Laikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La devizo de la Franca Respubliko sur preĝejo en Francio. Jen io tre malofta pro la franca principo de laikeco. Tamen francaj flagoj sur preĝejoj restas tre kutimaj en Francio (ŝtata flago sur preĝejo en multaj aliaj landoj estas apenaŭ imagebla).

Laikeco estas principo pri distingo, ene de la franca ŝtato, inter la civila socio kaj la religia socio. Ĝi ankaŭ estas la eco de tiuj institucioj, kiuj respektas tiun principon.

Laŭ tiu principo, la religio apartenas al la intimeco de ĉiu individuo. La religiaj konvinkoj (aŭ nekonvinkoj) de ĉiuj, tiam estas ignorataj de la administrejoj.

La laikeco postulas instruadon, en kiu la religia instruado (laŭ la senco "instruado de la fido"), ne ekzistas. Tamen, la prireligia instruado ne estas neakordigebla kun la laikeco, kondiĉe ke temu nur pri priskribo de la religiaj kutimoj, kaj ke ĉiuj religioj estu egale pritraktitaj, laŭ ekstera vidpunkto (konsiderante, ke tio eblas).

Diversaj konceptoj pri laikeco[redakti | redakti fonton]

Kutime esploristoj pri sociaj manifestacioj kaj literaturo pri la temo «laikeco» en la okcidentaj socioj distingas almenaŭ tri formoj de laikeco:

1) La unua estas la plej provata kaj akceptita laikeco, kiun ankaŭ religiemmuloj taksas «bona »: estas tiu kiu rekonas la aŭtonomion de la estrado de la teraj aferoj rilate la estrado de la spiritaj aferoj; tia laikeco engaĝiĝas por la maksimumigo de komunaj bonaĵoj avantaĝe de ĉiuj, kredantoj kaj nekredantoj (aŭ, se uzi ekvilalentajn formulojn, al la maksimumigo de la defendo kaj antaŭenigo de la homaj rajtoj kaj de la civilaj liberecoj). Sed precipe, tiu «bona» laikeco sin karakterizas per ĝia konvinko ke la politika bono ne havu arbitran karakteron, nome ne dependu de la arbitro de tiu kiu okaze retenas la povon. Aŭtonomio ne kunlimiĝas kun forigo aŭ ignoro, sed kreskiĝas en kunlaboro se miksiĝo de taskoj.

2) Laikeco malpli, nun, kunpartigita kaj pli apartiganta la du franĝojn (religia kaj kontraŭreligia), kiuj religianoj difinas «malbona», opinias ke ĉiuj religioj estas formoj antaŭmodernaj, infanecaj, mita-devenaj aŭ ĉiu-kaze nematuraj: ĝi vidas en religioj nesaneblan negativecon. Pro tio, ankaŭ se ĝi ilin pormomente toleras, fakte agas por ilin detrui kaj do por limigi ilian publikan spacon. Kio estas riproĉata al tiu formo de laikeco ne estas la rajto liberpensi sed la konstanta insido kaj pretendo ke ilia antropologia vidpunkto estu la unika vera kaj ke ĝi kunportu la lukton por marĝenigi aŭ malhelpi varispecajn sociajn kaj kulturajn kontribujon de la religioj kaj negi aŭ kaŝi ties plibonigajn influojn laŭlonge de la historio.

3) Tria laikeco estas pliakrigo de la dua kaj estas difinita ĉe trafitoj «malbonega». Temas pri laikeco kiu, trapenetrita de narcisa furoro kontraŭdogma, deklarita aŭ kaŝtrompa, opinias sia tasko persekuti (foje ankaŭ laŭ manieroj ekstremaj, nome perfortaj se ne sangaj) ĉiu dimension de penso kaj praktiko religia.

La du lastaj formoj de laikecoj eniras la koncepton de laikismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperantlingve[redakti | redakti fonton]

Franclingve[redakti | redakti fonton]

Francio.]