Orientaj katolikaj eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo, ĉ. 1880

La Orientaj katolikaj eklezioj estas sendependaj, aŭtonomaj (en la latina, suiiuris) eklezioj en plena komunio kun la Episkopo de Romo, la papo. Ili konservas la plurjarcentajn liturgiajn, religiajn, kaj teologiajn tradiciojn de la diversaj orientaj kristanaj eklezioj kun kiuj ili estas asociitaj historie. Dum doktrinaj diferencoj dividas la orientajn kristanajn ekleziojn en grupoj ne en komunio unu kun la alia, la Orientaj katolikaj eklezioj estas unuigitaj unu kun la alia kaj kun la Latina Eklezio, kvankam ili varias en teologia emfazo, formoj de liturgia adoro kaj populara pieco, kanonika disciplino kaj terminologio. Precipe, ili rekonas la centran rolon de la Episkopo de Romo ene de la Kolegio de Episkopoj kaj lia neeraripovo dum parolado ex cathedra.

La plejmulto de la orientaj katolikaj eklezioj havas ekvivalentojn en orientaj nekatolikaj eklezioj, de kiuj ili apartiĝis aŭ pro teologiaj malkonsentoj aŭ pro diferencoj de kompreno pri la rolo de la Episkopo de Romo en la eklezio.

La Orientaj katolikaj eklezioj estis situantaj historie en Orienta Eŭropo, la azia Mezoriento, Nordafriko kaj Hindio, sed estas nun, pro migrado, troveblaj en Okcidenta Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio laŭ la mezuro de formado de plenskalaj ekleziaj strukturoj kiel ekzemple eparkejoj, laŭ la latinaj diocezoj. Unu lando, Eritreo, havas nur orientan katolikan hierarkion, sed latina strukturita hierarkio.

La esprimoj bizanca katoliko kaj greka katoliko estas uzitaj pri tiuj kiuj apartenas al eklezioj kiuj uzas la bizancan liturgion. La esprimoj orienta katoliko kaj okcidenta katoliko inkludas tiujn, sed estas pli larĝaj, ĉar ili ankaŭ kovras katolikojn kiuj sekvas la aleksandrian, antioĥian, armenajn kaj ĥaldeajn liturgiajn tradiciojn.

Nuntempe estas 23 orientaj katolikaj eklezioj: