Fiŝmigrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oceana migrado de la Atlantika salmo el la Konektikuta Rivero.[1]
Salmoj migrosaltantaj akvofalon.

Multaj specoj de fiŝoj efektivigas migradon regule, en gamo el ĉiutagaj al ĉiujaraj, kaj kun distancoj kiuj same gamas el malmultaj metroj ĝis miloj da kilometroj. La celo ĝenerale rilatas al manĝaj, reproduktaj aŭ temperaturaj bezonoj; en kelkaj okazoj la tialo por la migrado restas ankoraŭ nekonata.

Klasigo de la migrantaj fiŝoj[redakti | redakti fonton]

  • Diadromaj, migras inter salaj kaj nesalaj akvoj (de la malnovgreka dia "inter", dram-drom- "kur-").
    • Anadromaj, vivas precipe en mara akvo sed pariĝas en nesalaj akvoj (malnovgreka ana "supren").
    • Katadromaj, vivas en nesalaj akvoj sed pariĝas en salaj akvoj (malnovgreka kata "malsupren").
    • Amfidromaj, moviĝas inter salaj kaj nesalaj akvoj dum sia vivociklo, sed ne por pariĝado (malnovgreka amphi "ambaŭflanke de").
  • Potamodromaj, migras nur en nesalaj akvoj (malnovgreka potamos "rivero").
  • Oceanodromaj, migras nur en salaj akvoj (malnovgreka ōkeanos "oceano").

La fiŝoj anadromaj plej konataj estas la salmoj (Salmo salar), kiuj eloviĝas en malgrandaj nesalaj riveretoj, malsupreniras al maro kie ili vivas kelkajn jarojn; poste revenas al la samaj riveroj kie ili eloviĝis, ovodemetas kaj tuj poste mortas, dum kelkaj revenas al maro kaj revenas al la rivero ĉu la venontan jaron ĉu post kelkaj jaroj; kiel specio ili estas iterparaj, sed la mortindico dum la migrado estas tiom alta ke pro tio oni supozis erare, ke ili estas semelparaj, tio estas ke ili reproduktiĝas kaj tuj mortas.

La plej elstaraj fiŝoj ene de la katadromaj estas la nesalakva angilo, kies larvoj flosas drive en malferma oceano foje dum monatoj aŭ jaroj, antaŭ ol reveturi milojn da kilometroj al siaj originaj riveretoj, kie ili disvolviĝas ĝis atingi sian plenkreskan staton, kaj poste revenas al oceano por eloviĝi.

La vertikala ĉiutaga migrado estas ofta konduto; multaj maraj specioj iras al la surfaco nokte por manĝi; poste ili revenas al la profundeco dum la tago.

Granda nombro de maraj fiŝoj, kiel la tinuso, migras el nordo suden ĉiujare, sekvante la variadon de temperaturo en la oceano. Tio estas ege grava por la fiŝkaptado.

La migrado de nemaraj fiŝoj estas kutime pli mallongaj, ĝenerale ekde lago al rivero aŭ inverse, por eloviĝo.

La fiŝoj, same kiel aliaj akvaj organismoj, povas esti klasitaj ekologie pro sia tolero al diferencaj salecoj, en eŭrihalinoj aŭ stenohalinoj, same kiel per aliaj aspektoj de sia adaptado al la medioj.

Ekologiaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

Por nesalakvaj fiŝoj en la lastaj tempoj oni starigis barilojn (kiel akvobaraĵoj, poluado ktp.) kiuj malhelpas la liberan migradon kaj endanĝerigas la reproduktadon kaj foje eĉ la pluvivadon de specioj, kiel okazis al la Elefanta fiŝo en Ĉinio.

Aliokaze la amasa migrado de specioj, kiel la salmoj, helpas la nutradon kaj survivadon de specioj, kiel ursoj, mevoj, agloj ktp., kiuj profitas el la elĉerpitaj migrantaj specimenoj.

Etologio kaj fiziologio[redakti | redakti fonton]

Malhelpas sciencan esploradon pri fiŝa migrado tio, ke kiam ĝi intensiĝis en la 20-a jarcento, multaj populacioj jam estis malgrandigitaj de fiŝkaptado, kaj multaj riveraj migroj estis blokitaj per baraĵoj[2]. Tamen du kazoj estas distingeblaj:

  1. Foje "ĉio okazas kvazaŭ la fiŝo simple provas teni sin en akvoj havantaj samajn fizikajn kaj fizikokemiajn kondiĉojn, kio igas ĝin fuĝi variojn de la vivmedio, ekzemple sezonajn variojn. Tial la metabolo kaj interno de la fiŝo estas fiziologie stabila"[3].
  2. Alifoje, la alriveran aŭ elriveran migradon akompanas gravegaj fiziologiaj modifoj en la fiŝo, rimarkinde kiam ĝi devas pasi de la mara medio al sensala akvo aŭ inverse. Tiujn kompleksajn modifojn gvidas internaj faktoroj,[3] ekzemple modifo de la ostaro per osteoklasta resorbo, malkoncentrita senmineraligo aŭ halastazo[4], kaj osteolizo[5], reguligo de jodo[6] kaj de la niveloj de enĉela kloro[7], hormona reguligo, en kiu rolas rimarkinde la tiroido[8] kaj la hipofizo[9] kaj mediaj faktoroj (temperaturo, taglongo, hardeco kaj pH de la akvo, ktp.).

En ajna grupo, ĉiu individuo havas proprajn kondutajn tendencojn pri migrado[10]. Pli bona kompreno de la enaj kaj eksteraj faktoroj, kiuj influas al migraj kondutoj, devos permesi plibonigojn al la dezajnado de migrohelpaj instalaĵoj (fiŝpasejoj, fiŝoŝtuparoj, depelaj elektraj ekranoj[11], lumigo aŭ nelumigo, ktp.).

Tre migremaj specioj[redakti | redakti fonton]

La internacia maro (blua), estas la maro ekster la 370-kilometraj ekonomiaj ekskludaj zonoj

La termino tre migremaj specioj (TMS) originis en Artikolo 64 de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (KUNM). La Konvencio ne proponas principan difinon de la termino, sed listigas en sia Aldonaĵo 1 la speciojn, kiujn la partioj de la konvencio konsideras tre migremaj.[12] La listo enhavas: tinusojn kaj similajn speciojn (nordan tinuson, blunaĝilan tinuson, obezan tinuson, veran boniton, flavnaĝilan tinuson, Thunnus atlanticus, Euthynnus alletteratus, sudan blunaĝilan tinuson kaj Auxis rochei), Acanthocybium solandri, Bramidae, Istiophoridae, spadfiŝon, Cololabis esocetus kaj oceanajn ŝarkojn, delfenojn kaj aliajn cetacojn.

Tiuj altatrofaj oceanodromaj specioj havas vastajn geografiajn loĝozonojn kaj entreprenas migrojn tra variantaj sed signifohavaj distancoj en la oceanoj por manĝado, ofte de malpli grandaj fiŝoj, aŭ por reproduktado. Tial ili troviĝas kaj ene de la 370-kilometraj ekonomiaj ekskludaj zonoj kaj en la internacia maro ekster tio. Ili estas pelagaj specioj, t.e. vivas ĉefe en la meza oceano malproksime de la marfundo, kvankam ili povas pasigi parton de sia vivo en bordaj akvoj.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atlantic Salmon Life Cycle En webarchive [1] 15a de januaro, 2014 Connecticut River Coordinator's Office, U.S. Fish and Wildlife Service. Ĝisdatigita: 13a de septembro 2010.
  2. Fontaine M (1946) Vues actuelles sur les migrations des Poissons. Experientia, 2(7), 233-237 (ĉerpaĵoj)
  3. 3,0 3,1 Fontaine M (1948) Du Rôle joué par les Facteurs internes dans certaines Migrations de Poissons : Étude critique de diverses Méthodes d'Investigation. Journal du Conseil, 15(3), 284-294.
  4. Kacem A (2000) Transformations morphologiques et histologiques du squelette du saumon Atlantique(Salmo salar L.) au cours de son cycle vital ; Thèse de Doctorat (résumé).
  5. Kacem, A., & Meunier, F. J. (2000). Mise en évidence de l’ostélyse périostéocytaire vertébrale chez le saumon atlantique Salmo salar (Salmonidae, Teleostei) au cours de sa migration anadrome. Cybium, 24(3), 105-112.
  6. Fontaine M & Leloup J (1950) L'iodémie du saumon (Salmo-salar L) au cours de sa migration reproductrice ; Comptes rendus hebdomadaires des séances de l'Académie des sciences, 230(12), 1216-1218.
  7. Fontaine M (1951) Sur la diminution de la teneur en chlore du muscle des jeunes saumons (smolts) lors de la migration d’avalaison. comptes rendus hebdomadaires des séances de l'Académie des sciences, 232(26), 2477-2479.
  8. Fontaine M, Leloup J & Olivereau M.(1952), La fonction thyroidienne du jeune saumon, Salmo-salar L (Parr et smolt) et son intervention possible dans la migration d'avalaison. Archives des sciences physiologiques, 6(2), 83-104.
  9. Fontaine M & Olivereau M (1949) L'hypophyse du saumon (Salmo-salar L) à diverses étapes de sa migration. Comptes rendus hebdomadaires des séances de l'Académie des sciences, 228(9), 772-774
  10. Bégout-Anras, M. L. (2001). Étude des particularités du comportement individuel des Saumons lors de leur migration estivale dans l'estuaire de l'Adour. CREMA L'HOUMEAU, contrat de collaboration–Étude et investissement
  11. Gosset C, Travade F & Garaicoechea C (1992) Influence d'un écran électrique en aval d'une usine hydroélectrique sur le comportement de remontée du saumon atlantique (Salmo salar). Bulletin Français de la Pêche et de la Pisciculture, (324), 2-25. (résumé)
  12. Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro: Teksto
  13. Pacific Fishery Management Council: Background: Highly Migratory Species

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blumm, M (2002) Sacrificing the Salmon: A Legal and Policy History of the Decline of Columbia Basin Salmon Bookworld Publications.
  • Bond, C E (1996) Biology of Fishes, 2nd ed. Saunders, pp. 599–605.
  • Hogan, C M (2008) Morro Creek, The Megalithic Portal, eld. de A. Burnham
  • Lucas, M.C., and E. Baras. (2001) Migration of freshwater fishes. Blackwell Science Ltd., Malden, MA
  • Ueda H kaj Tsukamoto K (eld) (2013) Physiology and Ecology of Fish Migration CRC Press. ISBN 9781466595132.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]