Pio la 12-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Pio la 12-a
260-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli
Pontifiko de 2-a de marto 1939
ĝis 9-a de oktobro 1958
Antaŭulo Pio la 11-a
Sekvanto Johano la 23-a
Persona informo
Naskiĝo 2-a de marto 1876
en Romo, Italio
Morto 9-a de oktobro 1958
en Castel Gandolfo, Italio
Mortokialo kora malsufiĉo [#]
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Alma mater L.G.S Ennio Quirino Visconti • Pontifika Gregoria UniversitatoUniversitato de Romo "La Sapienza" • Pontifical Roman Seminary [#]
Lingvoj itala lingvogermana lingvolatina lingvoangla lingvoportugala lingvo [#]
Subskribo Pio la 12-a
Familio
Dinastio Pacelli Family [#]
Patro Filippo Pacelli [#]
Gefratoj Francesco Pacelli [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli (Romo, 2-an de marto 1876–Kastelo Gandolfo, 9-an de oktobro 1958), elektita papo la 2-an de marto 1939 sub la nomo Pio la 12-a (latinlingve Pius XII). Lia beatigo, dumtempe antaŭvidita samtempe kiel tiu de Johano la 23-a estis prokrastita.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Eugenio Pacelli naskiĝis en Romo en etnobela familio, tre ligita ekde la 19-a jarcento al la Vatikananoj. Lia patro, Filippo Pacelli, estis advokato en la roma tribunalo de la Roto kaj poste konsistoria advokato. Lia patrino devenis el familio konata pro la servoj faritaj por la Sankta Sidejo. Li studis en la Liceo Viskonti, publika lernejo, kaj, en 1894, li ekstudis teologion en la Gregoria Universitato kiel pensionulo de la Kapranika Kolegio. De 1895 al 1896 li studis dum unu jaro en la Sapienza, ŝtata universitato de Romo. En 1899 li eniris en la Apolinarian, kie li obtenis tri licencojn, unu en teologio kaj la aliajn in utroque jure (en ambaŭ juroj, alidire la civila kaj la kanonika juro). Li estis ordenita pastro la 2-an de aprilo 1899 fare de Monsinjoro Cassetta, vic-regento de Romo kaj amiko de lia familio.

Trovu « Pio la 12-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Pio la 12-a kaj Hebreoj[redakti | redakti fonton]

Vidu Pio la 12-a kaj Holokaŭsto

Por por evidentigi la sintenon de tiu papo rilate la hebreojn oni citas la jenan okazintaĵon: Kroma kaj grava okazigo intervenas ordigi la mozaikon kiu difinas la figuron de Pio la 12-a. Nun havas vizaĝon kaj nomon la aŭtoro de la anonima artikolo “Rifuĝinto” – kiu la 28-a de aprilo 1944 verkis sur la tiama “Palestine Post” raporton pri sia renkonto kun papo Pacelli.. “A Papal Audience in Wartime” eliris el la plumo kaj atesto de Heinz Wisla, germana hebreo naskiĝinta en 1920, arestita de la Gestapo, internigita en la koncentrejo Sachsenhausen, fuĝinta... kaj plue protagonisto de malmulte konata epizodo de la lasta monda milito: fuĝo (laŭlonge de la Danubo) de grupo de hebreoj el la Slovakio al Palestino sur misstata ŝipo Pentcho. Pereinta en la Egea maro, la ŝipo estis helpata de la italaj militistoj, kaj la savitoj de 1940 ĝis 1942 vivis en la koncentrejo San Giovanni de la insulo Rodoso. Al Wisla, kun malmultaj aliaj, estis allasita transita vizo por Romo... Tie okazis ke li obtenis partopreni aŭdiencon de papo Pio la 12-a. Salutita de la Pontifiko, kiu montris esti bone informita pri liaj peripetioj, li aŭdis el la papa buŝo la sekvajn vortojn poste registritaj en la menciita artikolo: “Vi estas hebreo. Mi konas kion signifas tio en la tempo kiun ni travivas. Mi esperas ke vi povu esti ĉiam fiera de via hebreeco”. (Avvenire 17/1/2012 – Agorà)[1]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 11.03.1940: Regopovoj de Vatikano dum interparolo kun reprezentantoj de Tria Regno sugestis sendi al okupata Varsovio diplomaton de Apostola Seĝo, sed germana ministro pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop ne konsentis - li proponis kreon de "sendependa" Pollando lime de la nuna Ĝenerala Gubernio kun 12 milionoj de poloj: - papo Pio la 12-a rimarkis, ke Pollando estis 35 miliona lando kaj ricevis respondon ke poloj ne meritas posedi grandan ŝtaton, ĉar ili ne sukcesis sin defendi - la papo demandis ĉu 35 miliona nacio povas kontraŭstari al la germana 80 miliona kaj 180 miliona Rusio? - Pio la 12-a ricevis proponon de armistico flanke de la Tria Regno sub kondiĉo ne disaŭdigi per radio pri reprezalioj en Pollando
  • Pro protekto de judoj flanke de la papo Hitler planis lian murdon aŭ forkapton.
  • 29.11.1945: Delegitaro de 80 estintaj malliberuloj de germanaj koncentrejoj dankis al la papo Pio la 12-a pro klopodoj favore al savo de judoj dum la dua mondmilito

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pier Luigi Guiducci, Il terzo Reich contro Pio XII - Papa Pacelli nei documenti nazisti (Attualità e storia), san Paolo, 2013, p. 376. (La aŭtoro el la dokumentoj de la germana kancelario deduktas ke la koluzieco de Pio la 12-a kun Hitler fluas al sia kontraŭo).
  • Robert Ventresca, Soldier of Christ. The Life of Pope Pius XII, Harvard Universiy Pres, 2013, p. 405, ISBN-10: 0674049616. (Estas aparte subtenate: “El la dokumentoj rezultas nenio por pravigi la kliŝon kiu lin vidas antisemita. Inter la esploristoj la polemika aliro ekmalaperas”).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]