Jürgen Habermas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Habermas, 2007

Jürgen Habermas (* 18-a de junio 1929 en Duseldorfo) estas germana filozofo kaj sociologo, kiu konatiĝis ĉefe pro siaj verkoj pri soci-filozofio. Nelaste pro liaj regulaj instruadoj ĉe eksterlandaj universitatoj, ĉefe en Usono, kaj per tradukoj de liaj plej gravaj verkoj, liaj teorioj estas internacie diskutataj. Jürgen Habermas estas konsiderata ano de la Frankfurta skolo, tamen malproksimiĝis konsiderinde de ties originaj pozicioj.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Habermas, pro la multfaceteco de siaj filozofiaj kaj socisciencaj agadoj, estas konsiderata malfacile klasebla pensisto. Li estas la plej prominenta membro de la dua generacio de la Kritika teorio. Habermas ligis la historian materiismon de Karlo Markso kun la usona pragmatismo, la evoluteorio de Piaget kaj Kohlberg kaj la psiĥanalizo de Freŭdo. Krome li decide influis la evoluon de la germanaj socisciencoj, la moral- kaj socifilozofion kaj disvolvis tre konsideratan diskursteorion pri moralo kaj juro.

Habermas partoprenis en ĉiuj grandaj teoriaj debatoj de la Federacia Respubliko Germanio, sed ankaŭ montris pozicion pri historiaj okazaĵoj.

Kiel superranga motivo de sia ampleksa verkaro li konsideras "la repacigo de la en si mem diseriĝanta moderno".[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj studio[redakti | redakti fonton]

Habermas naskiĝis en Duseldorfo, sed elkreskis en la proksima urbeto Gummersbach, kie lia patro, Ernst Habermas, estis afergvidanto de la tiea filio de la komerca ĉambro de Kolonjo. La politikan etoson en sia gepatra domo li priskribas kiel "markita de burĝa adaptiĝemo al politika medio, kun kiu oni ne plene identiĝis, sed kiun oni ankaŭ ne serioze kritikis".[2]

Habermas estis membro de la Hitlera junularo kaj aŭtune 1944 sendiĝis kiel fronthelpanto al la Okcidenta Remparo. Lia membreco en la Hitlera Junularo estis kaŭzo, en la jaro 2006, por akra polemiko. Joachim Fest estis nominta Habermas-on, en sia postmorte aperinta membiografio, kiel "gvidanton de la Hitlera Junularo ligitan per ĉiuj fibroj al la reĝimo".[3] La riproĉo, publikigita de la magazino Cicero kaj refutita de Habermas kiel "denuncaĵo", fine rezultiĝis post atestaĵo de Hans-Ulrich Wehler kiel senfunda.[4]

Inter 1949 kaj 1954 Habermas studis ĉe la universitatoj Gotingo (1949/50), Zuriko (1950/51) kaj Bonno (1951-54). Li okupiĝis pri filozofio, historio, psiĥologio, germana literaturo kaj ekonomiko. Liaj instruistoj estis interalie Nicolai Hartmann, Wilhelm Keller, Theodor Litt, Johannes Thyssen kaj Hermann Wein, Erich Rothacker kaj Oskar Becker.

En la vintra semestro 1950/51 Habermas renkontis unuafoje Karl-Otto Apel, kies "engaĝita pensado"[5] kaj intereso pri la usona pragmatismo ege graviĝis por lia plua filozifia evoluo.

1953 Habermas unuafoje vekis publikan atenton, kiam li en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung verkis recenzon pri la samjare aperinta verko de Martin Heidegger "Enkonduko al metafiziko". Heidegger tie emfazis la "internan veron kaj grandon" de la nacisocialisma movado, kion Habermas akre kondamnis kiel "rehabilitado de la nacisocialismo".

En la jaro 1954 Habermas doktoriĝis en Bonno per sia laboraĵo pri La absoluto kaj la historio. Pri la malakordeco en la pensado de Ŝelingo ĉe Erich Rothacker kaj Oskar Becker. Post la doktoriĝo li okupiĝis kiel libera ĵurnalisto ĉe la Frankfurter Allgemeine Zeitung, la Merkur, la Frankfurter Hefte kaj la Duseldorfa Handelsblatt. 1955 li edzinigis Ute Wesselhoeft, kun kiu li havas tri infanojn. Stipendio kondukis lin 1956 al Frankfurto en la faman Institut für Sozialforschung (Instituto pri soci-esplorado).

Asistenteco en Frankfurto kaj habilitiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum sia asistenta tempo tie ĉe Adorno Habermas konatiĝis kun la pensado de la Frankfurta Skolo. Li estis aparte influata de Herbert Marcuse, kiun li renkontis 1956. Post tio, Habermas disvolvis koncepton de marksismo orientitan laŭ Freŭdo kaj la juna Karlo Markso. Konfliktoj kun Max Horkheimer, kiu devintus patroni lian habilitiĝan laboraĵon, igis lin forlasi la Instituton pri Sociesplorado en 1959. Li ricevis habilitiĝan stipendion de la Germana Esplorkomunumo (Deutsche Forschungsgemeinschaft) kaj habilitiĝis 1961 en Marburgo (Marburgo ĉe Lano) per la tre konsiderata verko Strukturŝanĝo en la publiko. Esploradoj pri kategorio de la burĝa socio (originale: Strukturwandel in der Oeffentlichkeit. Untersuchungen zu einer Kategorie der bürgerlichen Gesellschaft) ĉe Wolfgang Abendroth.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Habermas: Die neue Unübersichtlichkeit, p. 202
  2. Habermas: Zwischen Naturalismus und Religion, p. 17 ff.
  3. Fest: Ich nicht, Hamburgo 2006.
  4. Kp sueddeutsche.de de la 27.10.2006.
  5. Habermas: Das Absolute und die Geschichte, p. 86.