Akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akvobaraĵo Eder en Germanio, konstruita ĉirkaŭ 1910.
Akvobaraĵo dum konstruado de kluzoj en Montgomery.
Elfluo de akvobaraĵo Llyn Brianne, Kimrio frue post la unua plenigo.

Akvobaraĵo estas baraĵo en la valo de rivero, kiu retenas la fluantan akvon ĝis certa alto, kreante artefaritan lagon, tio estas baraĵlagon aŭ diglagon. Akvobaraĵo estas bariero kiu retenas akvon aŭ subterajn rojojn. Rezervejoj kreitaj de akvobaraĵoj ne nur evitas inundojn sed ankaŭ havigas akvon por aktivecoj kiaj irigacio, homa konsumado, industria uzado, akvokulturo, kaj navigado.

Akvoenergio estas ofte uzata en kunigo kun akvobaraĵoj por generi elektron. Akvobaraĵo povas ankaŭ esti uzata por kolekti akvon aŭ por stokado de akvo kiu povas poste esti distribuata al diversaj lokoj. Akvobaraĵoj ĝenerale utilas por la unuaranga celo reteni akvon, dum aliaj similaj strukturoj kiaj kluzojdigoj estas uzataj por administri aŭ eviti akvofluon en specifaj terareoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵo povas havi diversajn celojn:

  • Kreado de nivel-diferenco por estigi elektran energion per hidroelektra centralo;
  • Altigo de la akva nivelo por tute aŭ parte forkonduki la akvon en alian direkton:
    • por uzo kiel trinkakvo;
    • por akvumi (irigacii) agrojn;
    • por provizi alilokan ŝipvojon;
    • por provizi alilokan elektrocentralon;
  • Protektado de malaltaj regionoj kontraŭ inundo;
  • Profundigo de la rivero por ebligi ŝipan trafikon;
  • Kreado de rezervujo por kompensi sezonan mankon de akvo.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵo povas havi diversajn formojn:

  • terŝutaĵo, kiun tenas la propra pezo;
  • pezmuro, same tenata de la propra pezo, sed kun krutaj flankoj;
  • arka muro, kiu apogiĝas al la flankaj de la rivera valo kaj per arka formo (kun la konveksa flanko kontraŭ la fluo) disigas la premforton al la flankoj;
  • piliera muro, en kiuj la premforto estas prenata de pilieroj, tiel ke la interaj elementoj povas esti kompare malfortaj kaj malmultekostaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvaj akvobaraĵoj[redakti | redakti fonton]

Frua akvobaraĵa konstruado okazis en Mezopotamio kaj Mezoriento. Akvobaraĵoj estis uzataj por kontroli la akvonivelon, kiam la malregula vetero de Mezopotamio efikis subite sur la riveroj Tigris kaj Eŭfrato. La plej antikva konata akvobaraĵo estas la akvobaraĵo Ĝaŭa (Jawa) en Jordanio, 100 kilometrojn (62 mi) nordoriente de la ĉefurbo Amano. Tiu pergravita akvobaraĵo uzis originan 9-metre-alta (30 ft) kaj 1 m-larĝa (3.3 ft) ŝtonmuro, subtenita de 50 m-larĝa (160 ft) tera deklivo. Tiu strukturo estis datita el 3000 a.K.[1][2]

La antikvegipta akvobaraĵo Sadd-el-Kafara ĉe la rivero Ŭadi Al-Garaŭi, situanta ĉirkaŭ 25 km sude de Kairo, estis 102 m longa ĉe sia bazo kaj 87 m larĝa. La strukturo estis konstruita ĉirkaŭ 2800[3] aŭ 2600 a.K.[4] kiel deflu-kanalo por kontrolo de inundoj, sed ĝis estis detruita de forta pluvo dum sia konstruado aŭ tuj poste.[3][4] Dum la 12a dinastio en la 19a jarcento a.K., la faraonoj Senosert la 3-a, Amenemhet la 3-a kaj Amenemhet la 4-a IV elfosigis kanalon 16 km longan ligante la Fajuman Oazon al la Nilo en Meza Egipto. Du akvobaraĵoj nomtaj Ha-Uar kiuj fluis oriente-okcidenten estis konstruitaj por reteni akvon dum la ĉiujara inundo kaj poste liveri ĝin al ĉirkaŭaj teroj. La lago nomiĝis "Mer-ŭer" aŭ Lago Moeris kaj kovris 1,700 km² kaj estas konata nuntempe kiel Berkat Karun.

La nuna digo de la Granda Akvobaraĵo de Marib en 1986.

Unu el la inĝenieraj mirindaĵoj de la antikva mondo estis la Granda Akvobaraĵo de Marib en Jemeno. Iniciatita iam inter 1750 kaj 1700 a.K., ĝi estis farita el premita tero - triangula en krucsekco, 580 m longa kaj origine 4 m alta - fluante inter du grupoj de rokoj ĉe ĉiu flanko, al kiuj ĝi estis ligita per forta ŝtonvorko. Oni faris aranĝadojn dum variaj periodoj, ĉefe ĉirkaŭ 750 a.K., kaj 250 jarojn poste la alto de la akvobaraĵo estis pliigita al 7 m. Post la fino de la Reĝlando Ŝeba, la akvobaraĵo falis sub la kontrolo de Himjaridoj (~115 a.K.) kiuj entreprenis pliajn plibonigojn, kreante strukturon 14 m altan, kun kvin elfluaj kanaloj, du kluzoj plifortigitaj per ŝtonkonstruado, akvujo, kaj kanalo 1000 m longa al distribuujo. Tiuj etendaj vorkoj ne estis fakte finigitaj ĝis 325 p.K. kaj ebligis la irigacion de 100 km².

Ĉirkaŭ la mezo aŭ fino de la 3a jarcento a.K., oni konstruis komplikan akvoadministran sistemon en Dolaviro en moderna Barato. Tiu sistemo inkludis 16 rezervejojn, baraĵojn kaj variajn kanalojn por kolekti akvon kaj stoki ĝin.[5]

Eflatun Pınar estas hitita akvorezervejo kaj fonta templo ĉe Konya, Turkio. Oni supozas ke ĝi estas el la tempo de Hitita Imperio inter la 15a kaj 13a jarcento a.K.

La akvorezervejo Kalanai estis konstruita el prilaborita ŝtono, ĉirkaŭ 300 m longa, ĉirkaŭ 4.5 m alta kaj ĉirkaŭ 20 m larĝa, tra la ĉefa fluejo de la rivero Kaveri en Tamil Nadu, Suda Barato. La baza strukturo datas el la 2a jarcento p.K.[6] kaj estas konsiderata unu el plej antikvaj akvelfluaj aŭ akvoregulaj strukturoj en la mondo kiu estas ankoraŭ uzata.[7] La celo de tiu akvorezervejo estis elfluiigi la akvon de la rivero Kaveri al la fekunda deltoregiono por irigacio pere de kanaloj.[8]

La irigacia sistemo Du Ĝiang Jan estas la plej antikva survivanta sistemo por irigacio en Ĉinio kiu inkludis akvobaraĵon kiu direktis la akvofluon. Ĝi estis finigita en 251 a.K. Granda eltera akvobaraĵo, farita de Sunŝu Ao, nome ĉefministro de la ŝtato Ĉu, inundis valon en teritorio de nuntempa nordo de la provinco Anhui kiu kreis enorman irigacian rezervejon (100 km (62 mi) de cirkonferenco), rezervejo kiu ekzistas ankoraŭ.[9]

Romia inĝenierado[redakti | redakti fonton]

La romia Akvobaraĵo Kornalvo en Hispanio estis uzata dum preskaŭ du jarmiloj.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Grava probleme de akvobaraĵoj estas la sekureco. Rompo de akvobaraĵo povas kaŭzi gigantajn damaĝojn. Krom rekta rompo de la digo ekzistas ekzemple en montaroj ankaŭ risko de superakvego pro falantaj rokoj aŭ glaĉerrompiĝoj. Tia katastrofo ĉe la Alalin-Glaĉero en Mattmark mortigis 88 homojn en 1965.[10] Aliaj danĝeroj estas tertremoj, sabotado fare de teroristoj aŭ en kazo de milito, ekstremaj inundoj aŭ aliformiĝo de la konstruaĵo ekzemple pro movo de la konstrutereno.

Por eviti tiajn katastrofojn akvobaraĵo bezonas sekureckoncepton, kiu baziĝas sur tri principoj, nome

  • konstrua sekureco surbaze de adekvata inĝenierarto kaj bona planado
  • konstanta kontrolo de la konstruaĵo kaj la ĉirkaŭo kaj observo de termovo kaj sismologiaj mezuroj
  • katastrofokoncepto por averti kaj evakui la mincatan lonĝantaron

Katastrofoj[redakti | redakti fonton]

La plej terura katastrofo imagebla en rilato kun baraĵlago estas la rompo de la baraĵo ekzemple pro tertremo (Sheffield-Baraĵo, kiu rompiĝis la 29-an de junio 1925 pro tertremo)[11], kio povas kaŭzi la inundon de tutaj valoj. Alia tipo de katastrofo estas akcidentoj okazantaj dum la konstruado. Ĉar, simpligite dirata, temas pri konstruo de altega muro, la plej damaĝa kaj eĉ mortiga tipa akcidento estas falo el la muro. Kontraŭ tio, moderna sekurecrimedoj, ĉefe sekuraj ligiloj, multe haltigis tiujn akcidentajn falojn. Alia tipo de akcidento estas tiuj kiuj okazas kiam la unua plenigo je akvo en la baraĵlago startas antaŭ la finkonstruo: tio okazis ekzemple ĉe la Akvobaraĵo de Torrejón el Rubio, Hispanio, situanta en la kunfluo de la riveroj Teĵo kaj Tiétar la 22an de Oktobro 1965, kio okazigis la morton de 35 laboristoj kiuj estis laborantaj en la finkonstruo de tiu akvobaraĵo, ĉefe en tunelo, kiam rompiĝis kluzo kaj la akvo jam rezervita elfluis al la fluejo de la rivero.

Gravaj akvobaraĵoj[redakti | redakti fonton]

Baraĵo Tri Gorĝoj[redakti | redakti fonton]

La Baraĵo Tri Gorĝoj en 2004; kluzoj por rivera trafiko
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Baraĵo Tri Gorĝoj.

La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine Sānxiá) estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkias ekde 2012-07-04, kiam la lasta turbino komencis liveri energion. Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la 1-a laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW). Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Jangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina meza provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero. Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado (???), kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado. La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.

Baraĵo Hoover[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Akvobaraĵo Hoover.

Akvobaraĵo Hoover (angle: Hoover Dam, originale Boulder Dam) situas ĉe la limo inter usonaj federaciaj ŝtatoj Nevado kaj Arizono, ĉ. 50  km sudoriente de Las Vegas en la Nigra Kanjono. La akvobaraĵo ŝveligas la akvon de rivero Kolorado, kiu formas tie la limon inter Arizono kaj Nevado. La ŝveliĝanta lago estas nomata Lago Mead kaj havas la surfacon de 63.900 hektaroj (laŭ alia fonto: 69.000 hektaroj), longon de ĉ. 170 km kaj maksimuman profundon de ĉ. 180  metroj. Ĝi povas rezervi ĉ. 35 miliardojn da m³ de akvo kaj tiel ĝi estas la plej granda baraĵlago de Usono.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Pliaj ekzemploj listiĝas en la paĝo baraĵlago.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Günther Garbrecht: "Wasserspeicher (Talsperren) in der Antike", Antike Welt, 2a speciala eldono: Antiker Wasserbau (1986), pp. 51–64 (52)
  2. S.W. Helms: "Jawa Excavations 1975. Third Preliminary Report", Levant 1977
  3. 3,0 3,1 Günther Garbrecht: "Wasserspeicher (Talsperren) in der Antike", Antike Welt, 2a speciala eldono: Antiker Wasserbau (1986), pp. 51–64 (52f.)
  4. 4,0 4,1 Mohamed Bazza (28a–30a Oktobro 2006). overview of the hystory of water resources and irrigation management in the near east region (PDF). Food and Agriculture Organization of the United Nations. Alirita 1a de Aŭgusto 2007.http://www.fao.org/docrep/005/y4357e/y4357e14.htm
  5. The reservoirs of Dholavira. The Southasia Trust (Decembro 2008). Alirita 27a de Februaro 2011.http://old.himalmag.com/component/content/article/1062-the-reservoirs-of-dholavira.html
  6. The Check-Dam Route to Mitigate India's Water Shortages. Law library – University of New Mexico. Alirita 8a de Novembro 2011.
  7. This is the oldest stone water-diversion or water-regulator structure in the world. Arkivita el la originalo je 6a de Februaro 2007. Alirita 27a de Majo 2007.
  8. SINGH, Vijay P.. (2003) Water Resources System Operation: Proceedings of the International Conference on Water and Environment. Allied Publishers. ISBN 81-7764-548-X.
  9. Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Part 3. Taipei: Caves Books, Ltd.
  10. Raporto pri la katastrofo de 1965 en Mattmark (Retejo de la Svisa Televido en germana lingvo, konsultita 2015-01-29)
  11. Fonto: Artikolo pri digorompiĝo en la germana vikipedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul C. Pitzer, Grand Coulee: Harnessing a Dream, Pullman, Washington State UP, 1994.
  • Richard White, The Organic Machine: The Remaking of the Columbia River, New York, Hill and Wang, 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dam en la angla Vikipedio.