Kodo de Kanona Juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Codex Iuris Canonici)
Kodo de Kanona Juro
jura branĉo • jura kodo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Kodo de Kanona Juro (latine: Codex Iuris Canonici) estas la eklezia jura kodo (leĝaro) de la latina Eklezio. Ĝi estas la plej grava kompilaĵo de kanona juro.

La aktuala aperis en 1983 nome Kanonjura kodo de 1983, anstataŭante la unuan tian kodon, eldonita en 1917, nome Kanonjura kodo de 1917.

La preparon de jura kodo por la latina Eklezio ordonis papa Pio la 10-a. Li mortis antaŭ ol finiĝis la laboro. La Kodolibron de 1917 tial publikigis Benedikto la 15-a. Simile la revizion komencitan post la dua Vatikana koncilio komisiis Paŭlo la 6-a kaj ĝin eldonis Johano Paŭlo la 2-a.

Analoga kodo por la orientaj katolikaj eklezioj estas la Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Kodo de Kanona Juro estas dividita en sep librojn.

  1. Ĝeneralaj normoj
  2. La popolo de Dio.
  3. La instrurolo de la Eklezio
  4. La sanktigrolo de la Eklezio (ĉefe la sakramentoj)
  5. La entempaj (ne spiritaj) bienoj de la Eklezio
  6. Sankcioj en la Eklezio
  7. Procesoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]