Holland (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holland
angle Holland island

La lasta domo sur la insulo, fotita en oktobro 2009, detruita en oktobro 2010
La lasta domo sur la insulo, fotita en oktobro 2009, detruita en oktobro 2010
insulo
Akvejo golfo Chesapeake
Geografia situo 38° 7′ 44″ N, 76° 5′ 20″ U (mapo)38.1289-76.0889Koordinatoj: 38° 7′ 44″ N, 76° 5′ 20″ U (mapo) f1
Holland (Marilando)
Holland (Marilando)
DEC
Holland
Holland
Areo 0,3 km² [1]
Ŝtato Usono Usono
Subŝtato Marilando
Loĝantaro (neloĝata)
Holland (insulo) (Usono)
Holland (insulo) (Usono)
DEC
vdr

Holland estas detruiĝanta marĉoza insulo en la golfo Chesapeake, en la usona subŝtato Marilando. Antaŭe tie loĝis boatistoj kaj farmistoj, nun la insulo estas neloĝata. Ĝi situas inter la insulo Bloodsworth kaj la insulo de Smith (angle: Smith Island, Maryland).

Geologio kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La insulo konsistas plejparte el argilo kaj silto (distinge de la ceteraj insuloj en la golfo konsistantaj el rokaj grundoj[2]) kaj aperis rezulte de postglacia izostazio (ruse: Гляциоизостазия), leviĝo de terlokoj pro degelo de glaciaroj. Dum longa tempo la insulo Long Island situinta okcidente de Holland rolis kiel moleo, defendante kontraŭ inundo, sed en 1910 ĝi estis dislavita, kio rezultis poioman detruiĝon de la insulo Holland[3]. Dum postaj 70 jaroj akvonivelo kreskis je 20 centimetroj, iginte vastan erozion de grundoj[4][5]. La spaco de la insulo ekde 1915 ĝis 2005 duoniĝis (disde 0,65 al 0,32 kvadrataj kilometroj)[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis ekloĝita komence de la deksepa jarcento kaj ricevis nomon laŭ unu el la fruaj ekloĝintoj, Daniel Holland kiu aĉetis la insulon disde la ŝerifo de la kantono Dorchester. Al la jaro 1850 formiĝis la unua komunumo de fiŝistoj kaj farmistoj; en 1910 sur la insulo loĝis ĉirkaŭ 360 homoj kaj Holland estis unu el la plej loĝataj insuloj en la golfo. Tie staris 70 hejmoj, vendejoj, poŝtejo, malgranda lernejo kun du ĉambroj kaj du instruistoj, preĝejo kaj komunuma centro; estis basbala teamo kaj kuracisto. La insulanoj estis enspezantaj plejparte per plukado de ostroj, kaptado de klupeoj kaj kraboj, posedis dek skunojn, 36 velŝipojn (de la loka speco bugeye) kaj 41 fiŝboatojn (de la loka speco skipjack), kelkaj el kiuj estis konstruitaj sur la insulo mem[6][2]. La insulo havis propran lumturon Holland Island Bar Light (angle: Holland Island Bar Light); en 1960 ĝi estis malkomponita kaj anstataŭita per aŭtomata lumturo[7].

En 1914 vento kaj tajdo komencis detruadi la okcidentan bordon de la insulo, kie situis plejmulto de la domoj. Tio igis la insulanojn transloĝiĝi al ĉeflando; multaj el ili malkomponis kaj forveturigis siajn domojn, precipe al la urbo Crisfield (angle: Crisfield). La provoj protekti la insulon per ŝtonaj muroj malsukcesis, kaj la lasta familio forlasis la insulon en 1918, kiam tropika ciklono damaĝis la preĝejon. Kelkaj eksaj insulanoj estis vizitantaj la insulon dum fiŝkapta sezono ĝis la jaro 1922, kiam la preĝejo estis translokigita al Fairmount (angle: Fairmount, Maryland)[6].

La pastro Stephen White plu zorgis la insulon dum pluraj jaroj. Li establis la Fondaĵon por konservado de la insulo Holland. Meze de la jaro 2010 li vendis la insulon al la Fondaĵo Concorde, kaj en oktobro 2010 falis domo konstruita en 1888, la lasta ankoraŭ starinta sur la insulo[2][8].

La grundo sur Holland estas marĉoza[6], kaj dum alta tajdo akvo plene kovras la insulon[2]. Sur la insulo loĝis multaj birdoj, en tiu nombro ardeedoj, bruna pelikano, kantantaj paseroformaj kaj ŝternoj. En 1995 oni nombris tie 609 nestantajn parojn de ardeedoj. En septembro 2003 la uragano Isabel detruis 60%-jn de la arboj sur kiuj estis nestoj[6][9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Deane Winegar, Highroad Guide to Chesapeake Bay, Marietta, Georgia, Rowman & Littlefield (angle: Rowman & Littlefield),‎ (ISBN 978-0-89587-279-1), p. 266
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 David A. Fahrenthold (2010-10-26). Last house on sinking Chesapeake Bay island collapses (angle). The Washington Post. Arkivita el la originalo je 2011-02-13. Alirita 2010-10-29.
  3. (en) Calvin C., « On AGU’s Position Statement, “Human Impacts on Climate” », Eos, vol. 89. No. 46,‎ , p. 459—460. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2023-12-25..
  4. (en) Perch-Nielsen S.L.,Bättig M.B., Imboden D., « Exploring the link between climate change and migration », Climatic Change, vol. 91,‎ , p. 375—393 (DOI 10.1007/s10584-008-9416-y). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-11-29. Alirita 2023-12-24..
  5. (en) Arenstam Gibbonsa S.J., Nicholls R.J., « Island abandonment and sea-level rise: An historical analog from the Chesapeake Bay, USA », Global Environmental Change, vol. 16. Is. 1,‎ , p. 40—47 (DOI 10.1016/j.gloenvcha.2005.10.002).
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 (en) William B. Cronin, The disappearing islands of the Chesapeake, Baltimore, The Johns Hopkins University Press,‎ , 4, 95—100 p. (ISBN 978-0-8018-7435-2)
  7. Historic Light Station Information & Photography. Maryland (angle). USCG. Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2015-04-09. Alirita 2015-04-03.
  8. Holland Island house collapse 'end of an era' (angle). The Baltimore Sun (angle: The Baltimore Sun) (2010-10-22). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2013-01-17. Alirita 2010-10-29.
  9. Pelican Census Finds Largest Number of Nesting Pairs in Bay’s History (angle). Maryland Department of Natural Resources (2008-09-19). Arkivita el la originalo je 2011-04-19. Alirita 2010-10-29.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]