Akada Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akada Imperio
-2334 – -2154
historia lando
Geografio
La Akada imperio en epoko de Sargono
La Akada imperio en epoko de Sargono
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Akada Imperio estis granda reĝlando de Mezopotamio kreita post la konkeroj de Sargono. Ĝi havis sian plejan gloran pinton inter la 24a kaj la 22a jarcentoj a.K. (2334 al 2192 a.K.) en kiu kvin reĝoj regis: Sargono mem, liaj filoj Rimuŝ kaj Maniŝutusu, lia nepo Naram-Sin kaj lia filo, Ŝarkaliŝari kiuj entute regis 141 jarojn.

La posedaĵoj de la Akada imperio etendiĝis al la tuta baseno de Tigriso kaj Eŭfrato, Elamo, Sirio kaj laŭ la enskribaĵoj, ĝis Libano kaj la bordoj de la Mediteraneo. Laŭ tiuj enskribaĵoj pluraj ekspedicioj estis entreprenitaj ĝis Anatolio kaj la interno de la Zagros-montaro kaj la imperio regis la komercadon en la Persa golfo ĝis Magan (eble Omano) kaj la regiono de la Indusa valo.

La urboj de Mezopotamio pleniĝis je monumentoj kaj steloj memorigaj kiuj menciis la grandecon de la nova imperio kaj en la skribo okazis grava avanco de la akada lingvo, kiu konvertiĝis en la administra lingvo de la ŝtato.