis la plej amata loĝloko de la Karolidaj Reĝoj. Karolo la Granda restadis tie sep fojojn kaj proklamis en Thionville plurajn leĝarojn. Lia edzino "Hildegarde" mortis tie en 783. Dum la naŭa jarcento, Ludoviko la Pia konstruigis palacan kapelon laŭ modelo de la okangula kapelo de Akeno, kiu poste iĝis la katedralo de Akeno. La Luksemburgaj grafoj ĝin posedis ĝis 1462; poste la burgundaj dukoj ĝis 1477; poste familio Habsburgo ĝis 1643, kiam "Condé" (Konde) konkeris la urbon por la reĝo de Francio. Thionville estis la unua konkero de la juna Ludoviko la 14-a post la batalo de Rocroi kontraŭ la armeo de la hispanaj habsburgoj. Komence la reĝo nur havis siajn trupojn en la urbo de la duklando Luksemburgio, sed en 1659 la reĝlando Francio definitive aneksis la urbon. Iom pli ol du jarcentojn pli poste, la urbo estis aneksita de la Germana Imperiestra Regno ekde 1871 ĝis 1918. Tiam la germanoj detruis la remparojn por pli grandigi la urbon. Tiucele, ili sukcesis kaj de poste, Thionville belege kreskis.
Blazono
[redakti | redakti fonton]La urba pordego: la funda koloro estas lazura. Meze staras kastelo kun orkolora tritureta ĉefturo. La meza tureto estas la plej alta. La tuto estas masonita pere de sablo. "D'azur au château donjonné de trois tourelles d'or, celle du milieu plus haute, le tout maçonné de sable".
Demografio
[redakti | redakti fonton]Thionville ĉefe disvolviĝis dank’al la ferindustrio, kiu allogis multajn homojn en la regiono ekde la industria revolucio. Komence de la jaroj 1970, la ekonomiaj malfacilaĵoj de la ferindustrio estis tre gravaj por Thionville kaj ĉirkaŭaĵoj. La nombro de loĝantoj, de la urbo kaj pli multe la najbaraj urbetoj, forte malkreskis. Thionville tamen rekonvertis siajn ekonomiajn aktivecojn kaj retrovis ian dinamismon. Dum la jaroj 1990, la nombro de loĝantoj denove kreskis, same la orienta urbaro (Hettange-Grande), sed inverse la okcidenta urbaro ankoraŭ malkreskas, ĉirkaŭ Hayange en la valo « Fensch ». Entute la urbaro perdas loĝantojn, sed tre malrapide.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de la najbaraj landoj – Luksemburgio, Belgio, Germanio – ebligas al la urbo esti dinamika. Pli ol 30000 landlimaj laboristoj trapasas ĉiutage la luksemburgan landlimon kie oni pli bone pagas la salajrulojn.
Domvenda merkato
[redakti | redakti fonton]La domvenda merkato multe kreskas. La vilaĝoj kiel Metzange, Veymerange, Elange, Volkrange, ĝuas la proksimecon de la aŭtovojo A 31 / E25, kiu ligas Thionville al Luksemburgio. Tie la prezoj de la domoj kreskas.
Industrio
[redakti | redakti fonton]Ferindustio; Kemio; Cementfabriko; Grava Fervojnodo.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Ĝis 2008, la urbestro estis la Doktoro Jean-Marie Demange (dekstra partio U.M.P.) ekde 1995, reelektita en 2001. Li postvenis post la Doktoro Paul Souffrin (Franca Komunista Partio P.C.F.), kiu plenumis la postenon dum tri sinsekvaj mandatoj. Dum la urbestra balotado de marto 2008, dum la unua vico mankis al Jean-Marie Demange por esti reelektita nur 40 voĉdonoj! Sed dum la dua vico, maldekstremuloj multe pli voĉdonis kaj pro tio advokato Bertrand Mertz, socialisto, estis elektita (li oficis ĝis 2014). Ok monatoj poste, en novembro 2008, Jean-Marie Demange sin mortigis. De aprilo 2014, dum nur du jaroj oficis Anne Grommerch, Kaj de tiam urbestras Pierre Cuny, kun mandato ĝis printempo 2026.
La urbo pligrandiĝis kuniĝante kun najbaraj vilaĝoj :
- Veymerange kaj kunligita Elange en 1967;
- Volkrange kaj kunligitaj vilaĝoj de Metzange kaj Beuvange-sous-Saint-Michel en 1969;
- Oeutrange kaj Koeking en 1970;
- Garche en 1970.
Thionville estas dispartigita en du kantonoj, kiuj estas ene de la orienta arondismento de Thionville. La urbo estas la arondismenta ĉefurbo de Thionville okcidenta.
- La kantono de Thionville orienta enhavas 19 063 loĝantojn.
- La kantono de Thionville okcidenta enhavas 21 844 loĝantojn.
Gravaj lernejoj
[redakti | redakti fonton]- Liceo « Hélène Boucher »;
- Liceo « Charlemagne »;
- Liceo « La Briquerie »;
- Liceo « Saint-Pierre-Chanel »;
- Liceo « La Providence »;
- Liceo « Sophie Germain »;
- Liceo « La Malgrange »;
- Instituto (baza lernejo/gimnazio/liceo) « Notre-Dame de la Providence »;
- Gimnazio « Paul-Valery »;
- Universitata Teknologia Instituto « IUT Cormontaigne ».
Famkonataj personoj
[redakti | redakti fonton]- Karolo la Granda
- François Ignace de Wendel, entreprenisto metalurgia
- Johann von Aldringen, generalo
- Joseph Bodin de Boismortier
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Pula Turo (Tour aux Puces):
Antaŭe la vera nomo estis "Peetz-Turm" (La turo de la Puto, en la franka-luksemburga lingvo, la regiona ĉi-tie) mistradukita per " Tour aŭ Puces". Ekzistas multaj anekdotoj rilate tiujn mistradukojn en la regiono (ne forgesu ke ĉe la limo la popolo iĝis foje francoj, luksemburganoj, germanoj...) interesa temo por geesperantistoj !!! Mezepoka ĉefturo (XIIa- XIIIa jarcentoj) kun 14 flankoj, eble konstruigita sur la fundamentoj de la palaca kapelo de Ludoviko la Pia. Ĝia diametro estas la sama kiel tiu de la interna ok-angula kapelo de Aachen. Nun interne estas muzeo pri loka historio kaj arkeologio.
- La Korto de la Kastelo:
La urbodomo: malnova monaĥinejo (1629) kun belaj arkadoj kaj fasadoj en la stilo de "Malfrua Renesanco".
- Malnovaj domegoj
- de familio Raville (XVa - XVIaj) kun korbel-turo kaj fenestroj de la XVaj.
- de familio Crehange-pitange (XVIIIaj).
- Malnovaj domegoj
- La preĝejo Saint-Maximin:
Ĝi estis konstruita dum la 18aj. La arkitektura stilo, novklasika, estas tre sobra ĉar temas pri preĝejo en fortika urbo. Interna, tre bela baroka baldakeno en la ĥorejo kaj admirinda baroka orgeno renovigita de Alfred Kern.
- La placo de la bazaro "Place du Marché":
Sub siaj malnovaj arkadoj videblas timpano de la XVa jarcento. Ankoraŭ tre belaj domoj de la XVIIIaj., kaj belfrido kun turo de XVIaj.
- La belfrido
- La malnova urbo:
Rekonstruigita dum la XVII/XVIIIaj...ĝi hodiaŭ fieras pri multaj piediraj stratoj. Oni povas admiri, placo Claude Arnoult, la altaron de la Patrio (la vendemiaro de la 5a jaro de la respubliko) unika en francio.
- Fortikaĵoj:
La bastionoj, fino de la XVI jarcento, fortikaĵoj de Cormontaigne kaj Couronné (Kurone) kies la du pontoj kluzoj (1745 - 1746).
- Ne forlasu Thionville sen vidi:
- La kastelon de Lagrange en Manom;
- La fortikaĵoj de Guentrange;
- La kastelo de Volkrange.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Gao, regiono Gao en Malio
Urbana (Ilinojso) en Usono ekde novembro 2014 [1]
Varallo Pombia en Italio
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La teritorio havas komunan limon kun Algrange, Angevillers, Cattenom, Entrange, Escherange, Florange, Basse-Ham, Hayange (Hayingen), Hettange-Grande, Illange, Manom, Nilvange, Terville (Terwen) kaj Yutz.
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]Thionville estas garnizonejo de la 40a regimento de transsendaj servoj. La publikaj hospitaloj estas "Bel air" kaj "Beauregard".