Ŝtormo
Ŝtormo estas forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, kaj foje kunigata de elektraj, optikaj kaj akustikaj aperaĵoj estiĝantaj inter nuboj reciproke aŭ inter nuboj kaj tero. Ŝtormojn ni plu markas laŭ tempo kaj loko de estiĝo, moviĝado, distanco de loko de observado, intenseco de montroaperoj ktp. Ŝtormoj estas ligitaj al kumulonimbuso. Nubo kumulonimbuso havas kelke da pluaj sinonimaj nomoj – kumulonimbuso, ŝtorma nubo kaj pluvnubo.
Aperaĵoj ligitaj al kumulonimbuso
[redakti | redakti fonton]Al kumulonimbuso estas ligitaj kelkaj atmosferaj aperaĵoj, tiuj plej mildaj estas pluvo, neĝo, neĝhajloj, fulmaj disŝarĝoj en nubo kaj tondrado. Multe pli grava estas ŝtorma vento, neniigantaj pluvegoj, hajloj, fulmoj inter nubo kaj tero aŭ eĉ tornadoj (tromboj).
Dividado de ŝtormoj laŭ loko de apero
[redakti | redakti fonton]- frontaj ŝtormoj
- ŝtormoj de malvarma fronto
- ŝtormoj de varma fronto
- nefronta – interne de aermaso
- kvazaŭfrontaj
- advekciaj (horizontalaj)
- konvekciaj (vertikalaj)
- orografiaj
Tondro
[redakti | redakti fonton]Akustika akompano de fulmo nomiĝas tondro.
En arto
[redakti | redakti fonton]
Mitologio kaj literaturo
[redakti | redakti fonton]La ŝipo Sea Venture rompiĝis apud Bermudo en 1609, kio kaŭzis la koloniigon de la insulo[1] kaj inspiris la dramon La Ventego de Ŝekspiro (1611).[2] La ŝipo estis portanta Sir Thomas Gates, la estontan koloniestron de Virginio, hejmen al Anglujo de Jamestown (Virginio). Ĉirkaŭ la tago de Sankta Jakobo, kiam ĝi troviĝis inter Kubo kaj la Bahamoj, uraganis dum preskaŭ du tagoj. Kvankam unu el la malgrandaj ŝipoj de la ŝiparo alfundiĝis en la Florida Markolo, sep el la restantaj atingis Virginion kelke da tagoj post la ŝtormo. La ĉefŝipo, nomata Sea Adventure, malaperis kaj oni supozis ĝin perdita. Tamen ĝi kaj siaj ŝipanoj vere alteriĝis en Bermudo. La ŝipo damaĝiĝis de ĉirkaŭa korala rifo, sed ĉiuj ŝipanoj pluvivis preskaŭ jaron sur la insulo. En majo 1610, ili ekiris denove al Jamestown kaj ĉi-foje atingis ĝin. La koloniistoj estis pretendintaj la insulon nome de Britujo, kaj ĝi baldaŭ setliĝis.
La infanromano La mirinda sorĉisto de Oz, verkita de L. Frank Baum kaj ilustrita de W. W. Denslow, rakontas la aventurojn de knabineto nomita Dorothy Gale en la Lando Oz, kien ŝi albloviĝas de tornado el sia kansasa biena domo. La libro eldoniĝis unue de George M. Hill Company en Ĉikago la 17-an de majo 1900 kaj represiĝis multfoje, plej ofte kun titolo La sorĉisto de Oz, kaj estis adaptita en aliajn artformojn. Parte pro la filma adapto en 1939, ĝi estas unu el la plej konataj verkoj en Usona populara kulturo kaj vaste tradukita aliloke. La frua sukceso de la libro kaj de la muzikala adapto en 1902 rezultigis, ke Baum verkis dek tri pliajn librojn pri Oz.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peter Linebaugh kaj Marcus Rediker. The Wreck of the Sea-Venture.
- ↑ David M. Roth. Seventeenth Century Virginia Hurricanes. Alirita 26-an de novembro 2006.