Apostola Seĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nomoj Apostola Seĝo[1] kaj, multe pliofte, Sankta Seĝo,[2][3] estas uzataj por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la roma kurio (c. 361 CIC de 1983),[2] la universala estraro de la Katolika Eklezio.[4]

Signifo[redakti | redakti fonton]

La origina signifo de "apostola seĝo" estis: episkopa katedro fondita de apostolo. Ekzistas multaj tiaj. Tamen, parolante unike de unu tia katedro, "la Apostola Seĝo", oni celas la roman katedron fonditan de la apostolo Petro. Simile, dum ĉiu episkopa katedro estas sankta seĝo, per "la Sankta Seĝo" oni indikas tiun de la episkopo de Romo.

Ekde la 5-a jarcento, la esprimo "la apostola seĝo" troviĝas uzata por indiki specife la roman episkopujon. Ĝi aperas ripete en la aktoj de la koncilio de Efeso (431),[5] de la koncilio de Kalcedonio (451),[6] de la dua koncilio de Konstantinopolo (553),[7] de la tria koncilio de Konstantinopolo ((680681),[8] kaj de la dua koncilio de Niceo (787).[9]

En jura konteksto, "la Apostola/Sankta Seĝo" signifas ne nur la personon de la papo, posteulo de la apostolo Petro, sed ankaŭ tiujn organojn, kiujn li uzas kiel iloj por regi la universale la Katolikan Eklezion: "En ĉi tiu Kodo, en la nomo "Apostola Seĝo" aŭ "Sankta Seĝo" ampleksas ne nur la Episkopon de Romo, sed ankaŭ, krom se aliel rezultas de la naturo de la afero aŭ de la konteksto de la parolato, la Ŝtatsekretarian Oficon, la Konsilantaron por la Publikaj Aferoj de la Eklezio, kaj la aliaj Institutoj de la Roma Kurio."[10]

La praktiko kaj la plimulto de la internaciaj juraj dokumentoj agnoskas la Sanktan Seĝon kiel subjekto de internacia juro, senrilate al la Vatikana Ŝtato, kiu ĝis 1929 ne ekzistis. Ĝia statuso de reala suvereneco baziĝas sur la kutima juro ekde la Mezepoko.

En la oficialaj interrilataj kun la Unuiĝintaj Nacioj estas fiksite, ke oni utiligu nur la terminon "Sankta Seĝo" (noto-interŝanĝo de la 29-a de oktobro 1957).

Grava signifo de la statuso de la Sankta Seĝo kiel subjekto de internacia juro estas hodiaŭ ĝia zorgo por la tut-monda paco; sed iuj kritikas ĝiajn klopodojn en diskutoj pri leĝigo de samseksa agado, malpermesata en multaj landoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Codex Iuris Canonici (CIC de 1917) (c. 7)
  2. 2,0 2,1 Codex Iuris Canonici (aktuala)
  3. Listo de stabilaj observantoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj
  4. Usona sekretariato por eksterlandaj aferoj
  5. Aktoj de la koncilio de Efeso (angla traduko)
  6. Aktoj de la koncilio de Kalcedonio (angla traduko)
  7. Aktoj de la dua koncilio de Konstantinopolo (angla traduko)
  8. Aktoj de la tria koncilio de Konstantinopolo (angla traduko)
  9. Aktoj de la dua koncilio de Niceo (angla traduko)
  10. "Nomine Sedis Apostolicae vel Sanctae Sedis in hoc Codice veniunt non solum Romanus Pontifex, sed etiam, nisi ex rei natura vel sermonis contextu aliud appareat, Secretaria Status, Consilium pro publicis Ecclesiae negotiis, aliaque Romanae Curiae Instituta" (Kodo de Kanona Juro, kanono 361).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Aymans-Mörsdorf 1, 131
  • H. Höck: Die Völkerrechtliche Stellung des Heiligen Stuhls (La statuso de la Sankta Seĝo en la internacia juro). Berlin 1975. (literaturo)
  • Handbuch des katholischen Kirchenrechts (Manlibro de la katolika eklezia juro). Regensburg 1983, 263s.
  • H. Oechslin: Die Völkerrechtssubjektivität des Apostolischen Stuhls und der katholischen Kirche (La Apostola Seĝo kaj la katolika eklezio kiel subjektoj de internacia juro). Freiburg im Breisgau, 1974.