Eseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eseisto)

Eseotraktaĵo estas literatura verko, kies aŭtoro pritraktas temon laŭ propra vidpunkto.

Fondis la ĝenron la franca pensulo Michel de Montagne, kiu estas la unua verki eseojn (aŭ almenaŭ la unua, kiu vidis ĉi tiun verkadon, kiel io kio meritas sendependan klasifikon), en lia verko Essais, unue publikigita en 1580. La termino essai, kiun li kreis, devenas de la franca verbo essayer, kiu signifas provi, kaj skizo. La eseoj ankaŭ komencis esti verkitaj post la morto de lia amiko kaj sekreta konulo, Etienne de la Boetie, kiel anstataŭanto de konversacioj kun tiu amiko. Tamen oni rajtas argumenti ke ĝia origino troviĝas en la klasika literaturo, precipe Seneko Leteroj al Lukilio, kaj la imperiestro Adriano.

La klasika eseo pritraktas diversajn temojn kiuj estas gravaj por la homa vivo laŭ filozofa maniero: stoikismo.

Laŭ nova teknologio oni ankaŭ komencas krei eseoj de fotografio, do per la prezentado de fotoj anstataŭ skribado.

Pri la stilo[redakti | redakti fonton]

La eseo esprimas intelektan ideon, uzatan penson, kiu malfermiĝas al kontemplo kaj atingas certan eltiraĵon ene de la verkaĵo, sed kompare kun la artikolo, ĝi tamen ne estas karakterizita per fakta reporto, logika rezonado aŭ aŭtoritata retoriko. Ĝiaj liveriloj estas poeziaj: ili emfazas la unikecon de la verkisto, lian propran personan voĉon kaj la manieron kiel la penso povas erari, la manieron kiel ĝi tordiĝas, ŝanceliĝas, perdiĝas por momento kaj revenas; la manieroj laŭ kiuj la penso estas formita implikas la estetikan impreson, kiun ĝi elvokas. La eseo ofertas similan atenton kaj al enhavo kaj formo, kaj al kiel la enhavo kaj formo servas unu la alian. Tiel ĝi estas en la retorika meza vojo inter la prozo kaj la artikolo.