Diskuto:Arkeologio
Ĉu ne estus pli bone prahistorio aŭ antaŭhistorio ol prehistorio, kio ne estas esperanta vorto.Vikipediisto:Kani 9. Okt 2006
Ĉu estas iu kialo, pro kiu la unua vorto estas "arĥeologio", kvankam la titolo estas "Arkeologio"? Laŭ mi ni havu unuecon. Ĉar en grekdevenaj ĥ-k-vortparoj la Vikipedio ĝenerale uzas la k-vorton (ĉar tio nuntempe estas pli kutime ĝenerale), mi nun ŝanĝos la unuan vorton al "Arkeologio". Marcos 16:25, 7. Okt 2006 (UTC)
Arkiva noto
[redakti fonton]Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 8-a de oktobro 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 3 dec. 2022 (UTC)
Propono pri malelstarigo (ne akceptiĝis)
[redakti fonton]La artikolo baziĝas sur la artikolo de Monato, sen ajna fonto aŭ io alia. Ne vere estas stilo de vikipedia artikolo, ĉar entenas multe da polemiko. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:09, 21. Jul 2007 (UTC)
- Por:
- Kontraŭ:
- Sindetenaj voĉoj:
- Mi kredas, ke per iom da polurado eblas facile savi la legindecon.--Ziko 16:11, 14. Okt 2007 (UTC)
- Komentoj:
- Kio en la artikolo estas polemiko? (Mi mem ne tute tralegis ĝin, sed legante plurajn erojn el ĝi, mi ne sukcesis trovi polemikon; tamen mi ne estas spertulo pri la fako).
- Pri la fontoj: La kriterioj por elstaraj artikoloj nuntempe nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton; ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? Marcos 22:54, 1. Feb 2008 (UTC)
la artikolo restas elstara