Etiopa katolika eklezio
Etoso
Etiopa katolika eklezio | ||
---|---|---|
Orientaj katolikaj eklezioj proprajura katolika eklezio | ||
Komenco | 1930 vd | |
Sidejo | Adisabebo | |
La Etiopa Katolika Eklezio estas proprajura metropolita eklezio en plena komunio kun la Romkatolika Eklezio. Fondite en 1930, ĝi konsistas el kvar diocezoj (eparĥioj)[1]:
- Adis-Abebo (Ĉefdiocezo = Arĥieparĥio)
- Adigrat
- Emdeber
- Bahir Dar - Dessie[2]
Ĝis 2015, kiam fondiĝis la eritrea katolika eklezio, la etiopa katolika eklezio ampleksis ankaŭ tutsn Eritreon.[2]
Kontraste al la orienta ortodoksa Etiopia Ortodoksa Eklezio, la Etiopa Katolika Eklezio uzas la katolikan biblian kanonon, sed ĝia liturgia lingvo estas la geeza.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo Arkivigite je 2010-02-25 per la retarkivo Wayback Machine (plejparte en amhara kaj angla lingvoj)