8-a de oktobro
Jump to navigation
Jump to search
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 8-a de oktobro estas la 281-a tago de la jaro (la 282-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 84 tagoj restas.
Je la 8-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 314 (aŭ 316): Konstantino la 1-a de la Romia Imperio venkis Licinion en la batalo de Kybalis
- 451: Ekumenismo: Koncilio de Kalcedonio komenciĝis - oni interkonsentis hipostazan unuiĝon - sekve kondamnis monofizitismon kiel herezon
- 1480: Granda princo de Moskvo Ivano la Tria forĵetis tataran Grandan Hordon dum provo transpaŝi riveron Ugra (alfluo de Okao)
- 1508: En Moskvo subskribiĝis pactraktato finanta la 3-an litovan-moskvan militon (1507-08)
- 1517: Reĝo de Francio Francisko la 1-a fondis havenan urbon Havro
- 1600: San-Marino adoptis skribitan konstitucion.
- 1656: Sveda diluvo: venko de pola-litova armeo kaj tataroj en batalo de Prostki (proksime al Ełk) kontraŭ svedoj, brandenburgoj kaj prusoj
- 1715: Pollando: venko de pola armeo super la saksa en batalo de Radogoszcz - la unua batalo de eksplodinta kontraŭsaksa ribelo
- 1804: Jean Jacques Dessalines kroniĝis kiel imperiestro de Haitio
- 1814: Argentino: Provinco Salta kreiĝis
- 1871: Usono: granda incendio de Ĉikago
- 1897: Komponisto Gustav Mahler estis nomumita direktoro de Viena Ŝtata Operejo
- 1901: Pollando: Sopot iĝis urbo
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Veroniko
- 1912: Montenegro proklamis militon kontraŭ Otomana Imperio - komenco de la Unua Balkana milito
- Unua mondmilito:
- 1916: Apud usona insulo Nantucket germana submarŝipo SM U-53 sinkigis 5 ŝipojn (3 britaj, nederlanda kaj norvega)
- 1918: Komenciĝis batalo de Cambrai inter la brita armeo apogata de taĉmentoj de Kanado kaj Novzelando kaj Germana Imperiestra Regno; Ofensivo de Meuse-Argonne: en arbaro Argonne usona soldato Alvin York komandante 7 restintaj taĉmentanojn kontraŭ mitrala nesto mortigis 28 germanajn soldatojn kaj kaptis 132, pro kio estis premiita per la Medalo de Honoro
- 1920: Buĥara Popola Soveta Respubliko fondiĝis
- 1922: La unua baloto al latva Saeima komenciĝis
- 1923: Flughaveno Berlino-Tempelhof ekkonstruiĝis - konata dum la malvarma milito pro celdirekto de forkaptataj aviadiloj
- 1937: Diktatoro de Domingo Rafael Trujillo ordonis haltigon de masakro ordonita kontraŭ elmigrintoj el Haitio
- 1938: En Uĵhorodo kreiĝis unua registaro de aŭtonoma Karpata Rutenio, kiu la 30-an de decembro 1938 komencis nomiĝi Karpata Ukrainio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germanoj establis geton en Piotrków Trybunalski - unua fermita juda kvartalo establiĝis sur teritorio de okupita Pollando; germana Selbstschutz pafmortigis en Świecie 83 polojn kaj judojn (dum du tagoj) kaj en Radowice (proksime al Zielona Góra) 23 polojn; sekureca polico arestis en Varsovio 354 klerikojn kaj instruistojn sub preteksto de ilia nacia ŝovinismo; pola submarŝipo ORP Orzeł, kiel lasta el la pola ŝiparo, forlasis Baltan Maron direkte al Britio
- Adolf Hitler subskribis en Berlino dekreton pri anekso de polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj al Nazia Germanio; sovetaj regopovoj transdonis al germanoj 17 polajn kuracistojn, kaptitajn en Brześć kaj devenantaj de teritorioj aneksitaj de Nazia Germanio
- 1940: En regiono de Poznań germanoj limigis nombron de funebrantoj dum entombigo nur al kelkaj proksimuloj de mortinta polo; al germana koncentejo Aŭŝvico alvenis transporto kun 342 malliberuloj - el Tarnów (312) kaj Krakovo (30 personoj); en Varsovio al konspira revuo "Znak" oni aldonis kvarpaĝan flugfolion Manifesto de junaj poloj emfazanta, dum fermo de lernejoj, tri virtojn: karakteron, scion kaj hardecon de korpo
- Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim skribis pollingve dankleteron pro sendita de Jan Niwiński dramo pri finna-soveta milito, la dramo estis tradukita al la hungara kaj tradukata al la pola lingvo
- 1941: Laboroficejo de Galicio konstatis ke semajne 4-5 trajnoj forveturis kun trudlaboristoj en Nazian Germanion; germanaj regopovoj en Silezio konfiskis de poloj kaj judoj 700 entreprenojn por disponi ilin al germanoj; germanoj komencis konstruon de Aŭŝvico II por sovetaj militkaptitoj (komence por 100 000 soldatoj, poste por 200 000)
- Belorusio: germanoj komencis masakron de 16 mil judoj en la geto de Vicebsko; pola ambasadoro el Moskvo en letero al generalo Władysław Sikorski priskribas komunikajn malfacilaĵojn inter polaj militistejoj en Sovetunio (ekz. rapidega telegramo al Buzuluk migras 30 horojn, telefono ne funkcias, per trajno oni veturas 5 tagojn kaj aviadile 9 horojn, sed ne dum la sama tago)
- 1942: Ĉirkaŭ 600 judoj estis murditaj dum likvido de geto en Demidówka (nun en Rivna provinco)
- Batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-179 sinkigis britan ŝipon City of Athens kaj samtage estis atakita kaj sinkigita kun 61-persona skipo de brita destrojero HMS Active, kiu pli frue savis ŝiprompiĝintojn el City of Athens; Vatikano sendis noton al germana registaro pri reprezalio de Romkatolika Eklezio en Varto-Lando
- 1943: Membroj de Sonderkommando 1005 - formigita de judoj por forviŝi germanajn krimojn - eltombigis en Lvovo post du jaroj polajn profesorojn por bruligi iliajn kadavrojn; Pola Enlanda Armeo pafekzekutis kunlaborantojn de gestapo en varsovia restoracio ĉe str. Mazowiecka - entute pereis 11 gastoj kune kun germanoj
- Apud Gronlando pola destrojero Orkan sinkis post trafo de germana sononda torpedo - saviĝis 44 el ĉ. 220 maristoj; Korsiko: la unua franca urbo Ajaccio liberiĝis
- 1944: Al koncentrejo Ravensbrück alvenis de Varsovio transporto kun 245 polinoj; ĝendarmoj pafmortigis en Wólka Ołudzka (proksime al Zawiercie) 24 personojn; nokte de la 7-a ĝis la 8-a de oktobro taĉmento de Pola Enlanda Armeo sensukcese provis frakasi malliberejon de soveta NKVD en la kastelo de Rzeszów por liberigi 400 siajn soldatojn
- En Novjorko dum Tagoj de Pułaski, lige al falo de la Ribelo de Varsovio, partoprenis 45 mil personoj
- 1945: Prezidento de Usono Harry S. Truman informis pri livero de know-how pri atombombo al Britio kaj Kanado
- 1946: Surbaze de la verdikto de Brita Armea Tribunalo estis pendumita Max Pauly, germana nacisocialista militkrimulo, komandanto de koncentrejoj Stutthof, ene de Libera Urbo Dancigo (1939-1942) kaj Neungamme, en Hamburgo (1942-1945)
- 1948: Stalinismo: soveta kolonelo Antoni Skulbaszewski iĝis en Pollando supera armea akuzisto
- 1962: Alĝerio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Pola futbalisto Kazimierz Deyna debutis en sporta klubo de Lodzo
- 1967: Bolivianaj soldatoj vundis kaj arestis revoluciulon kaj amasan murdiston Che Guevara - sekvan tagon estis pafmortigita
- 1982: Olof Palme duafoje iĝis ĉefministro de Svedio
- 1982: Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis leĝon pri sindikatoj, kio formale eksterleĝigis Solidarecon
- 1982: Varsovio: gvidantoj de Konfederacio de Sendependa Pollando Leszek Moczulski, Romuald Szeremietiew kaj du aliaj estis kondamnitaj de juĝejo al plurjara mallibero pro „provo perforte renversi reĝimon de Pola Popola Respubliko”
- 1990: Jerusalemo: 17 palestinanoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en tumulto kun israela polico sur Templa Monto
- 1991: Milan Kučan iĝis unua prezidento de Slovenio
- 1991: Parlamento de Kroatio voĉdonis decidon folasi federacian Jugoslavion
- 1997: Kim Jong-il iĝis ĝenerala sekretario en Nord-Koreio
- 2000: Pollando: venko de Aleksander Kwaśniewski dum prezidentaj balotoj
- 2001: Arnold Rüütel iĝis prezidento de Estonio
- 2001: Girma Woldegiorgis iĝis prezidento de Etiopio
- 2008: Mohamed Naŝid gajnis la unuan demokratian prezidentan balotadon en Maldivoj
- 2009: Usona Kongreso atribuis honoran civitanecon al pola militisto Kazimierz Pułaski, kiu fariĝis la sepa distingito
- 2014: Morto pro Ebola malsano de la unua usona paciento Thomas Eric Duncan, devenanta de Liberio, ĉe kiu la viruso disvolviĝis post lia alveno al Ameriko
- 2016: Enlanda milito en Jemeno: pli ol 140 personoj pereis kaj pli ol 520 vundiĝis en Sanao, rezulte de bombardo de loko, kie kolektiĝis funebrantoj post entombigo de la patro de ministro pri internaj feroj
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1585: Heinrich Schütz, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro el la frubaroka epoko (m. 1672)
- 1676: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo kaj filozofo, reprezentanto de katolika klerismo (m. 1764)
- 1741: José Cadalso, hispana novklasikisma verkisto kaj militisto (m. 1782)
- 1750: Adam Afzelius, sveda botanikisto kaj orientalisto (m. 1837)
- 1789: William John Swainson, angla ornitologo, entomologo kaj artisto (m. 1855)
- 1799: Evaristo da Veiga, brazila poeto, politikisto, filologo, libroeldonisto, himnisto kaj ĵurnalisto (m. 1837)
- 1830: Károly Wagner, hungara inĝeniero pri arbarkulturo (m. 1879)
- 1848: Pierre De Geyter, franca socialisto belgdevena kaj lignoprilaboristo, komponinta La internacion, esperantigitan de Kálmán Kalocsay (m. 1932)
- 1850: Henry Louis Le Châtelier, franca kemiisto kaj metalurgo (m. 1936)
- 1856: John Mabon Warden, skota esperantisto kaj aktuaro (m. 1933)
- 1864: Péter Bárdos, hungara publicisto, dramverkisto (m. 1953)
- 1869: Komitas Vardapet, armena pastro, komponisto, muzikologo, viktimo de la armena genocido farita de Junaj Turkoj (m. 1935)
- 1870: Louis Vierne, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1937)
- 1873: Ejnar Hertzsprung, dana kemiisto kaj astronomo klasifikinta stelojn laŭ absoluta magnitudo (m. 1967)
- 1874: István Bethlen, transilvania nobelo, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
- 1883: János Husovszky, hungara pentristo, persekutata de komunistoj (m. 1961)
- 1892: Marina Cvetajeva, rusa poetino, verkistino kaj tradukistino poldevena, daŭrigantino de simbolismo, tradukata en plurajn lingvojn kun esperanto, sinmortigantino (m. 1941)
- 1892: Zoltán Nadányi, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1945)
- 1895: Juan Domingo Perón, argentina politikisto (m. 1974)
- 1895: Bruno Riefling, norvega filologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo (m. 1918)
- 1895: Zog la 1-a, reĝo kaj prezidento de Albanio (m. 1961)
- 1908: Mihály Eisikovits, hungara dirigento, komponisto (m. 1983)
- 1916: Ferenc Sipos, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1995)
- 1920: Frank Herbert, usona sciencfikcia verkisto (m. 1986)
- 1926: Günter Mittag, germana politikisto kaj komunisto (m. 1994)
- 1930: Tōru Takemitsu, japana komponisto liganta filozofion de Oriento kaj Okcidento (m. 1996)
- 1935: Jenő Korondi, rumania hungara skulptisto de metalo
- 1935: Kornélia Olysói, rumania hungara pupaktorino, verkistino
- 1939: Paul Hogan, aŭstralia aktoro ricevinta Premion Ora Globo
- 1939: Aladár Pege, hungara kontrabasisto, komponisto (m. 2006)
- 1946: Dennis Kucinich, usona politikisto, membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1948: Claude Jade, franca aktorino, konata de la filmo Instituto Venus Beleco (m. 2006)
- 1949: János Vajda, hungara komponisto, profesoro
- 1949: Sigourney Weaver, usona aktorino, konata de filmciklo Alien
- 1958: Ursula von der Leyen, germana politikistino, membrino de Kristandemokrata Unio de Germanio
- 1970: Matt Damon, usona aktoro, scenaristo kaj produktisto
- 1977: Botond Ferenczy, rumania hungara grafikisto, loĝejaranĝisto
- 1978: András Mikó, rumania hungara poeto (m. 1997)
- 1979: Kristanna Loken, usona aktorino kaj modelulino
- 1979: Peter Baláž, slovaka esperantisto, vegetarano, fondinto de la eldonejo Espero, kunfondito kaj prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo, kunordiganto de la organizo E@I, teknika redaktoro de "Esperantisto Slovaka", estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, kunorganizanto de KAEST kaj Somera Esperanto-Studado, Esperantisto de la Jaro 2012
- 1984: Zbigniew Bródka, pola rapidsketisto, olimpika majstro
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- -169: Kvinto Ennio, romia poeto kaj verkisto, unu el patroj de la latina literaturo (n. -239)
- 391: Felikso de Komo, itala episkopo kaj sanktulo, amiko de Sankta Ambrozio
- 705: Abd al-Malik ibn Marwan, la kvina kalifo de Umajadoj (n. 646)
- 1286: Johano la 1-a, duko de Bretonio (n. ĉ. 1217)
- 1436: Jakoba, grafino de Henegovio el Vitelsbaĥa dinastio, murdita (n. 1401)
- 1469: Filippo Lippi, itala pentristo de la florenca renesanco (n. 1406)
- 1604 : Janus Dousa, nederlanda historiisto, juristo, poeto, filologo, ŝtatestro kaj unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno (n. 1545)
- 1656: Johano Georgo la 1-a, princo el dinastio Wettin (n. 1585)
- 1754: Henry Fielding, angla verkisto kaj dramaturgo, enestanta en esperantlingva Angla Antologio (n. 1707)
- 1766: Sámuel Pataki, hungara kuracisto, patro de Sámuel Pataki (filo) (n. 1694)
- 1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto kaj nacia heroo (n. 1754)
- 1803: Vittorio Alfieri, itala poeto kaj verkisto, patro de la itala drama skolo (n. 1749)
- 1820: Henriko la 1-a, haitia sklavo kaj militisto, nomata Nigra Napoleono (n. 1767)
- 1826: Friedrich Krupp, germana industriisto, fondinto de Gisŝtalfabriko Krupp (n. 1787)
- 1834: François Adrien Boieldieu, franca operkomponisto (n. 1775)
- 1869: Franklin Pierce, prezidento de Usono, konata de la Traktato de Kanagaŭa (n. 1804)
- 1872: Antal Kagerbauer, hungara arkitekto, konata de la Tombejo de Házsongárd (n. 1814)
- 1874: Vítězslav Hálek, ĉeĥa poeto, reprezentanto de literatura grupo majanoj (n. 1835)
- 1889: Johann Jakob von Tschudi, svisa naturalisto esploranta Sudamerikon (n. 1818)
- 1897: Aleksio Savrasov, rusa pentristo, kunfondinto de la rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj (n. 1830)
- 1904: Clemens Winkler, germana kemiisto, malkovrinto de germaniumo (n. 1838)
- 1910: Maria Konopnicka, pola poetino, novelistino, tradukistino kaj feministino, aŭtorino de porinfana literaturo, partoprenanta internacian proteston kontraŭ germanigo de polaj infanoj en Września, verkanta ankaŭ esotere (n. 1842)
- 1916: Attila Gerő, hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto (n. 1870)
- 1916; Emil Vajda, hungara kapelestro, verkisto (n. 1858)
- 1926: Antal Kóczé, hungara ciganmuzikestro fondinta muzikgrupon en Dej (n. 1872)
- 1929: Jacek Malczewski, pola pentristo, reprezentanto de simbolismo, kunfondinto de la Societo de Polaj Artistoj "Arto" (n. 1854)
- 1936: Munshi Premchand, barata verkisto de la hindia literaturo kaj en la urdua lingvo (n. 1880)
- 1940: Josef František, ĉeĥa flug-aso batalanta kune kun poloj en la batalo de Anglio (n 1914)
- 1953: Kathleen Ferrier, angla kantistino, pianistino, koncerta artistino (n. 1912)
- 1966: Célestin Freinet, franca reformista pedagogo, kreinto de la moderna franca skolo (n. 1896)
- 1967: Clement Attlee, ĉefministro de Britio, kunkreinto de NATO (n. 1883)
- 1973: Gabriel Marcel, franca filozofo, religia pensulo, reprezentanto de kristana ekzistadismo (n. 1889)
- 1981: Heinz Kohut, usona psikoanalizisto, esploristo de narcisismo (n. 1913)
- 1991: Edward Skórzewski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo, kunlaboranto de Jerzy Hoffman (n. 1930)
- 1992: Willy Brandt, germana Nobelpremiita kanceliero, urbestro de Okcidenta Berlino, konata de la Varsovia genuflekso, demisiiĝinta post kiam montriĝis, ke lia sekretario estis spiono de GDR (n. 1913)
- 1992: Róbert Rátonyi, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1923)
- 1996: Alfred E. Johann, germana ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de veturliteraturo (n. 1901)
- 2002: Péter Rényi, hungara ĵurnalisto, kritikisto (n. 1920)
- 2002: Károly Tompa, hungara inĝeniero pri arbar-kulturado (n. 1923)
- 2004: Jacques Derrida, franca literatura kritikisto kaj filozofo juddevena, konsiderata reprezentanto de postmodernismo (n. 1930)
- 2007: Zdzisław Peszkowski, pola katolika animzorganto, presbitero, kiu sin dediĉis al viktimoj de soveta terorismo, kapelano de la Federacio de Katinaj Familioj, doktoro de filozofio (n. 1918)
- 2010: John Huchra: usona astronomo kaj profesoro (n. 1948)
- 2013: Khady Sylla, senegalia verkistino (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 8-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.