Rocroi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rocroi
komunumo
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Ardennes
Arondismento Charleville-Mézières
Kantono Rocroi
Antaŭa regiono Ĉampanjo-Ardenoj
INSEE kodo 08367 [+]
Poŝtkodo 08230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 259  (2021) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 56′ N, 4° 31′ O (mapo)49.9252777777784.5213888888889Koordinatoj: 49° 56′ N, 4° 31′ O (mapo) [+]
Alto 385 m [+]
Areo 50,41 km² (5 041 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rocroi (Ardennes)
Rocroi (Ardennes)
DEC
Rocroi
Rocroi
Situo en la departemento
Rocroi (Francio)
Rocroi (Francio)
DEC
Rocroi
Rocroi
Situo de Rocroi en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rocroi [+]
vdr

Rocroi - prononco laŭ sistemo IFA [ʁɔkʁwˈa] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ardennes, en la regiono Grand Est (prononco [ɡʁɑ̃t‿ɛst] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, (france, en Esperanto Granda Oriento) kaj en la antaŭa regiono Ĉampanjo-Ardenoj, je nur du kaj duono da kilometroj apud la belgia ŝtatlimo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 259 loĝantoj sur areo de 50,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Charleville-Mézières, kaj al la kantono Rocroi.

Ĝiaj loĝantoj en la franca kutime nomiĝas rocroyen(ne)s.

la strato Rue de Bourgogne vidata de la centra placo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu franca studento konas ĝian nomon, ĉar princo Enghien la 19-an de majo 1643 tie venkis la hispanan infanterion pensitan nevenkebla (en la t.n. batalo de Rocroi). Li estis kuzo de la franca reĝo Luizo la Dek-kvara. Post la venko, la "Sunreĝo" decidis fari nekonkereblan fortikaĵon en tiu sensignifa vilaĝo kaj je ordono de militinĝeniero Vauban soldatoj konstruis tian fortikaĵon kontraŭ la tiama hispana Belgio, kiun vere neniam povis konkeri ofensivaj armeoj. Ĝia stato ankaŭ nun estas la sama kiel tiam, ĝia tuteco estas nedifektita, kun speciala steloformo, pintoformaj bastionoj, kompaktaj defendoremparoj, fortikigitaj loĝdomoj, kazernoj kaj levopontoj.

Ĝi estas loko, kie naskiĝis la husara regimento "Bercsényi".

Inter la vilaĝoj lokiĝantaj sporade ĉirkaŭ ĝi, oni povas atenti du farmobieno-grupojn, kiujn oni nomas Les Hongreaux (lez ongro'). Ĝi nekontraŭstareble rememorigas pri la franca nomo de la hungaroj: Les Hongrois (lez ongroa'). Ĉu tiu ardena vilaĝo konsistanta el apenaŭ kvindek domoj, malantaŭ ĉies dorso, povas rilati al la hungaroj? Por respondi ni devas retrorigardi en la 18-an jarcenton, kiam la "kuruca" militestro ("kurucoj" estis liberecobatalantoj kontraŭ la aŭstra imperi(estr)o en Hungario) Antal Esterházy fuĝis en 1713 en Francion, kune kun Francisko Rákóczi la 2-a. Lia filo, Bálint József Esterházy proponis ofere al la franca reĝo Luizo la Dek-kvina, ke li varbos husaran regimenton, konsistantan el kvar batalionoj, el hungaraj soldatoj transilvaniaj. La nova kavaleria formacio, permesita.de la reĝo, enmarŝis la urbon Rocroi je la 27-a de januaro 1735. Ekde tiam ĝi estis nomata Regimento "Esterházy". Ĝi ekzistas ankaŭ nun: estas ĝi la dua franca husara regimento, kiu garnizonas en la Pireneoj.

József Bálint edzinigis la sud-francan grafidinon Philippine de la Nougaréde de La Garde, de ŝi naskiĝis filo en 1740, nomata László Bálint. La dekjara filo iris en la kortegon de la lorena princo Stanislao eksa reĝo de Pollando, kiel paĝio, kaj jam 12-jara li ricevis subleŭtanto-rangon en la stabo de la hungardevena franca generalo Bercsényi. Li partoprenis en la sepjara milito, pro sia braveco li fariĝis vickolonelo en la armeo de Bercsényi, poste li varbis novan husara regimenton, kiu nuntempe estas la tria franca husara regimento. Ankaŭ ĝi garnizonas en Rocroi.

Al la hungara militisto oni preskaŭ surverŝe donadis distingojn, titolojn, brilajn postenojn. Interalie la reĝo nomumis lin guberniestro de Rocroi. Tiutempe la nord-franca urbeto estis vera hungara kolonio. Ne estis mirige do, ke tiuj lokoj, kie la hungaraj soldatoj bredis siajn ĉevalojn, la tieaj francaj kamparanoj nomis Hongreaux [ongro']. Supozeble ankaŭ, ĉar la husaroj batalis rajdante nur sur kastritaj ĉevaloj kaj en la franca oni nomas kastritan ĉevalon hongrais [ongre'].

Unu jaron post la eksplodo de la franca revolucio Bálint József Esterházy fuĝis al Akeno kaj de tie al Pollando. Tie li mortis je la 23-a de julio 1805, en sia bieno, ricevita de Katerina la Dua, en Gródek. Li malaperis, sed postrestis ĝis nun la memoro pri la husaroj en Rocroi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj