Arĉinstrumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arĉinstrumentoj estas muzikiloj, je kiuj la mano, bastono, arĉoarĉrado kaŭzas la osciladojn je la frotetado per skuglitado. La plej multaj arĉinstrumentoj apartenas al la kordinstrumentoj.

Muzikistojn, kiuj ludas arĉinstrumentojn, oni nomas „arĉumistoj“. Je la nombrado de orkestra instrumentigo oni kunigas la norminstrumentigon de 1-aj kaj 2-aj violonoj, vjoloj, violonĉeloj kaj kontrabasoj kutime kiel „arĉumistoj“.

Funkcimaniero[redakti | redakti fonton]

Diferencaj arĉoj de vjolo, kontrabaso, gadulka kaj kemenĉe

La skuglitado je arĉinstrumento funkcias jene: pro la malglateco kaj glueco de la arĉo aŭ arĉrado la kordo algluas al ĝi kaj estas kuntirata per la arĉmovo, kio streĉas la kordon. Kiam la kreska streĉo de la kordo estas pli forta ol la gluado, la kordo malgluiĝas kaj rapide retiriĝas. La flekso, pro la streĉado ekestinta en la kordo, nun moviĝas regule tien kaj reen inter la finaĵoj de la oscilanta kordo, generante tiel la tonon.

Ĉi tiu fariĝo egalas principe la ekplukado de la kordo. Je la arĉumado tamen tiu ĉi proceso tuj ripetiĝas pro la daŭre preterfrapetanta arĉo aŭ arĉrado, kiam la kordo retiriĝis, ĝis plurcentfoje pro sekundo, kaj pro tio ekestas daŭra tono.

Por ricevi konvenan frotadon, oni uzas por la arĉo la aparte malglatan ĉevalvostajn harojn kaj ŝmiras sur arĉo aŭ arĉrado kolofonon, gluema arborezino. Por ekscii pli pri la arĉo vidu Arĉo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĉinstrumento en pentraĵo de Michelangelo Caravaggio

Multaj arĉinstrumentoj ĝis hodiaŭ montras pli malpli sian devenon de la arko-armilo. Oni metis la arkon ĉe la buŝon, uzante la kapon kiel resonujo, por poste bati aŭ frapi la ĥordon per sago aŭ pluki ĝin perfingre. Foto sur argentina poŝtmarko montras la plej simplan formon de arĉumita kordinstrumento: oni enigas la finaĵon de mallonga arko en la buŝon kaj ŝanĝas la ĥordostreĉon premante la ĥordon per la fingroj. Oni ekosciligis ĉi tiun ĥordon, arĉumante ĝin per la ĥordo de dua mallonga arko.

La plej antikva priskribo de la ludado de instrumento nome rabab per arĉo devenas (ĉ. 900) el la libro Kitab al-Musiqa, de Abu Nasr Farabi (al-Farabi, Alpharabius, naskiĝinta ĉ. 872 en Farab/Irano, mortinta ĉ. 950 en Damasko).

Arĉinstrumento kiel Fiedel (antikva populara violono) kaj Rebec estas konata en Eŭropo almenaŭ ekde la 11-a jarcento. Almenaŭ ĉe la rebeco la araba deveno de la instrumento (Rebab) kuncerteco pruvebla. El fidlo kaj rebeco evoluis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj la vjola kaj gambovjola familio. La vjelo estas dokumentita ekde la 10-a jarcento, kaj estis ŝatata ankaŭ dum la renesanco kaj en la 18-a jarcento. La nyckelharpa (klavoviolono) estis disvastigita ekde la 15-a jarcento en Germanio, Italio kaj Svedio. En publikaj kaj privataj kolektoj troviĝas instrumentoj de famaj violonkonstruistoj, de Antonio Stradivari kaj aliaj grandaj majstroj de la 18-a jarcento ĝis Jean Baptiste Vuillaume en la 19-a jarcento

Pli longan historion havas arĉinstrumentoj en Ĉinio, kiuj estas arigitaj sub la nocio Huqin. Ĉ. 800 oni ludis arĉinstrumentojn per mallarĝa bambuostrio. (Ĉirkaŭ samtempe en Koreio oni uzis por arĉumado lignan bastonon izita per rezino)

Instrumentotipoj[redakti | redakti fonton]

basgambovjolo sur bildo de la nederlanda Pentristo Peter Lely (ĉ. 1650).

Nuntempe en la eŭropa klasika kaj nuntempa muziko uzataj arĉinstrumentoj estas: violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso. Unikaĵo estas la oktobaso, konstruita en 1855 en Francio.

Historiaj arĉinstrumentoj, kiujn oni pli kaj pli bezonas por prezenti malnovan eŭropan muzikon, estas precipe Fiedel, gambovjolo, Rebec (rubeba), martrumpeto, vjelo, nykkelharpa kaj amorvjolo. Por la koncertado de franca muziko el inter 1650 kaj 1750 oni intertempe reuzas kadre de la historiema koncertado la tiam kutiman instrumentadon per violonoj, haute-contre de violon (vjolo), taille de violon, quinte de violon, basse de violon. La taille kaj quinte de violon distingiĝas nur laŭ korpogrando de la haute-contre, la agordo egalas, sed la sonvolumeno estas pli granda adekvate la grandon. Simila validas por la basse de violon, instrumento 10 cm pli granda ol violonĉelo. Al la arĉinstrumentoj kun resonanckordoj apartenas baryton, amorvjolo, vjelo, nykkelharpa kaj foje martrumpeto. Kelkaj arĉinstrumentoj havas bordunkordojn. Al ili apartenas lira da gamba, lira da braccio, vjelo kaj kelkaj formoj de la nykkelharpa.

Nikkelharpa (klavoviolono)

Arĉinstrumentoj uzataj en la popolmuziko kaj tradicia eŭropa muziko estas ĉefe violono (Geige, fiddle), kontra – specialformo de vjolo, violonĉelo, Bassettl, kontrabaso, vjelo, gudok en Rusio, gudulka en Bulgario. Precipe en la skandinava tradicia muziko al tio aliĝas ankaŭ nykkelharpa en siaj variaj formoj, Hardingfele (norvega violonspeco kun resonanckordoj), amorvjolo. En la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj oni ekuzis je danclecionoj la poŝviolonon (ŝipetforman) kaj la dancmajstran violonon (violono laŭ parte klasika formo, sed kun pli malgranda korpo). La instrumentoj havas helan kaj tre malfortikan sonon. Per klavoj ekipitaj mekanikaj arĉpianoj kaj duonmekanikaj nykkelharpa-j ankaŭ apartenas al la arĉinstrumentoj.

La ĉinaj arĉinstrumentoj – unu- kaj dukordaj violonoj, kiuj i.a. formas la apogilon de orkestro en la pekina opero – estas kunigita sub la nomo Huqin (ĉine 胡琴 húqín); temas pri erhu (ĉine 二胡 èrhú), gaohu (ĉine 高胡 gāohú), zhonghu (ĉine 中胡 zhōnghú), gehu (ĉine 革胡 géhú) kaj baso-gehu, kiuj tamen havas regione diferencajn signifojn. Pri Japanio menciendas la trikordan kokyū. La rebab estas arĉinstrumento en la araba kulturo. Ankaŭ en gamelanorkestroj en Indonezio oni uzas arĉinstrumentojn.

Saringa, barata arĉinstrumento

Kelkaj instrumentoj apartenal la idiofonoj, kvankam oni ludas ilin per arĉo:

  • muziksegilo
  • akvofono
  • najlviolono: oni flanke arĉumas najlojn de diferencaj longecoj resp. dikeco enbatitaj en kavan resonujon.
  • ledo: la Seri-indianoj (insulo Tiburon/ Golfo de Kalifornio) starigis komence de la 20-a jarcento rigidan ledoplaton surplanken kaj arĉumis super la supra eĝo de la haŭto.

Phonoliszt-violono estas muzikaŭtomato, je kiu ĉirkaŭ pluraj violonoj turniĝas cirkloforma arĉo. Dum la ludado de ĉi tiu instrumento fingroleviloj prenas la tonojn, dum kiam la violonoj estas premita al turniĝanta cirkloarĉo je varieblaj anguloj kaj premoj. Oni ludas la instrumenton per klavaro aŭ trukarta stirado. La cirkloarĉo estas rotacia ringo, en kiu estas multaj arĉoĥordoj estas streĉitaj (kiel tanĝanto ĉe cirklo), tiel ke ekestas ŝajne cirkloforma arĉo.

Pluaj violonspecoj estas la t.n. Stroh-violono kaj la Tiebel-violono. Ili estas sen korpo, tamen gramofono|gramofonfunelo amplifikas la osciladojn de la stego. Komence oni uzis la instrumentojn kiel laŭta alternativo por la violono, por generi sufiĉe fortan signalon por la produktado de gramofondiskoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Urs Frauchiger, Der eigene Ton, Ammann Verlag 2000, ISBN 3-250-30003-9 - spannende Interviews mit berühmten Streichern.
  • Kinseher Richard: DerBogen in Kultur, Musik und Medizin, als Werkzeug und Waffe. (Kapitel mit einfachen Bogeninstrumenten: gezupft, angeschlagen, geblasen, gestrichen), BoD, 2005, ISBN 3-8311-4109-6
  • Jack Botermans, Herman Dewit, Hans Goddefroy: Musikinstrumente selberbauen, Hugendubel, 1999, ISBN 3-89631-312-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]