Artefakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artefakto (el la latina: ars kiu signifas 'prilaborado', kaj factum 'kreitaĵo') ) estas objekto produktita de la krea aŭ inventa kapablo de la homo. Ĝi estas ankaŭ ĉiu objekto, sur kiu vidiĝas spuroj de prilaboro aŭ de homa uzo[1]. Science oni uzas la vorton por indiki antikvaĵon.

Origine ĉi tiu vorto havis la signifon de io, kio estas nedezirata kaj kiu okazas en eksperimenta situacio. Nuntempe la vorto ankaŭ estas uzata por indiki arbitran, kelkfoje nur minimuman ŝanĝon pro homa agado, kontraste al fenomeno kiu tue nature ekestas.

Artefakto kiel nedezirata flankefiko[redakti | redakti fonton]

  • En fotografio artefaktoj povas ekesti en la fotilo, ekzemple uzante malbonkvalitan lenson aŭ pro eraroj en la lumsentema ĉefĉiparo.
  • En la mikroskopio artefaktoj estas uzataj por la fabrikado de mikroskopiaj preparaĵoj, ekzemple tranĉante kaj fiksante preparaĵon.
  • En elektronika sonotransigo kaj -pretigo artefaktoj povas ekesti kiel transfonio aŭ interferenco de unu signalo kun alia (en : 'crosstalk' , fr : diaphonie).
  • En la metodaro artefakto povas prezentiĝi kiel rezulto de elekto por certa esplormetodo.

Artefaktoj en la senco de 'homfaritaj aferoj'[redakti | redakti fonton]

En arkeologio la termino 'artefakto' estas uzata por indiki objektojn aŭ spurojn faritajn de homoj. Por pli da informo: vidu Artefakto (arkeologio).

Foje, la termino estas ankaŭ uzata kiel sinonimo por 'artverko', ambaŭ en la arta senco kiel ankaŭ en la arkitektura senco. Por pli da informo: vidu artverko (arto) respektive civila artverko (konstruado).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Noto : Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de la samtema nederlandlingva vikipedia artikolo de la 26-a de oktobro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Artefakto (arkeologio)