Botaj-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Botaj-kulturo estas ĥalkolitika kulturo de la 4-a jarmilo a.K. en norda Kazaĥio. La nomdona trovejo situas ĉe la vilaĝo Botaj (Ботай), proksime al la ĉefurbo Astana. La Botaj-kulturo iĝis konata pro tio, ke kelkaj arĥeologoj tie vidas pruvojn por alhejmigo de la ĉevalo en 3500 a.K.

Esplora historio[redakti | redakti fonton]

La setlejo Botaj (ĉ. 3700–3100 a.K.) estis malkovrita en 1980 fare de la kazaka arĥeologo Viktor Zaibert kaj estas sisteme esplorita ekde tiam. Arĥeologoj el Carnegie Museum of Natural History, Pittsburg, Usono, same sciencistoj de University of Exeter, Britio esploras tie ekde jaroj intense la Botaj-kulturon. La arĥeologoj malkovris restaĵojn de tri similaj setlejoj en la Koksetan-regiono, norda Kazakio, apud la rivero Iman-Burluk, ĉe vilaĝoj Krasnij Jar, Vasilkovka kaj Botaj, kiu estas nomdona por la kulturo. Ties signifo estas la plej malnovaj arĥeologiaj pruvoj pri la ĉevala alhejmigo. La setlejo Botaj estas ĉ. 15 hektarojn granda kaj situas sur plata ebeno sur la dekstra bordo de la rivero Iman-Burluk. La spuroj de la fosdomoj estas grave rekoneblaj sur la surfaco. La arĥeologiaj elfosadoj trafis ĝis nun pli ol 10.000 m², elfosante ĉ. 100 loĝlokojn ĉ. 300.000 artefaktojn kaj plurcent mil bestajn ostojn, kies 99,9 % venas de ĉevaloj. Oni trovis restaĵojn de kumiso sur ceramikaĵoj. La ceramiko estis plej ofte ornamita kun geometriaj kombilaj kaj ŝnurmotivoj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Asko Parpola supozas, ke la lingvo de la Botaj-kulturo ne estas identigebla kun neniu konata lingvo aŭ lingvofamilio. Laŭ li, laŭ la hungara , mansa kaj ĥanta lawoni povas rekonstrui la ugran vorton *lox por la „ĉevalo“, kies deveno ne estas konata kaj kiu ne similas al iu konata eŭrazia lingvofamilio, tiel ĝi estas pruntovorto el la lingvo de la Botaj-kulturo.