Migrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La esprimo havas almenaŭ tri signifojn, ankaŭ la PIV:

  1. Migrado antonomazie, pli precize homa migrado estas ĉiu vola movo de homoj el unu loko al alia, foje post trapasi longajn distancojn aŭ en grandaj grupoj. Oni scias, ke homoj migris ekstensive tra la historio kaj eĉ dum la prahistorio. Ankoraŭ kelkaj popoloj estas esence aŭ tradicie migrantaj, kiel ciganoj, ekzemple.
  2. Popolmigrado estas la migrado de granda parto de popolo aŭ eĉ tuta popolo en alian regionon aŭ landon. La kaŭzoj de migradoj povas esti multspecaj, kutime estas malpliboniĝintaj vivkondiĉoj. Se la vidpunkto estas pri la devena loko, oni parolas pri elmigrado. Se la vidpunkto estas pri la alvena loko, oni parolas pri almigrado.
  3. Promenadopiedirado al fora loko estas la tria senco de la vorto migrado. Laŭ PIV tiu senco estas la unua de 3 sencoj. Ekzistas en Esperantujo aranĝo kun la nomo EMA, t.e. Esperantista Migrado Aŭtuna.

Lingvoj kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Ĉar lingvo kaj identeco estas tiom forte ligitaj, lingvo proponas indikojn ke la akcepto de novalvenintoj ankaŭ ne estis evidenta en la pasinteco. En multaj landoj, homoj vidas migradon kiel riĉiĝon aŭ solvon por trakti la maljuniĝon de la loĝantaro aŭ ili ligas ĝin al la perdo de sia propra kulturo. Lingvoj montras ke migrado estas de ĉiuj tempoj kaj ke la konsekvencoj diferencas laŭ loko kaj tempo. Dum en prahistoria Eŭropo la lingva pejzaĝo estis tute refarita de hindeŭropaj lingvoj, en la hodiaŭ Turkio ekestis multkultura socio kun enorma kultura kaj ekonomia prospero rezulte de migrado[1].

La Tutmonda Ĉarto de Migrantoj mencias i.a. ke migrantoj devas havi la rajton paroli kaj kundividi sian gepatran lingvon, samkiel disvolvi kaj konigi iliajn kulturojn[2].

La Forumo de NROj en UNESKO “Alia Perspektivo pri Migrado” organizita en Tunizo la 26-an kaj 27-an de septembro 2018 al kiu partorpenis 140 NROj partroprenis, el kvardeko da landoj aparte celis forigi miskomprenojn pri migrado kaj evoluigi strategiojn por fronti tiujn miskomprenojn. Inter la strategioj estas: liveri pli bonajn perspektivojn ĉehejme (kiam migrantoj forlasas siajn proprajn landojn, la rezulto estas neta perdo al tiuj landoj), kaj eduki la publikon pri la efektiva situacio de migrantoj (kontraste al la multaj misperceptoj, troigoj kaj ksenofobiaĵoj). Ĉiuj tiuj klopodoj postulas lingvan komprenon. La lingvo restas granda barilo kiam oni celas prizorgi migrantojn, dungi ilin, starigi dialogon kun lokuloj, kaj integrigi ilin en la laborforton kaj la lernejojn[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : Migrado

Tutmonda ĉarto de migrantoj : (fr) Charte mondiale des migrants, (en) World charter of migrants, (it) Carta Mondiale dei Migranti

(angla) Pozitiva rakonto pri siriaj rifuĝintaj infanoj en Kanado - filmeto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taal op drift/Language adrift, Magazine De zin van taal/Language for society magazine, Stichting Taalmuseum Leiden, 2018.
  2. (franca) Teksto en la ĉarto de migrantoj (PDF)
  3. UEA reprezentiĝis en forumo de UNESKO pri migrado Esperanto kaj UN, Informilo de Novembro 2018.