Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Kodo de la kanonoj de la orientaj Ekleziojlatine Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, kutime kurtigita en CCEO (KKOE), estis promulgita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 18-an de oktobro 1991) kaj konstituas la kodon komunan por ĉiuj orientaj proprajuraj katolikaj eklezioj.

Historio de la redakto[redakti | redakti fonton]

En parolado de 1927 papo Pio la 11-a deklaris ke urĝis havigi tian kodon al la orientaj katolikaj eklezioj. Tiuj ĉi ja havis siajn apartajn antikvajn jurojn, sed ankoraŭ mankis al ili klara kodigo de tiu eklezia juro, kiu rigardis ilin komune kaj kiu evidentigus la jurajn diferencoj inter ili kaj la latina eklezio, kiu ekde 1917 havis sian propran Kodon de Kanona Juro.

Oni konfidis la laboron de al aparta internacia komisiono de prelatoj kaj spertuloj, kun kunlaborado de la 'Institut für Kirchenrecht de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo.

Inter 1949 kaj 1957 Papo Pio la 12-a publikigis ampleksajn kodigojn de partoj de la juro de la orientaj eklezioj: pri la geedza stato,[1] pri ekleziaj procesoj,[2] pri administrado de ekleziaj bienoj, kaj pri religiaj ordenoj,[3] kaj pri rajtoj de la fideluloj.[4]

Post la Dua Vatikana koncilio, oni decidis kaj revizii la Kodon de la Latina Eklezio kaj provizi al la orientaj eklezioj Kodon kompletan kaj renovigitan.

La laboroj koncerne la jam ekzistantan kodon por la latinoj finiĝis en 1983 kun la publikigo de la nova eldono. Necesis plia tempo per prepari la alian kodo, kiun papo Johano Paŭlo la 2-a publikigis en 1990.

La Kodo por la orientanoj diferencas de la latina en tiuj aferoj, en kiuj malsamas la tradicioj, ekzemple pri terminologio, disciplinoj koncerne hierarkiaj oficoj, kaj administracio de la sakramentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. AAS 1949, 89-119.
  2. AAS 1950, 5-120
  3. AAS 1952 65-120
  4. AAS 1957, 433-603

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]