Naram-Sin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naram-Sin subpremante siajn malamikojn en la steleo de la Venko

Naram-Sin (ĉirkaŭ 2254 a. K. - 2218 a. K.) estis la 4a reĝo de la Akada Imperio, kiu ampleksiĝis al la tuta Mezopotamio.

Sub Naram-Sin, tria sukcedinto kaj nepo de Sargono la 1a I, la Akada imperio atingis sian zeniton. Li komencis sian regadon per granda ribeliĝo de pli ol dudek mezopotamiaj reĝoj kiujn li forte venkis. De tie, Naram-Sin komencis konkeri la tiam konatan mondon, plivastigante siajn posedaĵojn ekde Elamo al la Mediteraneo. Li konkeris Sirion, la regiono de Halepo kaj malsupreniris ĝis la Sinajo, kiu estis forprenita al Egiptio. Tiel grandaj estis liaj venkoj ke li ordonis la skulptadon de la steleo de Naram-Sin kaj sin proklamis dio.

Temas fakte, pri la unua mezopotamia reĝo kiu sin proklamis dio, kaj la unua kiu estis nomata "reĝo de la kvar anguloj de la mondo", tio estas, la universo.

Li havis rilatojn kun la kulturoj de Induso-valo (Meluhha por la akadanoj) kaj regis grandan parton de la Persa Golfo. Naram-Sin plivastigis sian imperion venkante super la reĝo de Magan kaj la triboj de Taŭruso. Li kontruis la administrajn centrojn de Tell Brak kaj Ninivo kaj daŭrigis kun la politiko nomumi familianojn por okupi postenojn pri religiaj kaj ritaj aferoj en diversaj urboj kaj temploj de la imperio, aŭ kiel regantoj por posedi la efektivan regpovon kaj tre centralizita en la malsamaj teritorioj de la imperio.