Inundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiutempa bildo de la inundo kiu frapis la marbordojn de la Norda Maro de Germanio kaj Danio en Oktobro, 1634.
Homoj serĉantaj rifuĝon el inundo en Java, ĉ. 1865–1876.
Inundo de rojo pro forta musona pluvo kaj alta tajdo en Darvino, Norda Teritorio, Aŭstralio.
Inundo en Ĝido, kovrante la straton Reĝo Abdullah en Saudarabio.
Inundo ĉe Key West, Florido, Usono pro la marborda inundo el la Uragano Wilma en Oktobro 2005.
Inundo en strato de Natal, Brazilo, en Aprilo 2013.
Minoraj inundoj en aŭtejo ĉe strato Juniper en Atlanta kristnaske pro ŝtormoj kaŭzitaj de okazaĵoj rilataj al El Nino. La sama El Nino okazigis registritajn altajn akvonivelojn por Januaro en Atlanta.
Subita inundo pro forta pluvo falinta dum mallonga tempoperiodo. Dekstre oni vidas eĉ du virinojn kaptitaj de la inundo sur tegmento de aŭto.
Dekoj da vilaĝoj estis inonditaj kiam pluvo pelis la riverojn de nordokcidenta Bangladeŝo super ties bordoj en komenca Oktobro 2005. Tiu foto de satelito de NASA montranta la Teron kaptis en la supra bildo la inundojn de la riveroj Ghaghat kaj Atrai la 12an de Oktobro, 2005. La malhelbluo de riveroj estas etenda tra la kamapro en la supra bildo de la inundoj kompare al la suba pli normala situacio.

Inundosuperakvego estas superfluo de akvo pro pluvo, tajdo, aŭ alia fonto, kie amplekso da akvo kovris normale sekan landon. Ĝi ankaŭ povas aludi al la Biblia diluvo, pri kiu oni parolas en aparta artikolo. En multaj sekaj regionoj de la mondo, la grundo ne drenas akvon bone kaj foje nur iom da pluvo troas kaj malhelpas la eblecon de la grundo sorbi la akvon. Kiam pluvo okazas, ĝi iufoje povas kaŭzi subitan inundon de akvo pleniganta sekajn river-fluejojn, konata kiel "subita inundo" aŭ "tuja inundo". Kvankam ĝenerale oni komprenas inundon kiel malprofito al homoj, el ekologia vidpunkto en multaj areoj de la mondo inundoj estas kaj devas esti konsiderataj kiel nepra kaj dezirebla okazaĵo por la vivo de plantoj kaj animaloj (vidu ekzemple artikolon Inunditaj herbejoj kaj savanoj).

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inundo estas superfluado de akvo kiu mergas teron kiu estas kutime seka (for el akvo).[1] La Eŭropa Unio (EU, Inundodirektivo) difinas inundon kiel kovro per akvo de tero ne normale kovrita de akvo.[2] En la senco de "fluanta akvo", la vorto povas esti aplikita ankaŭ al la superfluo de la tajdo.

Inundo povas okazi kiel superfluado de akvo el akvejoj, kiaj riverojlagoj, en kiuj la akvo superpintas aŭ rompas digojn, rezulte en la fakto ke iome da tiu akvo foriras el sia kutimaj limoj,[3] aŭ ĝi povas okazi ankaŭ pro akumulado de pluvakvo sur saturita grundo en area inundo. Kiam la grando de lago aŭ alia akvejo varias pro laŭsezonaj ŝanĝoj en precipitaĵo kaj neĝofandado (foje kune), tiuj ŝanĝoj en grando (akvokvanto) plej malverŝajne estos konsiderataj gravaj inundoj se ili ne inundas propraĵojn aŭ dronigas animalojn.

Inundoj povas okazi ankaŭ en riveroj kiam la flua indico superas la kapablon (kapaciton) de la riverujo, partikulare ĉe la areoj de kurboj aŭ meandroj en la akvofluo. Inundoj ofte kaŭzas damaĝojn al domoj negocejoj kaj instalaĵoj sed ili estas ene de aŭ apud la naturaj inundebenaĵoj ĉe riveroj. Kvankam ĉeriveraj inundodamaĝoj povas esti nuligitaj pere de foriro el la riveroj kaj aliaj akvejoj, homoj ĉiam tradicie loĝis ĉe kaj laboris ĉe riveroj ĉar tie la terenoj estas kutime ebenaj kaj fekundaj kaj ĉar riveroj havigas facilan vetureblojn kaj aliron al komerco kaj industrio.

Kelkaj inundoj disvolviĝas malrapide, dum aliaj kiaj la "subitaj inundoj", povas okazi en ĝuste nur kelkaj malmultaj minutoj kaj sen antaŭvideblaj signoj de pluvo, ĉefe kiam pluvo okazis forte kaj ege for sed la rivero venas rapide kaj deklivege kaj krome ne estas sufiĉaj komunikiloj por sciii pri tio. Aldone, inundoj povas esti lokaj, atakante nur lokan komunumon, aŭ tre granda, tuŝante tutajn riverbasenojn.

Multaj riveroj fluas trans iomete ebenaj landoj kie la ĉirkaŭa lando estas inund-ebenaĵo. Kiam pluvego aŭ fandanta neĝo kaŭzas ke profundeco de rivero plialtiĝas kaj superfluas al la apuda tereno, vaste iom da malprofunda akvo povas rapide kovri la inund-ebenaĵon. Inundado deponas riĉan riverŝlimon pliboniĝantan en la grundo kaj pligrandigantan ĝian fekundecon. Tra historio, ĉi tie okazis agrikulturo kaj homa disvolvado. La ĉiujara ciklo de inundo kaj plantado estis gravega al frua agrikulturaj kulturoj, plej fame al la antikvaj egiptoj de la rivero Nilo kaj al la mezopotamianoj ĉe la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso.

Por protekti urbojn kaj setlejojn, iuj riveroj havas kompleksajn sistemojn de digoj konstruitaj laŭ la bordoj kaj ĉirkaŭ apudaj urboj.

Ĉefaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Areaj[redakti | redakti fonton]

Inundoj povas okazi sur ebenaj aŭ malaltaj areoj kie akvo estas havigita pro pluvo axu neĝofandado pli rapide ol ĝi povas aŭ enfiltriĝi aŭ surface foriri. La troa pluso akumuliĝas surloke, foje ĝis danĝeraj aŭ damaĝaj profundoj. Surfaca grundo povas iĝi saturita, kio efektive haltigas infiltradon, kie la subtera akvotavolo estas neprofunda, kie ĉe apudrivera ebenaĵo, aŭ pro intensa pluvo el unu aŭ serio de ŝtormoj. Enfiltrado ankaŭ estas ĉu malrapide aŭ neglektebla tra frostita grundo, roko, betono, pavimo aŭ tegmentoj. Areaj inundoj komencas en ebenaj areoj kiaj inundebenaĵoj kaj en lokaj depresioj nekonektitaj al riverkanalo (kiu utilus kiel elfluejo), ĉar la rapideco de surtera fluo dependas el la surfaca deklivo. Senelfluaj basenoj povas esperti areajn inundojn dum periodoj kiam precipitaĵo superas vaporiĝon.[4]

Ĉeriveraj[redakti | redakti fonton]

Inundoj okazas en ĉiaj tipoj de fluejoj de riveroj kaj riveretoj, el plej malgrandaj porokazaj rojoj en malsekaj zonoj al tute senakvaj fluejoj en aridaj klimatoj kaj al la plej grandaj riveroj de la mondo. Kiam okazas surtera akvofluo sur plugitaj terkampoj, ĝi povas rezulti en kotinundo kie sedimentoj estas forportitaj de la fluo kaj lasitaj kiel suspensia materialo aŭ fundofrajto. Surloka inundo povas esti kaŭzita aŭ helpita de drenaj obstrukcioj kiaj pro digoj el terglitoj, glacio, rubokastoroj.

Malrapidaj inundoj plej ofte okazas en grandaj riveroj kun grandaj akvokolektaj areoj. La pliiĝo en fluo povas esti la rezulto de eltenebla pluvofalo, rapida neĝofandado, musonoj, aŭ uraganoj. Tamen grandaj riveroj povas havi rapidajn inundajn okazaĵojn en areoj kun sekaj klimatoj, ĉar ili povas havi grandajn basenojn sed malgrandajn riverkanalojn (riverujojn) kaj pluvo povas fali tre intense en malgrandaj areoj de tiuj basenoj.

Rapidaj inundaj okzaĵoj, kiaj la subitaj inundoj, plej ofte okazas sur plej malgrandaj riveroj, riveroj kun deklivaj valoj, riveroj kiuj fluas dum multo de siaj longoj sur akv-imuna tereno, aŭ normale sur sekaj riverujoj. La kaŭzo povas esti surloka konvekta precipitado (intensaj ŝtormoj) aŭ subita liberigo de akvo el supra rezervejo kreita malantaŭ digo, terglito, aŭ glaĉero. Ekzemple tuja inundo mortigis 8 personojn kiuj estis ĝuante banadon dum iu dimanĉa vespero je populara akvofalo en mallarĝa kanjono. Sen observita pluvo, la fluo kreskiĝis el 50 al 1,500 kubaj futoj por sekundo (1.4 al 42 m³/s) en nur unu minuto.[5] Du pli grandaj inundoj okazis ĉe la sama loko dum unu semajno, sed neniu estis ĉe la akvofalo en tiuj tagoj. La mortiga inundo rezultis el ŝtormo okazinta sur parto de la akvokolekta baseno, kie deklivaj, nudaj rokaj deklivoj estas oftaj kaj la fajna grundo estis jam saturita.

Subitaj inundoj estas la plej ofta inundotipo en normale sekaj riverkanaloj (riverujoj) en aridaj zonoj (oni memoru la nomon Arizono), konataj per la hispanlingva vorto arroyo [arOjo] (rojo) en Sudokcidenta Usono kaj per la arablingva vorto ŭadi en Nordafriko kaj per multaj aliaj nomoj aliloke sed kiu certigas pri tutmondeco de la geografia realĵo de riverujoj normale sekaj kiuj subite pleniĝas je akvo. Tiele, la unua inunda akvo kiu venas estas uzata por malsekigi la sablecan riverliton. La ĉefa bordo de la inundo tiele antaŭeniras pli rapide ol poste kaj pli alte fluas. Kiel rezulto, la alta pinto ĉe la hidrografo iĝas eĉ pli rapida dum la inundo moviĝas malsupren, ĝis la fluindico estas tiom granda ke la perdo pro malsekigo de la grundo iĝas malgrava.

Estuaraj kaj marbordaj[redakti | redakti fonton]

Urbaj inundoj[redakti | redakti fonton]

Katastrofaj[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Analizoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. MSN Encarta Dictionary, Flood, Alirita la 2006-12-28, Arkivita la 2009-10-31
  2. Directive 2007/60/EC Ĉapitri 1 Artiklo 2, Alirita la 2012-06-12
  3. Glossary of Meteorology (Junio 2000) Flood, Alirita la 2009-01-09
  4. Ground-water flooding in glacial terrain of southern Puget Sound, Washington (2000). Alirita 2015-07-23.
  5. (Decembro 1984) “Flash Flood in Tanque Verde Creek, Tucson, Arizona”, Journal of Hydraulic Engineering 110 (12), p. 1841–1852. doi:10.1061/(ASCE)0733-9429(1984)110:12(1841). Alirita 2015-07-24.. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • O'Connor, Jim E. & John E. Costa (2004) The World's Largest Floods, Past and Present: Their Causes and Magnitudes [Circular 1254], Vaŝingtono: U.S. Department of the Interior, U.S. Geological Survey.
  • Thompson, M.T., (1964). Historical Floods in New England [Geological Survey Water-Supply Paper 1779-M]. Washington, D.C.: United States Government Printing Office.
  • Powell, W. Gabe, 2009, Identifying Land Use/Land Cover (LULC) Using National Agriculture Imagery Program (NAIP) Data as a Hydrologic Model Input for Local Flood Plain Management, Applied Research Project, Texas State University–San Marcos

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]