Arkeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arkeologia elfosado

Arĥeologio (aŭ arkeologio, el la greka αρχαίος, malnova kaj λόγος, scienco, do scienco pri malnovaĵoj) tradicie estas parto de la historia scienco, kiu sin bazas sur homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. Laŭ alia vidpunkto, arĥeologio estas parto de antropologio, kiu studas restaĵojn de materia kulturo. En 1948, Walter Taylor deklaris ke arĥeologio ne apartenas al historio kaj eĉ ne al antropologio, sed estas memstara scienco. Hodiaŭ, tiuj tri vidpunktoj havas subtenantojn.

Arĥeologio temas ekskluzive pri homoj, de la epoko de unuaj ŝtonaj iloj (antaŭ ĉirkaŭ 2,5 milionoj da jaroj) ĝis la moderna epoko. Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arĥeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arĥeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.

Tiu, kiu studas aŭ praktikas arĥeologion, estas arĥeologo.

Laŭmaterie, la informoj pri pasinteco povas esti la plej diversaj temoj – pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp. – per kiuj fariĝas la materia divido de la arĥeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.

Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tion, kio estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.

Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia epoko, arĥeologio dividiĝas en prahistorian arĥeologion kaj historian arĥeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arĥeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero kiel la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.

Foje arĥeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio; tiam ordinare devas esti preferataj la arĥeologiaj informoj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito. Foje nur arĥeologio ebligas aliron al nekonataj skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (ekzemple la Rozeta ŝtono).

Kulture gravaj estis la arĥeologiaj malkovroj dum la 19-a jarcento en Mezopotamio de bibliotekoj, per kies briktabuletoj oni ricevis pli bonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrinoj, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.

Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe la Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn poste heredotajn al kristanoj.

Historio kaj teorio de arĥeologio[redakti | redakti fonton]

Alegorio de arĥeologio sur la pordego de la societo Martins Sarmento, en Guimarães, Portugalio

La vorto arĥeologio estis jam uzita en antikvo, kaj la greka historiisto Tucidido citis kelkajn kazojn de serĉoj por malkovro de malnovaj monumentoj kaj skulptaĵoj fare de Egeo kaj Delo en Ateno. Ankaŭ en renesanco oni fosis por trovi antikvaĵojn, sed la arĥeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde ĉiam homoj okupiĝis pli-malpli pri restaĵoj de la pasinteco.

Jakobo Spon (16471685) reprenis la grekformitan vorton 'arkeologia' por tiel nomi la agadon de la homoj okupiĝantaj pri antikvaĵoj. Oni rigardas kiel fundinton de moderna arĥeologio la germanan humaniston Johann Joachim Winckelmann, kiu publikigis siajn verkojn ĉirkaŭ 1770. Jarcenton poste jam notindas la metodoj de la arĥeologio en Italio kaj Meza Oriento. En tiu tempo, arĥeologio estis rigardata kiel parto de la filologio.

Antaŭ la 19-a jarcento arĥeologio okupiĝis ĉefe pri estetika valoro de objektoj, kaj tial preterlasis objektojn, kiuj ne havas artan intereson. Moderna arĥeologio aperis sub la influo de naciismo en la 19-a jarcento. El la ideo, ke ĉiu nacio estas popolo (etna grupo) en aparta teritorio kun sama kulturo, oni formis la koncepton de arĥeologia kulturo. Tia erara modelo baziĝis sur filologiaj originoj kaj aperis en kunteksto de serĉado de pra-historiaj originoj de eŭropaj popoloj. Ĝin aperigis en Germanio Gustav Kossina kaj divastigis Vere Gordon Childe. Childe forigis la racismajn principojn de la origina modelo kaj disvolvigis la kuncepton de arĥeologia kulturo, kunigante ĝin al marksima materiisma evoluciismo. La modelo historia-kultura baziĝis sur la principo laŭ kiu kulturo estas homogena kaj tradicioj transiras de generacio al generacio. Tia modelo, kvankam ĝi suferis kritikon, ankoraŭ estas la plej akceptata en arĥeologio.

La unua forta atako kontraŭ tia modelo venis de tiuj, kiuj ne praktikis arĥeologion en Eŭropo aŭ ĉirkaŭ Eŭropo. En usona arĥeologio aperis, ĉirkaŭ 1960, movado, kiu nomiĝis nova arĥeologioproceda arĥeologio, estrata de Lewis Bindford. Oni deklaris ke “arĥeologio estas antropologio, aŭ estas nenio”, defie al historikultura arĥeologio. La eŭropa historio serĉus apartajn eventojn kaj kulturojn, male la usona antropologio subtenis ke estus universalaĵoj en homa konduto. Ili serĉis, sekve, transkulturajn kondutleĝojn. Oni ekis de la ideo, ke homoj ĉiam kaj ĉie pligrandigas rezultojn kaj malpligrandigas kostojn. Sekve, studi dekmiljaran vilaĝon en Mezopotamio aŭ en Ĉinio estus simile al studi nunan vilaĝon. Proceda arĥeologio neniam sukcesis atingi la saman divastigadon kiel historia arĥeologio, ĉar homoj klare ne estas samaj en ĉiuj tempoj kaj lokoj, kaj ne okupiĝis nur pri utilaj aferoj.

En 1986 okazis la World Archaeological Congress (tutmonda arĥeologia kongreso), kiun partoprenis ne nur arĥeologoj, sed ankaŭ indiĝenoj, kiuj postulis sociajn dimensiojn de arĥeologio. Ekde 1990, tiu postulo kondukis al publika arĥeologio, kiu konsideras la zorgon pri publika heredaĵo kiel homan rajton.

Arĥeologiaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Hejtadsistemo en Xanten, Germanio.

Pli kaj pli arĥeologio uzas rimedojn de aliaj sciencoj. La malnovaĵojn ĝenerale kovras pli-malpli dika tertavolo. Komence la arĥeologio esploris hazarde trovitajn malnovaĵojn, poste oni intence komencis serĉi ilin en lokoj, kie la ŝanco de la trovo estis granda, laŭ historiaj notoj, legendojepopeoj. Nuntempe facile troveblaj arĥeologiaj objektoj maloftiĝas, tial arĥeologoj devas uzi la helpon de aliaj sciencoj, ekzemple tiun de la fiziko. Fizikaj rimedoj helpas malkovri lokojn por trovi la objektojn, kaj poste helpas determini la aĝon de la trovitaĵo.

El inter la subaj metodoj la plej malnova, plej preciza, plej ofte uzata estas la karbonizotopa metodo. La uzado de la fenomenoj de termofosforesko kaj arĥeomagnetismo estas relative novaj; esploroj komenciĝis antaŭ 20 ĝis 30 jaroj kaj ankoraŭ daŭras.


Serĉado de esplorindaj terenoj[redakti | redakti fonton]

Malnova tombejmuro, Skogskyrkogarden, Svedio

La plej efika metodo estas aeraj fotoj el granda alteco, el diversaj anguloj, en diversaj sezonoj, dum diversaj horoj kaj ankaŭ ekzemple tra ruĝa lumfiltrilo. Tiaj fotoj montras sur la tersurfaco spurojn de antikvaj loĝlokoj, vojoj kaj fortikaĵoj, kiuj ne videblas surtere.

Komence la nura arĥeologia metodo estis prov-elfosado en lokoj, kie oni esperis trovi ion. Poste arĥeologoj lernis, ke subteraj malhomogenaĵoj, kiuj povas rilati al arĥeologiaj objektoj, kiel muroj, plenŝtopitaj kavernoj, grotoj aŭ metalaj objektoj, kaŭzas malhomogenaĵojn al la fizikaj ecoj de la tersurfaco, ekzemple al la elektra rezistanco, al magnetaj ecoj, al la reflektado de elektromagnetaj ondoj, al la radioaktiveco, al la ĥemiaj ecoj, ktp. Tiel oni esploras nun la elektitan terenon kaj nur poste ekas la provfosadojn.

Determino de la aĝo de arĥeologiaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Egiptaj hieroglifoj.

Post la eltrovo de iu antikvaĵo la plej ofta demando estas, kiomaĝa ĝi estas. Ĝis la apliko de fizikaj metodoj la respondo baziĝis nur sur la aĝo de la koncerna tertavolo, kie la objekto estis trovita. Se ankaŭ fizikaj mezurrezultoj konfirmas tion, la aĝo estas pli fidinda.

Se la esplorenda objekto enhavas karbonon, ekzemple lignon, paperon, pajlon, ledon ktp., oni povas mezuri la proporcion de radioaktiva karbonizotopo. La karbonduoksido, el kiu plantoj konstruiĝas helpe de sunenergio ĉiam enhavas malgrandan kvanton da karbono 14. La proporcio proksimume estas 1:10¹², do en unu biliono da normalaj karbonaj atomoj (karbono 12) troviĝas unu karbono 14. Homoj kaj bestoj ricevas tiun izotopon manĝante plantojn kaj bestojn. La C-14-izotopo estas radioaktiva, kaj dum malkomponiĝo emisias mezureblan beta-radiadon. Tial, dum organismo restas vivanta, la proporcio inter la normalaj kaj izotopaj karbonatomoj estas la sama, kiel tiu en la aero. Sed post la morto, la proporcio de la C-14 izotopoj duoniĝas en periodo de 5730 jaroj. Sekve reduktiĝas ankaŭ la intenso de la beta-radiado je 1 % en ĉiuj 83 jaroj. Tiamaniere la aĝo de karbonhavantaj arkeologiaj objektoj estas determinebla proksimume ĝis 50.000 jaroj.

Tiu ĉi metodo ŝajnas simpla, tamen ekzistas pluraj problemoj. Tiel la radiado estas tre malforta kaj la proporcio inter la normala kaj izotopa karbono dum la forpasintaj jarmiloj estis ne ĉiam la sama. En maljunaj, dikaj arboj estas plurjarcenta diferenco inter la mezo kaj rando de la trunko. Oni devus scii, el kiu arboparto estis farita la objekto. Oni devus scii, kiom da tempo forpasis post la morto de la arbo ĝis la finfarado de la objekto. Feliĉe ekzistas rimedoj por minimumigi eblajn erarojn. Ekzistas tre maljunaj, antaŭ pluraj jarmiloj mortintaj pinoj, kies aĝo estas precize determinebla laŭ la „ringoj", kiuj estas videblaj sur la orta sekcio de la trunko. Oni plurloke determinas la aĝon laŭ la radiuso per la beta-radiado, poste en la samaj lokoj oni determinas la aĝon laŭ la ringoj. Kompare estiĝas tabelo, kiu ebligas la korekton de aliaj mezuroj.

Alia eblo: en Egiptio ekzistas plurjarmilaj tomboj, kies aĝo estas precize konata. Eblas kompari la aĝon de la entombaj objektoj kun la kalkulita aĝo, kaj tiel korekti la mezurrezultojn. Per tiuj korektoj la aĝodetermino ĝenerale havas eraron de proksimume 150 jaroj. Se oni mezuras la nombron de la C-14-izotopoj kaj de normalaj karbonatomoj per mas-spektrogramoj, eblas pli precize determini la aĝon.

Aĝdetermino per termofosforesko[redakti | redakti fonton]

Sumeria skribbriko

Termofosforesko estas fizika fenomeno, kies laŭvorta signifo estas "lumemisio pro varmo". Ĉe relative malaltaj temperaturoj (malpli ol 500 celsiaj gradoj) materialo ne radias videblan lumon. Tamen atomo de la materialo ja povas radii lumon, se ties elektrono iel ricevas plusan energion. Tiu plusa energio povas esti fotono de iu kosmaradioaktiva radiado. Ĝenerale la plusan energion la elektrono tuj perdas, forradiante ĝin kiel elektromagnetan ondon, kies frekvenco (koloro de la lumo) estas proporcia al la perdita energio de la elektrono. Sed povas okazi ĉe iuj materialoj, ke la energion la elektrono ne forradias tuj, sed nur post certa tempo. Tiu tempo povas esti tre longa, eĉplurjarmila. Tian efekton kaŭzas la tiel nomataj "kaptiloj", kiuj malhelpas al la elektrono okupi la originan energinivelon. Ili estas ĉefe malhomogenaĵoj en la materialo, difektoj, fremdaj atomoj en la kristalstrukturo. Sed se la eretojn de la materialo oni devigas je pli forta vibrado, ekzemple per varmigo, la elektronoj liberiĝas el la kaptiloj, revenas al la originala nivelo, kaj la energidiferenco aperas kiel termofosforeska radiado. Tiu efekto okazas ĉefe en la 250- ĝis 500-grada temperaturo-intervalo.

Forta termofosforesko estas videbla ĉe feldspato kaj kvarco, kiuj ĉiam troviĝas en ceramikaĵoj, terakotoj, en vazoj, brikoj kaj fornomuroj. Bedaŭrinde, ankaŭ ŝtonoj termofosforeskas. Super 500 gradoj la kaptiloj liberigas ĉiun kaptitan elektronon; tial la efiko de la antaŭaj radiadoj neniĝas. Do se oni faras vazon, kaj per alttemperatura ardigo terakotigas ilin, en la kaptiloj certe ne restas elektronoj. Tuj post la ardigo kaj malvarmigo termofosforesko ne okazas. Sed dum la paso de la tempo tiujn objektojn trafas kosmaj radioj kaj diversaj radioaktivaj radioj el la ĉirkaŭaĵo. Tial kreskas la nombro de la kaptitaj elektronoj. Ilia nombro estas proporcia al la forpasinta tempo ekde la lasta alttemperatura varmigo, kaj al la intenso de la diversaj radiadoj, kie tiuj trafis la objekton. Sekve, la intenso de la termofosforeska lumo de certa materialo estas proporcia al la forpasinta tempo depost la lasta ardigo. Unue oni mezuras la lumintenson, kiun faras la termofosforesko en diversaj temperaturoj. Post la ardigo oni determinas, kiom forta radio povas kaŭzi la saman termofosforeskon al la koncerna materialo. Per la mezuro de la radiado en la trovloko kaj el la supraj rezultoj la aĝo estas determinebla.

Tio ŝajnas simpla, tamen en la realo ekzistas pluraj obstakloj. Ekzemple neniu scias kiaspecaj radioj trafis la objekton. La radiado certe estis ne konstanta. Tial la rezultojn oni devas kompari kun la rezultoj de aliaj metodoj. Oni devas esplori eblojn por korekti la nefidindajn rezultojn. Tamen la termofosforesko tre konvenas por malkovri falsajn „arkeologiajn" objektojn, kiuj pro la juna aĝo certe ne fosforeskas pro varmigo.

La arĥeomagnetismo[1][redakti | redakti fonton]

Espadon-Morges.jpg

Inter la teraj magnetaj polusoj kaj la trafpunktoj de la imagita tera akso, ĉirkaŭ kiu la tero rotacias, estas deklinaciangulo. Inter la horizontala direkto kaj la direkto de la tera magneta kampo ekzistas inklinaciangulo. Tiuj anguloj en diversaj lokoj de la tersurfaco estas diversaj. Sed ilia grando ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ la paso de l' tempo. Ekzistas materialoj, kiuj konservas tiujn direktojn, estintajn iam: oksidoj de fero: magnetito (Fe3O4), hematito (Fe203). Oni nomas ilin feromagnetaj materialoj. En argilo ĉiam troviĝas multe el ili. Tial la efekto estas uzebla por determini la aĝon de certaj arkeologiaj objektoj. Pro forta vibrado pro varmo, la magneta direkto de ties atomaj magnetoj turniĝas al la direkto de la tie reganta magneta kampo, kiu plej ofte estas la magnetkampo de la tero. Se la temperaturo de la objekto estas super 675 °C (Curie-punkto), ĝi perdas la feromagnetajn ecojn kaj la antaŭan magnetigitecon. Sed dum la malvarmiĝo sub 675 °C la direkto de la atomaj grupoj turniĝas en la direkton de la magneta kampo, kaj tiun direkton ili konservas ankaŭ post la malvarmiĝo. Estas do konservita la intenso kaj direkto de la magneta kampo, kiu regis en ia tempo de la malvarmiĝo de la koncerna ceramikaĵo. Plej utilas objektoj, kiuj restas en la sama loko post la malvarmiĝo, ekzemple fornoj. Oni eltranĉas kaj enkadrigas pecojn, kaj sur la kadro indikas la horizontalan direkton, kaj laŭ la steloj, la geografian nordan direkton por poste precize determini la inklinaci- kaj deklinaciangulojn kaj la magnetan kampintenson en la tempo, kiam okazis la lasta ardigo. En tiaspecaj fornoj ĝenerale restas karbidiĝintaj lignopecoj, kies aĝo per la izotopa metodo estas determinebla. Tiel eblas determini la aĝon ankaŭ de nekonataj ceramikaĵoj.

Alia interesa konservejo estas la profunda ŝlimtavolo en la fundo de lagoj. En la ŝvebanta ŝlimo ĉiam ĉeestas ankaŭ argileroj, kiuj havas feromagnetajn ecojn. Dum la sedimentiĝo tiuj malgrandaj magnetoj turnas sin laŭ la direkto de la termagneta kampo, kaj post la sedimentiĝo ili konservas tiun direkton kaj ankaŭ la kampintenson. Sed en la sedimentaĵo ĉiam troviĝas ankaŭ partoj de kreskaĵoj, kies aĝo per karbonizotopa metodo estas determinebla. Tiamaniere oni povas fari komparon, kaj tabelon pri kiam ŝanĝiĝis la intenso kaj direkto de la termagneta kampo. Ankaŭ tiu tabelo estas uzebla por aĝdetermino de arĥeologiaj objektoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Arĥeomagnetismo", signifas iaman magnetismon (vidu la klarigon pri la etimologio de arĥeologio, komence de la artikolo). Arĥeomagnetismo temas pri mezuro de la magnetismo, kiu iam ekzistis sur la tero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.