Provinco Vartlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nazia Germanio en 1944, Vartlando intense flave dekstre

La govioprovinco Vartlando de la Germana Regno - germane Reichsgau Wartheland (komence Reichsgau Posen, ankaŭ: Warthegau; pole Kraj Warty) estis administra unuo de Tria Regno nomata Reichsgau ("regna govio") formiĝinta el partoj de la teritorio de Dua Pola Respubliko, aneksitaj en 1939 dum la Dua Mondmilito. Ĝi konsistis el la regiono de Grandpollando kaj apudaj regionoj. Partoj de Warthegau kongruis kun la simile nomita provinco Posen de Prusio (kaj antaŭe la Grandduklando Posen de 1815) de antaŭ la Traktato de Versajlo. La nomo komence devenis de la ĉefurbo, Posen (Poznań), kaj poste de la ĉefa rivero, Varto.

administra disdivido de Vartlando en 1944

Dum la dispartigoj de Pollando-Litovio de 1793, la plej granda parto de la areo estis aneksita de la Reĝlando Prusio ĝis 1807 kiel Suda Prusio. De 1815 ĝis 1849, la teritorio estis ene de la aŭtonoma Grandduklando Posen, kiu estims la provinco Posen ĝis Pollando estis restarigita kiel Dua Pola Respubliko en 1918–1919 sekve de la Unua Mondmilito. La 26-an de oktobro 1941 germanaj regopovoj decidis fari de la provinco ne nur grenejon por Tria Regno, sed ankaŭ grasejon kaj viandejon. Postmilite la areo revenis al Pollando, ekde 1999 nomata Grandpollanda provinco.

Germana eksperimentejo de naciaj socialistoj por ekstermo de poloj kaj judoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi provinco estis komencita de Arthur Greiser senprecedenca en Eŭropo etna purigo kun deportoj de poloj, subigitaj al la plej rasisma leĝaro. Ĉi tie oni detruadis spurojn de poleco kaj likvidis Katolikan Eklezion.

Polaj judoj kiel unuaj en Eŭropo estis markitaj per la Stelo de Davido. Apud Koło estis establita la unua tuja ekstermejo Chełmno. Dum la germna teroro poloj kaj judoj ĉiutege batalis por travivi.

El la kroniko de germanaj reprezalioj en Provinco Vartlando[redakti | redakti fonton]

1939

1940

1941

1942

1943

1944

  • 18.01. Oni malpermesis montri filmojn al polaj infanoj
  • 28.08. En Varsovio Ludwik Landau notis pri nombro de partiaj organizaĵoj en la provinco: 500 lokaj grupoj, 40 mil membroj de SA, 27 mil knaboj en taĉmentoj de Hitlerjugend, 60 mil virinoj en Deutsches Frauenwerk
  • 30.08. Gestapo arestis en la provinco pro rompo de laboro, de la 13-a de januaro ĝis tiu ĉi tago, 1692 polojn, en tio 5 infanojn ĝis 14 jaroj kaj 89 en la aĝo de 14-16 jaroj
  • 31.10. Germanoj ĝis tiu ĉi tago deportis de la provinco 435 167 polojn
  • 14.11. Dum ekzekuto en polica malliberejo en Lodzo pereis 10 poloj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]