Ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉevalo
Mangalarga Marchador.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Specio: E. caballus
Equus caballus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ĉevalo (Equus ferus caballus[1][2]Equus caballus)[3] estas mamulo el la familio Ekvedoj kaj unu el du vivantaj subspecioj de Equus ferus. Ĝi estas membro de la grupo de Neparhufuloj. La ĉevalo evoluis dum ĉirkaŭ la pasintaj 45 al 55 milionoj da jaroj el malgranda multfingra besto al granda, unufingra animalo nuntempa.

Homoj uzas ĉevalojn por transporto kaj sporto, por distro kaj ĉevalvetkuro. Homoj komencis aldomigi ĉevalojn antaŭ ĉirkaŭ 4000 jarojn a.K., kaj ties aldomigo ŝajne disvastiĝis antaŭ 3000 jarojn a.K. Ĉevaloj de la subspecio caballus estas aldomigitaj, kvankam kelkaj aldomigitaj populacioj vivas en naturo kiel sovaĝiĝintaj ĉevaloj. Tiuj sovaĝiĝintaj populacioj ne estas veraj sovaĝaj ĉevaloj, ĉar tiu termino estas uzata por priskribi ĉevalojn kiuj neniam estis aldomigitaj, kiaj la endanĝerita Prĵevalski-ĉevalo, nome separata subspecio, kaj fakte la nura restanta vera sovaĝa ĉevalo.

La anatomio de ĉevaloj permesas ilin rapidiĝi por fuĝi el eblaj predantoj kaj ili havas bone disvolvigintan senton de ekvilibro kaj fortan fuĝ-luktan reagon. Rilate al tiu neceso fuĝi el predantoj en naturo estas ne kutima trajto: ĉevaloj kapablas dormi kaj stare kaj kuŝe. Ĉevalinoj portas sian idojn dum proksimume 11 monatoj, kaj la ĵus naskitaj ĉevalidoj povas stari kaj kureti tuj post nasko. Plej aldomigitaj ĉevaloj ektrejniĝas kun selo aŭ en jungilaro inter aĝoj de du kaj kvar. Ili atingas maturan plenkreskan disvolviĝon ĉirkaŭ aĝo de kvin, kaj havas averaĝan vivodaŭron de inter 25 kaj 30 jaroj.

Ĉevalrasoj estas iel dividataj en tri kategorioj bazitaj sur ĝenerala karaktero: spirite "varmsangaj" kun rapido kaj rezistemo; "malvarmsangaj", kiaj tirĉevaloj kaj kelkaj poneoj, taŭgaj por malrapida, peza laboro; kaj "mezsangaj", disvolvigintaj el kruciĝoj inter varmsangaj kaj malvarmsangaj, ofte fokuse al kreado de rasoj por specifaj rajdaj celoj, partikulare en Eŭropo. Estas pli ol 300 rasoj de ĉevaloj en la mondo nuntempe, disvolvigintaj por multaj diferencaj uzoj.

Ĉevaloj kaj homoj interagadas en ampleksa vario de sportaj konkurencoj kaj nekonkurencaj distraj celoj, same kiel por labora agado kia polica laboro, agrikulturo, distrado, kaj terapio. Ĉevaloj estis historie uzataj en militoj, el kio venas ampleksa vario de rajdaj kaj kondukaj teknikoj disvolvigitaj, uzante multajn diferencajn stilojn de rimenoj kaj metodoj de kontrolo. Multaj produktoj estas derivaj el ĉevaloj, kiaj viando, lakto, ledo, haroj, ostoj, kaj kuraciloj produktitaj el urino de gravedaj ĉevalinoj. Homoj havigas al aldomigiaaj ĉevaloj manĝon, akvon kaj ŝirmon, same kiel atenton el specialistoj kiaj bestokuracistoj kaj hufumistoj.

Ĉevalparo.
Luktado ceremonia inter naturaj ĉevaloj.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Skeleta sistemo[redakti | redakti fonton]

Diagram of a horse skeleton with major parts labeled.
La skeleta sistemo de moderna ĉevalo

La ĉevala skeleto havas averaĝe 205 ostojn.[4] Grava diferenco inter la ĉevala skeleto kaj tiu de homo estas la manko de klaviklo — la ĉevalaj antaŭaj kruroj estas ligitaj al la vertebraro (normale 51 vertebroj) per povega serio de muskoloj, tendenoj, kaj ligamentoj kiuj ligas la ŝultrojn al la torso. Ankaŭ la ĉevalaj kruroj kaj hufoj estas unikaj strukturoj. Ties kuraj ostoj estas proporciaj diference el tiuj de homo. Por ekzemplo, la korpoparto kiu ofte estas nomata ĉevala "genuo" estas fakte formata de la karpeaj ostoj kiuj korespondas al la homa pojno. Simile, la poplito enhavas ostojn korespondajn al tiuj de homaj maleolo kaj kalkano. La malsupraj kruraj ostoj de ĉevalo korespondas al ostoj de homa mano aŭ piedo, kaj la ergotoj (malĝuste nomita "maleolo") estas fakte la proksimaj sezamoidoj inter la kanonaj ostoj (nuna ekvivalento al homaj ostoj de metakarpometatarso) kaj la proksimaj falangoj, situantaj kie oni trovas la "fingrartikojn" de homo. Ĉevalo ankaŭ ne havas muskolojn en siaj kruroj sub la genuoj kaj tarsoj, nur haŭton, haron, oston, tendenojn, ligamentojn, kartilagojn, kaj la diversajn specializitajn histojn kiuj formas la hufojn, adaptitajn al kusenigo de frapoj.[5] Ĉiuj tiuj diferencoj estas adaptaĵoj de ties memboj al kurado, kiel la malpliigo de la nombro de fingroj de la membroj al ununura ĉirkaŭita de osteca materialo nomita hufo; tamen la speciala formo de kruroj malhelpas flankan moviĝon. La ostoj de la kapo de la ĉevalo estas longaj kaj tiuj de la vizaĝo havas duoblan longon ol tiuj de la kranio. Ankaŭ la makzelo estas longa kaj havas areon larĝan kaj ebenan en la malsupra parto de la malantaŭa zono.

Hufoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Hufo, Hufumo kaj Hufisto.

La gravo de piedoj kaj kruroj de ĉevaloj estas resumita de la tradicia proverbo, "senpiede, senĉevale".[6] La hufo ekas ĉe la distaj falangoj, nome ekvivalento de homaj fingropintoj, ĉirkaŭataj de kartilagoj kaj aliaj specializitaj, sangoriĉaj mildaj histoj kiaj la lamenoj. La ekstera hufomuro kaj kornaĵo de la plando estas farita de keratino, nome la sama materialo kiel tiu de la homa ungo.[7] La fina rezulto estas ke ĉevalo, peza averaĝe 500 kg,[8] piediras sur la samaj ostoj kiuj estus tiuj de homo sur fingropintoj.[9] Por la protektado de la hufo laŭ difinitaj kondiĉoj, kelkaj ĉevaloj havas hufumojn lokigitajn sur siaj piedoj fare de profesia hufumisto. La hufo konstante kreskiĝas, kaj ĉe plej aldomigitaj ĉevaloj bezonas esti fortondita (kaj la hufumo remetita, se uzita) ĉiun kvinan aŭ okan semajnon,[10] kvankam la hufoj de ĉevaloj en naturo eluziĝas kaj rekreskiĝas je proporcio tauĝa por sia tereno.

Dentaro[redakti | redakti fonton]

Ĉevala dentarko, montrante la frontajn dentojn kaj la interdentan spacon antaŭ la unuaj premolaroj

Ĉevaloj estas adaptitaj al paŝtado. Ĉe plenkreska ĉevalo, estas 12 incizivojn fronte de la buŝo, adaptitaj al mordo de herbo aŭ alia vegetalaro. Esta 24 dentoj adaptitaj al maĉado, premolaroj kaj molaroj, ĉe malantaŭo de la buŝo. Porreproduktaj kaj kastritaj ĉevaloj havas kvar aldonajn dentojn ĝuste malantaŭ la incizivoj, similaj al kaninaj dentoj nomitaj kojndentoj aŭ "tuskoj". Kelkaj ĉevaloj, kaj maskloj kaj inoj, disvolviĝas unu al kvar tre malgrandajn vestigiajn dentojn en antaŭaj molaroj, konata kiel "lupaj" dentoj, kiuj estas ĝenerale forigitaj ĉar ili povas malhelpi ĉe mordaĵo. Estas malplena interdenta spaco inter la incizivoj kaj la molaroj kie la mordaĵo restas rekte sur la gingivoj de la ĉevalo kiam tiu estas bridita.[11]

Oni povas ĉirkaŭkalkuli la aĝon de ĉevalo rigardante ties dentaron. La dentoj kontinue aperas laŭlonge de la vivo kaj eluziĝas pro paŝtado. Tiele, la incizivoj montras ŝanĝojn laŭ la aĝo de la ĉevalo; ili montras distingan modelon, ŝanĝojn en dentoformo, kaj ŝanĝojn en la angulo ĉe kiu la maĉadaj areoj kuniĝas. Tii permesas tre proksimuman ĉirkaŭkalkulon de la ĉevala aĝo, kvankam ankaŭ dieto kaj veterinara zorgado povas tuŝi la proprocion de la denteluziĝo.[12]

Digesta sistemo[redakti | redakti fonton]

Ĉevaloj estas herbivoruloj kun digesta sistemo adaptita al furaĝa dieto de herboj kaj aliaj plantaj materialoj, konsumitaj senĉese laŭlonge de la tago. Tamen, kompare al homoj, ili havas relative malgrandan stomakon sed tre longajn intestojn por faciligi regulan fluadon de nutraĵoj. Ĉevalo de 450 kg manĝas 7 al 11 kg da manĝo ĉiutage kaj, dum normala uzado, trinkas 38 al 45 litrojn da akvo. Ĉevaloj ne estas remaĉuloj, kaj tiele ili havas nur unu stomakon, kiel homoj, sed malkiel homoj, ili povas digestadi celulozon, ĉefa komponanto de herbo. Celuloza digestado okazas en la cekumo, aŭ "akvintesto", kien manĝo iras antaŭ atingi la dikan inteston. Ĉevaloj ne povas vomi, kaj tiele digestaj problemoj povas tuj okazigi kolikojn, grava kaŭzo de morto.[13]

Sensoj[redakti | redakti fonton]

Close up of a horse eye, with is dark brown with lashes on the top eyelid
Ĉevala okulo

La ĉevalaj sensoj estas bazitaj sur ties statuso kiel predeblaj animaloj, kiuj devas esti atentemaj al siaj ĉirkaŭoj ĉiam.[14] Ili havas la plej grandajn okulojn el ĉiuj mamuloj,[15] kaj estas flankokulaj, signife ke ties okuloj estas situantaj ambaŭflanke de ties kapoj.[16] Tio signifas ke ĉevaloj havas gamon de vidkapablo de pli ol 350°, kun proksimume 65° el tio de duokula vidkapablo kaj la restantaj 285° de unuokula vidkapablo.[15] Ĉevaloj havas elstarajn kaj tagan kaj noktan vidkapablojn, sed ili havas dukoloran, aŭ dikromatian vidkapablon; ties kolora vidkapablo estas iome kiel ruĝverda kolorblindeco ĉe homoj, ĉe kiu kelkaj koloroj, ĉefe ruĝa kaj rilataj koloroj, aperas kiel nuanco de verda.[17]

Ties flarsenso, kvankam multe pli bona ol tiu de homoj, ne estas tiom bona kiom tiu de hundo. Oni supozs, ke ĝi ludas ŝlosilan rolon en la sociaj interagadoj de ĉevaloj same kiel por detekti aliajn ŝlosilajn odorojn el la medio. Ĉevaloj havas du flarcentrojn. La unua sistemo estas en la naztruoj kaj naza kavo, kiu analizas ampleksan gamon de odoroj. La dua, situanta sub la naza kavo, estas la vomeronazaj organoj, nomita ankaŭ organoj de Jacobson. Tiuj havas separatajn nervovojon al la cerbo kaj ŝajne ĉefe analizas feromonojn.[18]

La aŭdkapablo de ĉevalo estas bona,[14] kaj la aŭriklo de ĉiu orelo povas turniĝi ĝis 180°, havigante eblon por 360° aŭdante sen neceso movi la kapon.[19] Bruo tuŝas la konduton de ĉevaloj kaj kelkaj tipoj de bruo povas kontribui al streso: studo de 2013 en UR indikis ke enstaligitaj ĉevaloj estis pli trankvilaj en silenta etoso, aŭ aŭdante kontrean aŭ klasikan muzikon, dum montris nervozecon aŭdante ĵazon aŭ rok-muzikon. Tiu studo ankaŭ rekomendis teni muzikon sub volumo de 21 decibeloj.[20] Aŭstralia studo trovis ke kurĉevaloj kiuj aŭdis parolan radion havis pli altan indicon de stomakaj vundoj ol ĉevaloj kiuj aŭdis muzikon, kaj kurĉevaloj enstaligitaj kie oni aŭdis radion havis pli altan indicon de vundoj ol kurĉevaloj enstaligitaj kie oni ne aŭdis radion.[21]

Ĉevaloj havas grandan senson de ekvilibro, parte pro sia kapablo senti sian piediradon kaj parte pro tre disvolviĝinta propriocepto — nome senkonscia senso pri kie estas la korpo kaj la membroj en ĉiu momento.[22] La tuŝa senso de ĉevaloj estas bone disvolviĝinta. La plej sensivaj areoj estas ĉirkaŭ la okoloj, oreloj kaj nazo.[23] Ĉevaloj estas kapablaj senti kontaktojn tiom subtilajn kiom tiu de insekto veninta ien ajn sur sia korpo.[24]

Ĉevaloj havas bonan senson de gusto, kiu permesas al ili elekti inter furaĝo kion ili plej ŝatas por manĝi,[25] kaj ties tenpovaj lipoj povas facile distingi eĉ malgrandajn grajnojn. Ĉevaloj ĝenerale ne manĝas venenajn plantojn, tamen, estas esceptoj; ĉevaloj foje manĝas domaĝajn kvantojn de venenaj plantoj eĉ kiam estas taŭga sanmanĝo.[26]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĉevalino kun ĉevalido kaj fone la virĉevalo.

Ĉevaloj estas predanimaloj kun forta Fuĝo-lukto reago. Ties unua reago al minaco estas ekiri kaj kutime fuĝi, kvankam ili povas resti surgrunde kaj defendiĝi kiam fuĝo maleblas aŭ se la idoj estas minacataj.[27] Ili ankaŭ tendencas scivolemi; ekirontaj, ili ofte dubas momenton por certigi pri la kaŭzo de sia timo, kaj povas ne ciam fuĝi el io kiu estas perceptita kiel neminaca. Plej malpezaj kurĉevalaj rasoj adaptiĝis al rapido, viglo, prudento kaj rezisto; naturaj kvalitoj kiuj venas el ties naturaj prauloj. Tamen, tra selekta bredado, kelkaj rasoj de ĉevaloj estas tre obeemaj, partikulare kelkaj laborĉevaloj.[28]

Ĉevaloj estas gregemaj animaloj, kun klara hierarkio de rango, kondukitaj de dominanta individuo, kutime ino. Ili estas ankaŭ sociaj bestoj kiuj kapablas formi akompanajn ligojn kun sia specio kaj ankaŭ kun aliaj animaloj, kiaj homoj. Ili komunikiĝas per diversaj vojoj, inklude voĉojn kiaj henado aŭ blekado, reciproka aranĝado, kaj korpokomunikado. Multaj ĉevaloj estas malfacile kontroleblaj se izolatas, sed pere de trejnado, ĉevaloj povas lerni akcepti homon kiel akompananto, kaj tiele sentiĝi komforte eĉ for de aliaj ĉevaloj.[29] Tamen, kaze de enfermo sen sufiĉa akompanantaro, ekzercado aŭ stimulado, individuoj povus disvolvigi stablajn miskondutojn, nome serion de malbonaj kondutoj, ĉefe stereotipaĵojn de psikologia deveno, kiu inkludas lignomaĉadon, murolekadon, "ondadon" (irado kaj reenado), kaj aliajn problemojn.[30]

Irmanieroj de ĉevaloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Irmanieroj de ĉevaloj.

Irmanieroj de ĉevaloj estas la diversaj rapidoj kaj taktoj, laŭ kiu ĉevaloj moviĝas. Ĉevalveturistoj (rajdantoj, fiakristoj kaj similaj) distingas diversajn irmanierojn. La "naturaj" ĉevalaj irmanieroj estas la bazaj tri (paŝado, troto kaj galopo), kiujn ĉiu ĉevalo instinkte uzas.

Aliaj irmanieroj devas esti lernataj de la ĉevaloj: kelkaj ĉevalrasoj uzas ilin pli facile ol aliaj. Ankaŭ la rajdanto devas lerni, adapti siajn movojn al ĉiu el la diversaj irmanieroj de la ĉevalo.

Inteligento kaj lernado[redakti | redakti fonton]

Studoj indikis ke ĉevaloj povas plenumi nombron de kognaj taskoj sur ĉiutaga bazo, kunigante mensajn defiojn kiuj inkludas manĝoserĉadon kaj identigon de individuoj ene de socia sistemo. Ili havas ankaŭ bonan kapablon por spaca distingo.[31] Studoj studis ĉevalan inteligenton en areoj kiaj problemsolvado, rapido de lernado, kaj memoro. Ĉevaloj elstaras ĉe simpla lernado, sed ankaŭ kapablas uzi pli antaŭnirajn kognokapablojn kiuj enhavas kategoriigon kaj konceptolernadon. Ili povas lerni uzante kutimigon, desensigon, kondiĉajn refleksojn, kaj operaciantan kondiĉigon, kaj pozitivan kaj negativan plifortigon.[31] Unu studo indikis, ke ĉevaloj povas diferenci inter "pli aŭ malpli" se la kvanto koncerna estas malpli ol kvar.[32]

Aldomigitaj ĉevaloj povas entrepreni pli grandajn mensajn defiojn ol la naturaj ĉevaloj, ĉar ili vivas en artefaritaj medioj kiuj evitas instinktan kutimaron dum ankaŭ lernas taskojn kiuj estas nenaturaj.[31] Ĉevaloj estas animaloj de kutimoj kiuj reagas bone al disciplino, kaj plej bone respondas kiam oni uzas konstante samajn rutinojn kaj teknikojn. Trejnisto kredas, ke "inteligentaj" ĉevaloj estas reflektoj de inteligentaj trejnistoj kiuj efektive uzas respondokondiĉajn teknikojn kaj pozitivan plifortigon por trejni laŭ la stilo kiu plej bone kongruas kun la naturaj tendencoj de individua animalo.[33]

Temperamento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Mezsangulo, Pursangulo kaj Tirĉevalo.

Ĉevaloj estas mamuloj, kaj tiel ili estas varmsanguloj, aŭ endotermaj bestoj, male al malvarmsanguloj, aŭ poikilotermaj animaloj. Tamen, tiuj vortoj disvolvigis separatan signifon en la kunteksto de ĉevala terminaro, uzita por priskribi temperamenton, kaj ne korpotemperaturon. Ekzemple, la "varmsanguloj", kiaj multaj kurĉevaloj, montras plian sensivon kaj energion,[34] dum la "malvarmsanguloj", kiaj plej tirĉevaloj, estas pli silentemaj kaj trankvilaj.[35] Foje "varmsanguloj" estas klasitaj kiel "malpezaj ĉevaloj" aŭ "rajdĉevaloj",[36] dum la "malvarmsanguloj" klasiĝa kiel "tirĉevaloj" aŭ "laborĉevaloj".[37]

a sepia-toned engraving from an old book, showing 11 horses of different breeds and sizes in nine different illustrations
Ilustraĵo de diversaj rasoj; sveltaj, malpezaj varmsanguloj, mezgrandaj varmsanguloj kaj tirĉevaloj kaj poneecaj malvarmsanguloj

Rasoj de "varmsanguloj" estas la "orientaj ĉevaloj" kiaj la Aĥalteko, la Araba ĉevalo, la Berbera ĉevalo kaj la nune formortinta Turkmena ĉevalo, same kiel la Pursangulo, nome raso disvolvigita en Anglio el la plej malnovaj orientaj rasoj.[34] Varmsanguloj tendencas esti viglaj, kuraĝaj kaj lernas rapide. Estas rasoj por vigleco kaj rapideco.[38] Ili tendencas esti fizike rafinite maldikhaŭtaj, sveltaj kaj longkruraj.[39] La originaj orientaj rasoj estis alportitaj al Eŭropo el Mezoriento kaj Nordafriko kiam eŭropaj bredistoj deziris enmeti tiujn trajtojn en porkuradaj kaj malpezaj ĉevaloj de kavalerio.[40][41]

Muskolecaj, pezaj tirĉevaloj estas konata kiel "malvarmsanguloj", ĉar ili estas bredataj ne nur por forto, sed ankaŭ por havi la trankvilan, paciencan temperamenton necesa por peli plugilon aŭ pezan ĉaron pleplena je homoj.[35] Ili estas foje karesnomitaj "ĝentilaj gigantoj".[42] Bone konataj tirrasoj estas la Belga kaj la Clydesdale.[42] Kelkaj, kiel la Perĉerono, estas pli malpezaj kaj pli vivoplena, disvolvigita por peli ĉarojn aŭ por plugi grandajn kampojn en pli sekaj klimatoj.[43] Aliaj, kiaj la Shire, estas pli malrapida kaj pli povega, bredita por plugi kampojn kun pezaj, argil-bazaj grundoj.[44] La grupo de malvarmsanguloj inkludas ankaŭ kelkajn poneajn rasojn.[45]

"Mezsangulaj" rasoj, kiaj la Trakehnena aŭ la Hanovera, disvolvigita kiam eŭropaj porĉaraj kaj militĉevaloj estis krucigitaj kun Arabuloj aŭ Pursanguloj, produktante rajdĉevalon kun pli rafineco ol tirĉevalo, sed kun plia grando kaj pli milda temperamento ol pli malpeza raso.[46] Kelkaj rasoj de poneoj kun varmsangaj karakteroj disvolviĝis por pli malgrandaj rajdantoj.[47] Varmsanguloj estas konsiderataj "malpezaj ĉevaloj" aŭ "rajdĉevaloj".[36]

Nuntempe, la termino "Varmsangulo" referencas al specifa speco de sportĉevalaj rasoj kiuj estas uzataj por konkurenco en dresado kaj ĉevalsaltado.[48] Strikte dirite, la termino "Varmsangulo" referencas al iu ajn kruciĝo inter malvarmsangaj kaj varmsangaj rasoj.[49] Ekzemploj estas rasoj kiaj la Irlanda tirĉevalo aŭ la Klivelanda bejulo. La termino estis iam uzita por referenci al rasoj de malpeza rajdĉevaloj aliaj ol Pursanguloj aŭ Arabuloj, kiaj la Morgana ĉevalo.[38]

Dormado[redakti | redakti fonton]

Aldomigo[redakti | redakti fonton]

Interagado kun homoj[redakti | redakti fonton]

Vortotrezoro[redakti | redakti fonton]

Estas etenda, speciala vortotrezoro uzata por priskribi ĉeval-rilatajn konceptojn, kovranta ĉion el anatomio al vivepokoj, grando, koloroj, markoj aŭ makuloj, rasoj, movmanieroj, kaj kutimaro.

Ĉevaloj henas, baŭmas, prancas, kalcitras, trotas, galopas, amblas, falĉas (duonronde movas piedon). Rondira turno trudata de la rajdanto estas volteo. Ĉevaloj facile ektimas, teruriĝas kaj panikita grego stampedas (forkuregas en angora tumulto obsedita de horora frenezo). Oni dividas ĉevalojn laŭ uzeblo (batalĉevalo, kurĉevalo, rajdĉevalo, selĉevalo, ŝarĝoĉevalo, tirĉevalo), laŭ koloroj (beja, ruana, tobiana, blankulo, nigrulo, brunulo, makululo) kaj ĉefe laŭ rasoj (araba, angla, lipicana ktp.). Ĉevalbleko estas heno.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La bredataj ĉevaloj devenas el sovaĝa ĉevalo (Equus przewalskiiEquus ferus), formortinta estas tarpano. Popularaj ĉevaloj el aventuraj romanoj estas malaltaj harditaj preriaj mustangoj, fakte sovaĝiĝintaj breditaj ĉevaloj forkurintaj de siaj mastroj. Ŝatataj malgrandaj ĉevaloj estas poneoj. La araba ĉevalo estas la plej frue plibonigita ĉevala raso. Ĝi estas ŝatata pro ties rapideco, elteno, beleco, inteligento kaj karesa konduto.

Tipoj kaj rasoj[redakti | redakti fonton]

Ĉevaloj en la historio[redakti | redakti fonton]

Ĉevaloj en arto[redakti | redakti fonton]

Sankta Marteno, de El Greco (ĉ. 1597).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ĉevalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[50]:

  • Citaĵo
     Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. 
  • Citaĵo
     Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. 
  • Citaĵo
     Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. 
  • Citaĵo
     Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grubb, P. (2005). "Order Perissodactyla". In Wilson, D. E.; Reeder, D. M. Mammal Species of the World (3rd ed.). Johns Hopkins University Press. pp. 630–631. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494. [1] Konsultita la 27an de aprilo 2015.
  2. International Commission on Zoological Nomenclature (2003). "Usage of 17 specific names based on wild species which are pre-dated by or contemporary with those based on domestic animals (Lepidoptera, Osteichthyes, Mammalia): conserved. Opinion 2027 (Case 3010)", gazeto : Bull. Zool. Nomencl., volumo : 60, numero : 1, paĝoj : 81–84  
  3. ĉevalo en vortaro.net
  4. Evans, J.. (1990). The Horse, Second, New York, NY: Freeman. ISBN 0-7167-1811-1. OCLC 20132967. 
  5. Ensminger, pp. 21–25
  6. Ensminger, p. 367
  7. Giffin, p. 304
  8. Giffin, p. 457
  9. Fuess, Ph.D., Theresa A.. Yes, The Shin Bone Is Connected to the Ankle Bone. Pet Column. arkivita el la originalo je September 9, 2006. Alirita 2008-04-05.
  10. Giffin, pp. 310–312
  11. (2005) "The Horse's Teeth", Horses' Teeth and Their Problems: Prevention, Recognition, and Treatment. Guilford, CT: Globe Pequot, 12–13. ISBN 1-59228-696-8. OCLC 59163221. 
  12. Ensminger, pp. 46–50
  13. Giffin, p. 175
  14. 14,0 14,1 Ensminger, pp. 309–310
  15. 15,0 15,1 Sellnow, Les. (2004). Happy Trails: Your Complete Guide to Fun and Safe Trail Riding. Eclipse Press. ISBN 1-58150-114-5. OCLC 56493380. 
  16. (7a de Marto, 2010) "Eye Position and Animal Agility Study Published", gazeto : The Horse. Alirita 2010-03-11.  
  17. McDonnell, Sue (1a de Junio, 2007). "In Living Color", gazeto : The Horse. Alirita 2007-07-27.  
  18. (2013-12-11)Equine Sense of Smell. Alirita 2013-12-15.
  19. Myers, Jane. (2005). Horse Safe: A Complete Guide to Equine Safety. Collingwood, UK: CSIRO Publishing. ISBN 0-643-09245-5. OCLC 65466652. 
  20. (18a de Januaro, 2013)Music Genre's Effect on Horse Behavior Evaluated. The Horse. Alirita 23a de Januaro 2013.
  21. Kentucky Equine Research Staff (15a de Februaro, 2010). Radios Causing Gastric Ulcers. EquiNews. Alirita 23a de Januaro 2013.
  22. Thomas, Heather Smith. True Horse Sense. Thoroughbred Times. Alirita 2008-07-08.
  23. Cirelli, Al Jr. and Brenda Cloud. Horse Handling and Riding Guidelines Part 1: Equine Senses (PDF). Cooperative Extension. Alirita 2008-07-09.
  24. Hairston, Rachel kaj Madelyn Larsen. (2004). The Essentials of Horsekeeping. New York, NY: Sterling Publishing Company, Inc.. ISBN 0-8069-8817-7. OCLC 53186526. 
  25. Miller, p. 28
  26. Gustavson, Carrie. Horse Pasture is No Place for Poisonous Plants. Pet Column 24a de Julio, 2000. arkivita el la originalo je 9a de Aŭgusto, 2007. Alirita 2008-07-09.
  27. Horse Fight vs Flight Instinct (2009-09-24). Alirita 2013-04-17.
  28. McBane, Susan. (1992). A Natural Approach to Horse Management. London: Methuen, 226–228. ISBN 0-413-62370-X. OCLC 26359746. 
  29. Ensminger, pp. 305–309
  30. Prince, Eleanor F. and Gaydell M. Collier. (1974). Basic Horsemanship: English and Western. New York, NY: Doubleday, 214–223. ISBN 0-385-06587-6. OCLC 873660. 
  31. 31,0 31,1 31,2 Clarkson, Neil (2007-04-16). Understanding horse intelligence. Horsetalk 2007. Alirita 2008-09-16.
  32. Lesté-Lasserre, Christa. Horses Demonstrate Ability to Count in New Study. The Horse. Alirita 2009-12-06.
  33. Coarse, Jim (2008-06-17). What Big Brown Couldn't Tell You and Mr. Ed Kept to Himself (part 1). The Blood Horse. Alirita 2008-09-16.
  34. 34,0 34,1 Belknap, p. 255
  35. 35,0 35,1 Belknap, p. 112
  36. 36,0 36,1 Ensminger, pp. 71–73
  37. Ensminger, p. 84
  38. 38,0 38,1 Price, p. 18
  39. DeFilippis, Chris. (2006). The Everything Horse Care Book. Avon, MA: Adams Media. ISBN 1-59337-530-1. OCLC 223814651. 
  40. Whitaker, p. 43
  41. Whitaker, pp. 194–197
  42. 42,0 42,1 Price, p. 15
  43. Bongianni, entry 87
  44. Ensminger, pp. 124–125
  45. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Bennett7; $2
  46. Edwards, pp. 122–123
  47. Ekzemploj estas la Aŭstralia Rajdponeo kaj la Konemaroj, vidu Edwards, pp. 178–179, 208–209
  48. Price, Steven D.. (2007). The Lyons Press Horseman's Dictionary, Revised, Guilford, CT: Lyons Press. ISBN 978-1-59921-036-0. 
  49. Belknap, p. 523
  50. [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Belknap, Maria (2004). Horsewords: The Equine Dictionary (2a eld.). North Pomfret, VT: Trafalgar Square Publishing. ISBN 1-57076-274-0.
  • Bongianni, Maurizio (1987). Simon & Schuster's Guide to Horses and Ponies. New York: Fireside. ISBN 0-671-66068-3.
  • Dohner, Janet Vorwald (2001). "Equines: Natural History". en Dohner, Janet Vorwald. Historic and Endangered Livestock and Poultry Breeds. Topeka, KS: Yale University Press. pp. 400–401. ISBN 978-0-300-08880-9.
  • Edwards, Elwyn Hartley (1994). The Encyclopedia of the Horse. London, UK: Dorling Kindersley. ISBN 1-56458-614-6. OCLC 29670649.
  • Ensminger, M. E. (1990). Horses and Horsemanship: Animal Agricultural Series (6a eld.). Danville, IN: Interstate Publishers. ISBN 0-8134-2883-1. OCLC 21977751.
  • Giffin, M.D., James M. kaj Tom Gore, D.V.M. (1998). Horse Owner’s Veterinary Handbook (2a eld.). New York: Howell Book House. ISBN 0-87605-606-0. OCLC 37245445.
  • Harris, Susan E. (1993). Horse Gaits, Balance and Movement. New York: Howell Book House. ISBN 0-87605-955-8. OCLC 25873158.
  • McBane, Susan (1997). The Illustrated Encyclopedia of Horse Breeds. Edison, NJ: Wellfleet Press. ISBN 0-7858-0604-0. OCLC 244110821.
  • Miller, Robert M. (1999). Understanding the Ancient Secrets of the Horse's Mind. Neenah, WI: Russell Meerdink Company Ltd. ISBN 0-929346-65-3. OCLC 42389612. [3]
  • Price, Steven D.; Spector, David L..; Gail Rentsch; Burn, Barbara B. (eldonistoj) (1998). The Whole Horse Catalog: Revised and Updated (Reviziita eld.). New York: Fireside. ISBN 0-684-83995-4.
  • Sponenberg, D. Phillip (1996). "The Proliferation of Horse Breeds". Horses Through Time (1a eld.). Boulder, CO: Roberts Rinehart Publishers. ISBN 1-57098-060-8. OCLC 36179575.
  • Whitaker, Julie; Whitelaw, Ian (2007). The Horse: A Miscellany of Equine Knowledge. New York: St. Martin's Press. ISBN 0-312-37108-X.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Apperson, George Latimer kaj Martin Manser (2006). Dictionary of Proverbs. Wordsworth Editions. ISBN 1-84022-311-1.
  • Klaus-Dieter Budras: Atlas der Anatomie des Pferdes. Lehrbuch für Tierärzte und Studierende. 5. Auflage. Schlütersche, Hannover 2004, ISBN 3-89993-002-9
  • Chamberlin, J. Edward (2006). Horse: How the Horse Has Shaped Civilizations. New York, NY: Bluebridge. ISBN 0-9742405-9-1. OCLC 61704732.
  • Judith Draper: Das große Buch der Pferde und Ponys. Rassen, Sport, Haltung, Pflege. Gondrom, Bindlach 2002, ISBN 3-8112-2086-1
  • Gustav Fischer: Landmaschinenkunde. Verlag Ulmer, Stuttgart 1928
  • Hammond, Gerald (2000). The Language of Horse Racing. London: Taylor & Francis. ISBN 1-57958-276-1. OCLC 44923115.
  • Michael Schäfer: Handbuch Pferdebeurteilung. Kosmos, Stuttgart 2000, ISBN 978-3-440-07237-0.
  • A.F. Tauber: Die geologischen und paläontologischen Resultate der Ausgrabungen in der Höhle im Blauen Bruch bei Kaisersteinbruch. In: BHbl., Jg. 11, 1949.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Horse en la angla Vikipedio.