Erozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erozio ĉe marbordo

Erozio laŭ la lingvaĵo de fizika geografio estas la forporto de solida materio (ekzemple terorokaĵo) fare de vento, akvo kaj gravito. Erozio povas esti komplete natura procezo, sed multloke pliigas ĝin homaj aktivecoj kiel ekzemple senarbarigo kaj tropaŝtiĝo. Aliflanke homoj klopodas malhelpi al la erozio konstruante terasojn, firmigante deklivojn kaj dunojn ekzemple per geoteksaĵo kaj plantante arbojn, arbustojnherbojn. En iuj cirkonstancoj, la uzo de dispecigita frondara ligno povas kontribui al regenerado de eroziitaj terenoj.

Eroziiĝemo[redakti | redakti fonton]

La eroziiĝemo priskribas la ecojn de grundo, kiuj havas efikon al la abrazirapideco de certa tereno. La kvanto de fakta grundoperdo dependas de diversaj faktoroj, kiel ekzemple de la kliniĝo de la deklivo kaj la rateo [it rata, en rate, de Rate, fr taux, lt dažnumas], je kiu la grundo kapablas enpreni akvon. Sed la eroziiĝemo de la grundo havas la decidan influon.

Eroziiĝemaj estas grundoj, kiuj havas grandan kvoton da partikloj inter fajna argilo kaj malfajna sablo grandaj. Leŭsogrundoj pro tio estas precipe en danĝero. Malpli eroziiĝemaj kontraŭe estas grundoj skeletoriĉaj, kio signifas, ke ili havas grandan kvanton da ŝtonoj. Granda kvanto da sablo pliigas la akvopermeablecon de la grundo kaj per tio malpliigas ĝian eroziiĝemon.

Erodo[redakti | redakti fonton]

En teĥniko, erodo estas meĥanika erozio per frotado kontraŭ alia malmola substanco; intermeto de malmola pulvoro foje uzatas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]