Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno".

Ŝtato estas malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpligos.

Ecoj de la Ŝtato[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiuj konsideroj, Ŝtato fariĝas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari diversajn konsideraĵojn:

Unualoke, Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.

Ĉiuokaze, la ŝtato havas:

  • propran juran ordon,
  • organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
  • konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon.

Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato. Tiusence, la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo.

La ŝtatoj en tiu difino estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 193 membrajn ŝtatojn. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.

Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn, ktp. Ekzemple:

             Areo:              Loĝantoj:        MNP/loĝanto:
USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $
VANUATUO....    12.000 km² ....     200.000 ....  1.200 $
MONAKO......       195 ha  ....      30.000 (inkl. 5.000 monakanoj)

La Ŝtatojn karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:

  • la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
  • ilian sendependecon eksterlande.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La vorto "Ŝtato" estas uzata en diversaj landoj por nomi la individuajn partojn kiuj konsistigas la Federacion. Tiu estas la kazo de Usono, kies originala nomo aludas al tiu fakto: "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko", aŭ de BraziloMeksiko. En Vikipedio oni plejofte utiligas por tiu koncepto la nomon "subŝtato"; "usonero" estas proponita por subŝtato de Usono.

Oni uzas la nomon Membroŝtato por suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, kiu havas 193 membroŝtatojn, aŭ Eŭropa Unio, formata de 27 ŝtatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]