Laiko, laikeco, laikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kiel asertate de diversaj filozofiaj leksikaroj, ezemple ĉe tiu de Nicola Abbagnano kaj en studulaj verkoj (nota kiel en tiuj de Giovanni Fornero), “laiko”, el kiu laikeco kaj laikismo apud signifo larĝa kaj metodologia – kiu permesas diri hodiaŭ ke kredantoj kaj nekredantoj, kondiĉe ke ili respektu normigitajn procedurojn, estas ĉiuj “laikaj” – ekzistas signifo strikta kaj forta pri “laikeco”, laŭ kiu laiko indentiĝas kun nekredanto. Tiuj du signifoj oftas kaj en la komuna lingaĵo kaj en tiu klera, kaj ofte intermiksitaj en la sama parolado. Tiel ke, se unuflanke oni parolas pri laikoj kredantaj kaj laikoj nekredantaj, aliflanke oni parolas pri laikoj kaj kredantoj aŭ pri iu “katolika (aŭ ĝnerale religia) kulturo” distigiĝanta el iu “laika kulturo”.

Pretendi abolicii aŭ elpeli tiun duan signifon - kiel montras la missukcesoj de tiuj kiuj engaĝiĝis en tiu entrepreno – ne eblas, laŭ iuj psiksociaj lingvistoj ĉar ĝi estus tipa de la moderna mondo kaj estas profunde radikita en la hodiaŭa esprimaro kaj ĝergaro (inklŭive tiun ĵurnalistan kaj politikistan). Plej saĝa - kaj korekta – aperas do la klopodo uzi ja, jes, la du konceptojn esprimiĝantajn per la samaj vortoj, sed ilin distingi per kribro pri la supozigata senco kaj kunteksta precizeco, kaj tiel eviti konfuzon kaj dubigintajn ambiguecojn origineblajn pro ilia mankanta distingo: rezinigante do korekti la lingvaĵon.

Apud la premiso, ke tiuj du bazaj konceptoj pri laikeco, do pri laiko – kiujn iuj kleraj katolikoj ŝajnas malakeceptigi kaj kiujn, male, eminentaj kristanaj intelektuloj uzas laŭ kribrhava maniero – estas ĉiuj elŝpezeblaj en la merkato de la ideoj, utilas aldoni ke la “laiko striktasenca (kaj forta)” ne necese estas ulo inklina instigi ke “laikeco signifus kontraŭreligiecon”, aŭ ulo kiu laikecon konturigas kiel “oponon al religia” (kaj “al kristana afero”). Fakte laikeco laŭsence forta, tio estas tiu speca de laikeco konsistanta en “vivi sen Dio kaj sen religio”, ne interpretendas laŭ ununura maniero, aŭ kiel tutaĵo sendiferenca, ĉar ĝi gastigas en si mem du eblajn (kaj malsamajn) sintenojn ideal-tipajn.

Distingo inter la du strikte fortaj laikoj[redakti | redakti fonton]

La unua, kiun oni povus difini sen-religia (a-religia), reirigas, kiel sugestas la etimologio mem (a-religia), al laŭlitera “esti sen Dio kaj sen religio”. La dua, kiun oni povus difini kontraŭreligia, prezentas radikaliĝon de la unua kaj reirigas, kiel sugestas la koncerna etimologio (kontraŭ), al elekto vivi kaj pensi malamike al Dio kaj al religio, aŭ al definitiva laŭlitera esti kontraŭ Dio kaj religio. Ambaŭ, certe, vivas kaj pensas kvazaŭ Dio kaj religio ne estus (latine: etsi Deus et religio non darentur), sed la dua vestiĝas, rilate la religian opcion, je sinteno kontraŭa, kiu povas konkretiĝi laŭ malsamaj formoj: el la paca kritiko ĝis violenta repressione.

Historio kaj aktualeco de la du malsamaj konceptoj de laikeco[redakti | redakti fonton]

Koncedinte la ĝustecon de tia distingo, oni rajtas indukti ke unu el la gravaj limoj en la hodiaŭa debato pri laikeco konsistiĝas je malagnosko pri ekzisto de laikeco “forta”, kiu, kvankam strukture sen-religia, ne estas strukture malamika al Dio.

Se konmsideri la filozofian kaj historian facetojn de la kverelo, la idealtipa kategorio de la kontraŭreligia laikeco rezultas sendube reprezentata de iama vasta klerista parto kritika al aŭ kontraŭ religio, kaj de modernaj pensistoj kaj verkistoj – ekzemple la itala logikisto Piergiorgio Odifreddi kaj franca filozofo Michel Onfray – kiuj emas taksigi Dion ka religion kiel amason da falsaj “kretenaĵoj”, dangheraj kaj malutilaj. Modelo de tiu pensado resumiĝu el la vortoj de epigono de tia decido: “socio laika estas tiu en kiu eblas senmaski la imposture de la klerikaro kaj ĝenerale de religiaj profetoj, kaj en kiu al la civitanoj estas liveritaj instrmentoj por sin emancipi el la religia pensado”.

La idealtipa kategorio de la forta sen-religia laikeco prezentiĝas enkarnita ĉe tiuj aŭtoroj, je malsamaj filozofioj karakterizitaj, kiuj, kvankam sin proklamantaj “agnostikaj” kaj distanciĝantaj, teorie kaj praktike, el Dio kaj religio, rifuzas subskribi kaj la kleristan kritikon, kaj la marksistan kaj pozitivistan denuncon, kaj nietzchean (kaj freudan) diagnozon. Tipa modelo de tia intelekta sinteno estas la pozicio de la itala Norberto Bobbio, konsiderita racie modera laiko, nome laiko laŭ kiu “neindulgemo kaj maltolero al la kredoj kaj religiaj institucioj [...] estas ekzakte la malo de la laika spirito, aŭ, se oni volas, de la laikeco korekte interpretata, kies fundamenta karakterizo estas la tolero”. Tia sinteno iuj studuloj opinias troveblas en ero, modera, de kleristoj mem.

Laikismo kaj devota laikeco[redakti | redakti fonton]

La propono kaj engagkiĝo militi kontraŭ ĉio dia kaj religia, kaj precipe kontraŭ la katolika eklezio kaj mistaksigi ties agadon, jam kvalifikiĝas per distigigintaj vortoj, nome per laikismo kaj laikistoj, sed ankaŭ ĉi-rilate foje rimarkiĝas la konfuzo jam supre rimarkita: anstataŭ difini tiun sintenon laikisma oni supraĵe ĝin difinas laika.

Plua distingo en la modera laikeco[redakti | redakti fonton]

En la flanko de la “forta” sed modera laikeco ne maloftas renkonti laikojn (laikulojn) kiuj, krom konigis sian agnostikismon, proponas, kaj foje en tio ĝuste engaĝiĝas, defendi la kristanan kulturon kaj kulturajn civilizajn derivaĵojn: kaj tiuj inlelektuloj estas vortigitaj, ne sen ironio almenaŭ dekomence, “laikoj devotaj” aŭ afektaj je devotismo. Ili tiom aprecas la civilajn historiajn kreaĵojn de kristanismo ke al ili aperas esenca ankaŭ por la aktualaj socioj ilin akcepti kaj laŭ tiaj kombini kaj plihumanigi la homajn rilatojn. Utilas pri tio elstarigis epigonojn: John Rawls[1], Marcello Pera, Jürgen Habermas. Tiu lasta, kiel konate, kvankam defendante sian specifan post-metazifizikan agnostikismon, ne nur rifuzas redukti la religion al miksaĵoj da neraciaj kredaĵoj, sed rivelas, rilate ilin, iun post-sekularan apartan konsideron, inklinan profiti de iliaj rezervoj de senco kaj do de iliaj eventualaj historiaj konceptaj kaj instituciaj aldonaĵoj konigaj, etikaj kaj politikaj. Por la laika Rawls religio, aparte kristanismo, povas transdoni kaj solidigi kaj plikreskigi la hodiaŭajn demokratiojn. Por la forte laika Pera, la hodiaŭa civilizo preskaŭ ĉion ricevis de kristanismo, eĉ klerismo vojiris sur la sulko de kristanaj ideoj, el kiuj devenis eĉ la konsciiĝo pri homaj rajtoj.

Do oni distingu eĉ en komunikado, la du formojn de “forta laiko”, tiun engaĝiĝanta kontraŭ religio nomŭmenda laiko-laikisto, kaj tiu respektema pri religio kvankam agostika, nomumenda “laiko”. Ĉu oni klopodu kompreni nur el la kunteksto pri kiu laikeco temas kaj do rezigni altrudi distingon al la senbremsa potenco de la ligvaĵo? Ĉiukaze, verkanto kaj parolanto ne forgesu, samtempe, ke en la kristanaj kulturo kaj lingvaĵo, aparte en tiu katolika, laiko estas ankaŭ la kredanto ne pastre funkcianta en la Ekleziaj servoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Perché dobbiamo dirci cristiani, Marcello Pera, Mondadori, Milano 2008
  • Senza radici, Marcello Pera e Joseph Ratzinger, Mondadori, Milano 2004
  • Confini. Dialogo sul cristianesimo e il mondo contemporaneo, Ernesto Galli della Loggia e cardinale Camillo Ruini, Mondadori, 2009

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]