Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
volontula asocio
Informoj
fondodato 28-a de aŭgusto 1949
Situo
Geografia situo 49° 52′ 33″ N, 8° 40′ 3″ O (mapo)49.87579758.6675201Koordinatoj: 49° 52′ 33″ N, 8° 40′ 3″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Darmstadt
retejo Oficiala retejo
Listoj
membro de
• German Assembly of Literary Institutions
• Arbeitskreis Selbständiger Kultur-Institute vd
jura formo registrita asocio de Germanio vd
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (Germanio)
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (Germanio)
DEC
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
Map
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
vdr

La Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (foje ankaŭ nomata " kaj Literaturo", germane Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung) estas asocio por verkistoj kaj akademiuloj.

La celo de la asocio estas propagandi kaj promocii la germanajn lingvon kaj literaturon en Germanio, Germanlingvio kaj eksterlande. Ĝia mandato validas kaj en arto kaj scienco, kaj en publika same kiel privata uzo. La asocio celas krei forumon por libera kaj malferma diskutado inter aŭtoroj, kritikistoj, tradukistoj kaj sciencistoj .

La akademio estis fondita en Paulskirchen (Paŭlo-preĝejo en Frankfurto) en Frankfurto ĉe Majno la 28an de aŭgusto 1949, je la 200-a naskiĝdatreveno de Johann Wolfgang von Goethe. Kiam ĝi estis establita en 1949, la celo estis interalie starigi sendependan organizaĵon je federacia nivelo kiu povus reprezenti la interesojn de germana lingvo kaj literaturo en- kaj eksterlande [1][2].

La akademio sekvas la evoluon de la germana lingvo kaj partoprenis en la diskuto pri la germana lingvo-reformo en 2003. Unu tasko ankaŭ estis elmontri la parton de germana literaturo kiu estis subpremita sub Nacisocialismo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La akademio estas plejparte publike financita. Ĝi elektas siajn proprajn membrojn, kiuj inkluzivas poetojn, dramistojn, romanistojn, eseistojn, tradukistojn, historiistojn, filozofojn kaj aliajn sciencistojn kiuj publikigas siajn verkaĵojn en la germana. La nombro da membroj estas limigita al 200.

La asocio havas oficejojn en Glückert-Haus, kiu estas parto de Mathildenhöhe Darmstadt [3].

Notindaj membroj[redakti | redakti fonton]

Fonto:[4]  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Ein neues Forum zum freien Meinungsaustausch (germane) (28 August 2019). Alirita 12 November 2021.
  2. Geschichte. Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung. Arkivita el la originalo je 2 August 2012. Alirita 31 May 2012.
  3. Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung (germane). Alirita 18 July 2020.
  4. Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung – Mitglieder (germane). Alirita 18 July 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]