Pluvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kiel formiĝas pluvgutoj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Pluvado
Pluvo en Brazilo.
Inversitaj bildigoj de la Golden Gate Ponto, kreita per pluvgutoj kiuj funkcias kiel konverĝaj lensoj

Pluvo (el la latina pluvia) estas speco de precipitaĵo, kies aliaj specoj estas neĝo, grajlo, hajlo, kaj roso. Pluvo formiĝas kiam apartaj gutoj de akvo falas sur la surfacon de la tero el nuboj. Tamen ne ĉiuj pluvoj atingas la tersurfacon. Kelkaj el ili fariĝas vaporo dum ili estas survoje. Kiam neniu guto atingas la grundon, oni nomas la precipitaĵon fantompluvo.

Torenteca pluvo en Grekio.

Pluvo estas likva akvo en formo de gutoj kiuj estis kondensitaj el la atmosfera akvovaporo kaj poste precipitiĝas — tio estas, iĝas sufiĉe peza por fali laŭ la forto de gravito. Pluvo estas ĉefa komponanto de la akvociklo kaj estas responsa de lasado de plej el la nesala akvo sur la Tero. Ĝi havigas taŭgajn kondiĉojn por multaj tipoj de ekosistemoj, same kiel akvon por hidroelektraj centraloj kaj por irigacio de kampoj.

La ĉefa kaŭzo de pluvoproduktado estas humideco moviĝanta laŭ tridimensiaj zonoj de temperaturo kaj malsekecaj kontrastoj konataj kiel veterfrontoj. Se estas humideco kaj suprenira movo, precipitaĵo falas el konvektaj nuboj (tiuj kun forta suprenira vertikala movo) kiaj kumulonimbusoj (ŝtormaj nuboj) kiuj povas organiziĝi en mallarĝaj pluvostrioj. En montaraj areoj, forta precipitaĵo estas ebla kie anabata vento pligrandiĝas ene de lofaj flankoj de la tereno le alteco kiu devigas humidan aeron kondensiĝi kaj fali ekster kiel pluvo laŭlonge de la flankoj de montoj. Ĉe lea flanko de montoj, dezertaj klimatoj povas ekzisti pro seka aero kaŭzita de subenira fluo kiu kaŭzas varmigon kaj sekigon de la aermaso. La movado de la musono ĉe la intertropika konverĝozono alportas la pluvsezonojn al la savanaj klimatoj.

La efiko de urba varmo-insulo kondukas al pliiĝanta pluvo, kaj laŭ kvanto kaj laŭ intenseco, laŭ la ventodirekto el urboj. Ankaŭ la tutmonda varmiĝo estas kaŭzante ŝanĝojn en la modeloj de precipitado tutmonde, inklude pli humidajn kondiĉojn tra orienta Nordameriko kaj pli sekajn kondiĉojn en tropikoj. Antarkto estas la plej seka kontinento. La tutmonda averaĝa ĉiujara precipitado super tero estas 715 mm, sed super la tuta Tero ĝi estas multe pli alta ĉe 990 mm.[1] La sistemoj de klasigo de klimatoj kiaj la Klimata klasifiko de Köppen uzas averaĝan ĉiujaran pluvon por helpi diferenci inter diferencaj klimatreĝimoj. Pluvo estas mezurita uzante pluvmezurilojn. Sed la kvanto de pluvo povas esti ĉirkaŭkalkulita ankaŭ pere de veterradaro.

Oni supozas, ke pluvo povas okazi ankaŭ sur aliaj planedoj, kie ĝi povus esti komponita el metano, neono, sulfata acido aŭ eĉ fero pli ol el akvo.

Formado[redakti | redakti fonton]

Pluvo surstrata ĉe Kolkata en Barato.

Akvosaturita aero[redakti | redakti fonton]

Aero enhavas akvovaporon kaj la kvanton de akvo en difinita maso de seka aero, konata kiel miksa proporcio, estis mezurita en gramoj de akvo por kilogramo de seka aero (g/kg).[2][3] La kvanto de humideco en aero estas ankaŭ ofte registrita kiel relativa humideco; kio estas la procento de totala akvovaporo kiun aero povas teni je partikulara aertemperaturo.[4] Kiom multan akvovaporon ero de aero povas enhavi antaŭ ĝi iĝas saturata (100% relativa humideco) kaj formas nubon (grupo de videbla kaj fajna akvo kaj glacipartikloj suspenditaj super la surfaco de la Tero)[5] dependas el ties temperaturo. Pli varma aero povas enhavi pli da akvovaporo ol pli malvarma aero antaŭ iĝi saturita. Tiele, unu vojo por saturi eron de aero estas malvarmigi ĝin. La rosopunkto estas la temperaturo al kiu ero devas esti malvarmigita por iĝi saturita.[6]

Pluvo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Precipitaĵo grave efikas por la daŭra dizegnado de la geografia pejzaĝo; kaj renverse, la geografio de tersurfaco sia vice ankaŭ influas la veteron kaj ĝiaj fenomenoj. La plej altaj kvantoj da pluvo falas sur la montojn alfrontante la venton. En ĉi tiuj lokoj, humida aero grimpas la montojn ĝis ĝi atingas altan altitudon kaj fariĝas nubo. Sur la deklivoj de la montoj, kiuj turniĝas en la kontraŭa direkto de la vento, la kvanto de pluvo estas malalta. Ekzemple, en Himalajo, kiam vento blovas norden de la Hinda Oceano al la montoj, pluvas ĉirkaŭ 10 000 mm sur la nordaj deklivoj, sed kie neniu vento venas de la maro, pluvas nur ĉirkaŭ 1 000 mm. Alia elstara ekzemplo estas la areo de Jerusalemo, kie la jara kavanto de pluvo estas 600 mm sed en Jeriĥo, oriente de ĝi nur ĉirkaŭ 30 km, la jara kvanto de pluvo estas 170 mm.

Pluvo en naturo[redakti | redakti fonton]

Sono de pluvo, 2014
Tipa sono de pluvego kun tondro

Pluvo grave rolas en akvociklo, kiam la humidaĵo vaporiĝas el la oceanoj, kondensiĝas en nubojn kaj precipitiĝas reen al la tero kaj finfine revenas al la oceano pere de akvofluetoj kaj riveroj, por denove implikiĝi en la ciklon. Ekzistas en la akva ciklo ankaŭ iomete da akva vaporo, "elspirita" de plantoj, kiun kuniĝas kun aliaj akvaj molekuloj por kondensiĝi en nubojn, kaj poste sekvas la saman ciklon.

Kvanto de precipitaĵoj estas mezurata pere de pluvmezurilo. Ĝi montras kiom alta estas la nivelo de la akvo, kiu kolektiĝas sur la plata surfaco kaj povas esti plej precize mezurita ĝis 0.25 milimetroj aŭ 0.01 coloj. 1 milimetro da akvo en la pluvmezurilo signifas, ke pluvis po 1 litron por kvadrata metro.

Pluveroj sur herbero

Falantaj pluveroj ofte arte ilustriĝas kiel "larmo-formaj" (t.e. rondaj kaj dikaj ĉe la malsupro kaj mallarĝaj kaj "pintaj" ĉe la supro). Sed tio estas malĝusta. Malgrandaj pluveroj estas preskaŭ sferaj, kaj ju pli granda des pli diskforma la pluvero estas. Tre grandaj pluveroj havas paraŝutan formon.

Averaĝe, pluveroj estas 1 aŭ 2 milimetrojn larĝaj. La plej grandaj pluveroj iam mezurita falis super Brazilo kaj la Marŝaloj en 2004. Iuj el tiuj estis tiel grandaj kiel 10 mm. Tian nekutiman grandecon oni povas klarigi per kondensiĝado de akveroj sur grandaj partikloj de fumo aŭ per koliziado de la pluveroj en malgrandaj regionoj kun grandaj kvantoj da likva akvo.

Ĝenerale pluvo havas acideco (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan karbonatan kalcion por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo.

Pluvo estas pli "peza" tuj post fulmo. Tiu fenomeno estas pro la dupolusa naturo de la akva molekulo. La forta elektromagneta kampo generita de la fulmo igas, ke multe da akvaj molekuloj en la aero liniĝas. Tiuj molekuloj fariĝas molekulaj "ĉenoj" de akvo, kaj formiĝas grandaj akveroj post kiam la elektromagneta kampo malaperas. Tiuj akveroj tiam falas kiel fortigita pluvo.

Kulturaj aspektoj de pluvo[redakti | redakti fonton]

Homo kun ombrelo en pluvo
Pluvego en Leono, Meksiko.
Pluvdanco en Harar, Etiopio.
Pluvo, prezentita en la Nurenberga Kroniko de 1493

Pluvo havas grandan influon kaj efikon sur la plej multaj kulturoj en la mondo. En ĉiu areo kie pluvas kaj homoj loĝas, dependo de pluvo formiĝis. Ĉi tiu dependeco povas esti pro manko de pluvokvanto ĉar sen pluvo estas malfacile ekzisti. Tamen, homa dependeco de pluvo povas esti pro tro da pluvoj kiuj povas kaŭzi inundojn. La falo de pluvo fakte estas la kaŭzo de la ŝanĝo en la pejzaĝo: vegetaĵaro, riveroj, riveretoj kaj multaj aliaj fenomenoj.

Kultura rilato al pluvo varias tra la mondo. En la mezvarma "Okcidenta Mondo", oni tradicie konsideris la pluvon kiel malbonan kaj malĝojigan fenomenon—tio respeguliĝas en infanaj rimaĵoj, kiel "Pluvo, pluvo, iru for, Atendu por alia hor'", kontraste al hela kaj feliĉa suno. En sekaj lokoj, ekzemple en Barato, oni renkontas pluvon kun ega ĝojo.

Kelkaj kulturoj evoluigis rimedojn kiel "trakti" kun la pluvo kaj elpensis plurajn protektilojn kontraŭ ĝi, ekzemple ombrelon kaj pluvmantelon, kaj flankenigilojn, kiel pluvtuboj (gargojlojpluvkolektiloj). Kelkaj preferas resti hejme dum pluvaj tagoj, des pli en tropikaj klimatoj, kie pluvado ofte estas akompanata de fulmotondro aŭ la pluvo daŭras tre longan musonon. Oni povas kolekti pluvon por trinkakvo, aŭ por servoakvo. Abundaj pluvoj, precipe dum seka periodo, malmoligas la grundon tiel, ke ĝi ne plu sorbas akvon, kaj tio povas kaŭzi inundojn.

Multaj homoj opinias, ke la aromo, kiu regas tuj post falinta pluvo estas speciale agrabla kaj freŝa. La fonto de tiu odoro estas ŝtonikoro, speciala oleo, produktata de plantoj, kiu estas ensorbata de ŝtonoj kaj grundo kaj poste dissolviĝas en akvo dum pluvo. Petriĥoro estas la odoro, kiu estiĝas kiam pluvo trafas sekan teron. La vorto venas de la malnovgreka: πέτρα (petra) estas ŝtono kaj ἰχώρ (ichōr) estas iĥoro, nome la sango de la dioj laŭ la greka mitologio.

La pluvo simbolas en multaj kulturoj la procezon de seksa fekundigo kaj la fekundecon de la naturo. Multaj konceptoj estis pruntitaj de la pluvo por prezenti homajn emociojn. La dependeco de la homo pri la falo de pluvo kaŭzis diversajn kulturojn, ŝajne, kontroli la manieron kiel la pluvoj falas. Multaj mitoj, legendoj kaj ritoj estas konataj hodiaŭ kiel rezulto de la pluvo.

En multaj kaj diversaj kulturoj oftas ritoj kiuj supozeble enkuraĝas la pluvon malseki kaj akvumi la teron, kiel la pluvdancado kaj specialaj preĝoj estas komune kaj publike observitaj por la falo de pluvo.

La Abalojia tribo en orienta Kenjo kredis, ke Dio kreis grandegan ruĝan kokon. Kiam la koko svingas la flugilojn ĝi estas fulmo, kaj kiam ĝi krias, kreiĝas tondro; kaj ke la rolo de la ĉielarko estas reguligi la pluvokvanton.

En la Polineziaj Insuloj oni kredis, ke en la komenco de la mondo la ĉielo kaj la tero estis ligitaj unu al la alia. Sed kiam ili pariĝis kaj havis gefilojn, ili apartigis la ĉielon de la tero. La pluvo estas la larmoj de la ĉielaj dioj plorantaj pri la praa disiĝo.

Multaj triboj provis imiti la sonon de tondro kaj tiel instigi la falon de la pluvo. Ili faris tion per laŭta tondra voĉo, susurante per rasloj, ruliĝigis ŝtonegojn kaj blovis la blovegiloj.

La tribanoj de Zuni en Nov-Meksiko elfaris imiton de nuboj per disĵeto de plumoj kaj kalko en la aero. Krome, Ili ankaŭ portis nigrajn vestaĵojn kaj faris multajn aliajn agojn kiuj estis la ili asociitaj kun la nigra koloro. Ekzemple: pentri la vizaĝon nigre, oferi nigrajn bestojn kaj manĝi manĝaĵojn nigre kolorita. Oni scias, ke diversaj indiĝenaj triboj historie praktikis pluvodancojn por kuraĝigi pluvokvanton. Pluvaj ritoj ankaŭ estas gravaj en multaj afrikaj kulturoj.

En arto[redakti | redakti fonton]

Trailer de Singin' in the Rain (Kantante sub la pluvo).

En literaturo, kaj partikulare en poezio, la kontemplo de pluvo tre ofte povas krei en la poeto inspiron kaj klinon al stato de melankolio. Tiusence vidu sube la kanton La pluvo de María Villalón en Esperanto.[7] Pluvo povas ankaŭ okazigi aliajn tipojn de sento, ekzemple en epoko de la fino de la frankisma reĝimo populariĝis kanto "Tiene que llover a cántaros" de Pablo Guerrero, kiu tradukeblus al "Pluvegu": la pluvo kiu devas veni estas libero kaj demokratio.

En la novelo La lluvia amarilla (La flava pluvo) de Julio Llamazares ĝi havas simbolan signifon rilate al la sento de soleco de la lasta loĝanto en abandonita vilaĝeto.

En kino, scenoj de pluvo, ĉefe de subita pluvo, povas esti ege utilaj por la disvolvigo de la intrigo. Eble plej fame konta sceno estas ikono de la filmo Singin' in the Rain (Kantante sub la pluvo) kie Gene Kelly, Donald O'Connor, Debbie Reynolds, Jean Hagen kaj aliaj dancas subpluve kaj kontentege en ege ripetita sceno; tiukaze kaj ankaŭ en aliaj filmoj pluvo estas sinonimo de kontento, kaj ĉefa subita alveno de pluvo post seka sezono.

Pluvo estas la lasta el la naŭ poeziaĵoj verkitaj de Zamenhof. Laŭ Carmel Mallia, ĝi estas lia plej teknike matura inter la naŭ de li verkitaj.[8]

Rain Man (Pluvhomo) estas holivuda dramofilmo de 1988, kun aktoroj Tom Cruise kaj Dustin Hoffman kiel ĉefroluloj. La protagonisto de la filmo estas bazita sur la vera historio de usonano Kim Pick, kiu suferas de aŭtismo sed ankaŭ funkcias kiel geniulo, laŭ la tiel nomata sciegula simptomaro. La filmo gajnis kvar Oskarajn premiojn: Inter aliaj por la plej bona filmo de 1988.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Panoramo de areo sub nubo. Oni povas vidi de malproksime, ke la dekstra flanko estas pluva laŭ la strioj, kiuj ŝajnas fali el la nuboj, kompare kun la maldekstra flanko kiu estas senpluva.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Water Cycle. Planetguide.net. Alirita 2011-12-26.
  2. Steve Kempler (2009) Parameter information page. NASA Goddard Space Flight Center. Arkivita el la originalo je 26a de Novembro, 2007. Alirita 2008-12-27. Arkivigite je 2009-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Mark Stoelinga. (2005-09-12) Atmospheric Thermodynamics. University of Washington. Arkivigite je 2010-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Glossary of Meteorology (Junio de 2000) Relative Humidity. American Meteorological Society. Alirita 2010-01-29.
  5. Glossary of Meteorology (Junio de 2000) Cloud. American Meteorological Society. Alirita 2010-01-29.
  6. Naval Meteorology and Oceanography Command (2007) Atmospheric Moisture. Usona mararmeo. Alirita 2008-12-27. Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
  7. La pluvo
  8. Carmel Mallia La vojo [2000] En Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝo 41.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.