Prozo


Prozo (latine prosa, greke πроза) estas ordinara parolo aranĝita nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, ĵurnalistaj, kompreneble same senversaj. Do, estas la natura flumaniero de la lingvo kiam ĝi ne suferas trudadon de manipulado versa aŭ ritma. Do temas pri natura lingvo kun uzado de flua sintakso. La difino de prozo estas iusence negativa, kiel tio, kio ne estas poezio. Prozo havas nek ritmon, nek metrikon, nek ripetadon, nek periodecon (rimo) male al poezio (Ducrot kaj Todorov, 1974).
Tial ne estas facile analizi la diversajn specojn de prozo. Laŭ la celo de aŭtoro eblas plej facile distingi inter beletra kaj utileca prozoj; beletro esence sekvas artajn celojn similajn al tiuj de poezio, dum utileca prozo emfazas la enhavon de teksto kaj ĝian komunikadkapablon. Komunaĵoj de tiuj du kampoj povas okazi en propagando kaj varbado. Letero estas koncepto kiu povas kliniĝi al unu fako aŭ al la alia: kelkaj verkistoj kaj eĉ ne profesiaj verkistoj (normaluloj) povas iam verki leterojn kun iome literatureca stilo, kvankam sen belarta intenco; alifoje letero povas iĝi nur simple faka teksto kun abosolute nura komunikada intenco: komerca letero, invitletero ktp.
Pro la kontraŭeco de prozo al poezio la adjektivo "proza" akiris la kromsignifon "senpoezia", "ordinara" kaj foje kun negativaj konotacioj kaj eĉ signifoj. En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo. Spite la humora konfuzo de Sro. Jourdan en Le Bourgeois gentilhomme) de Molière (vidu sube) oni ne konfuzu prozon kun parola lingvo, ĉar tiu ne estas konstruita laŭ racia kaj intenca manipulado. Tiele laŭ kelkaj fakuloj frazoj, kiaj "La libro estas surtable" aŭ "Nun multe pluvas" nes estus prozo, sed nur parola lingvaĵo.
Dum estas kritika polemikaro pri la konstruado de prozo, ties simpleco kaj izole difinita strukturo kondukis al ties adopto por uzado en majoritato de parolita dialogo, fakta diskursaro kaj en kaj pritema kaj fikcia verkado. Ĝi tiele estas komune uzata, por ekzemplo, en literaturo, gazetaro, ĵurnalismo ĝenerale, enciklopedioj, radio, kino, historio, filozofio, juro kaj multaj aliaj formoj de komunikado.
Klasado de prozo[redakti | redakti fonton]
Kiel menciite ekzistas baza disdivido inter arta (neutila) kaj utila prozo.
Arta prozo[redakti | redakti fonton]
La arta prozo estas enhave komparebla al poezio; pliparte ĝi estas literatura, kaj ĝia klasado sekvas tiun de literaturo. Oni distingas diversajn ĝenrojn laŭ la aliro, aŭtoraj motivoj, longo de la verko kaj laŭ aliaj kriteroj.
Utila prozo[redakti | redakti fonton]
La kampoj de la utila prozo estas multaj, kaj analizi ilian strukturon egalus al filozofia disdivido de la fakoj de la homa scio. Tamen ekzistas kelkaj, kiuj evoluigis, almenaŭ en iuj lingvoj, apartan prozan faklingvon. Parte ĝi difiniĝas nur per sia vortotrezoro, sed parte ankaŭ per frazostrukturo kaj esprimmaniero. Tiaj fenomenoj povas esti konsiderataj kiel sociolektoj. Ekzemploj estas:
- la jurista faklingvo, kiu pro la deziro eviti lingvistikajn miskomprenojn (kaj foje eĉ limigi la alireblecojn al nefakuloj) evoluigis apartajn esprimmanierojn
- religia lingvaĵo de diversaj konfesoj
- la reklama lingvo, kiu laŭ neceso preferas persvadon al konvinkado kaj adaptas siajn stilrimedojn al tiu celo
- faklingvoj de profesioj aŭ sociaj grupoj, kiuj per specialaj terminologio, sed ankaŭ frazeologio celas distingiĝi disde la cetera mondo
Historio[redakti | redakti fonton]
Greka literaturo[redakti | redakti fonton]

La deveno de prozo originas el Jonio en la 6-a jarcento a.K., unue por rakonta prozo por priskribi lokojn, kutimojn aŭ fadeni rakontojn, per lingvaĵo pli raciisma, diferenca el tiu de liriko. Tamen, ties ĉefar disvolviĝo okazos en Ateno dum la jarcentoj 5-a kaj 4-a a.K.[1]
Por primera vez se dispuso de un instrumento lingüístico capaz de servir al pensamiento abstracto.
La ĉefaj aŭtoroj de la greka historiografio en prozo estas la jenaj:
- Herodoto, per rakonta prozo inspirita en la Iliado;
- Tucidido, perr scienca prozo, rakontante kaj argumentante siatempajn faktojn kaj klopodante senpartiecon;
- Ksenofono, per sia verko Helenika, kiu sekvas la verkon de la antaŭe menciita, sed verkas ne senpartiece favore de la spartanoj.
Alia opinio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la unuaj du frazoj de la verko de Isaac Newton nome The Chronology of Ancient Kingdoms,
![]() |
|
Ferecido estis aŭtoro de kosmogonio. Ĝi formis ponton inter la mita pensaro de Heziodo kaj antaŭsokrataj filozofoj. Lia verko perdiĝis, sed ĝi survivis en la Helenisma Epoko kaj oni konas parton de ties enhavo nerekte. Ferecido estas konata kiel unua verkisto kiu komunikis filozofajn meditojn en prozo. Kadmo de Mileto estis laŭ kelkaj antikvaj fakuloj, la plej antikva el logografi aŭ antikvaj historiistoj antaŭ Herodoto.
Strukturo[redakti | redakti fonton]
Al prozo mankas la pli formala metrika strukturo de verso kiu preskaŭ ĉiam troviĝas ĉe tradicia poezio. Poeziaĵoj kutime enhavas skemojn de metriko kaj/aŭ rimo. Prozo, anstataŭe, enhavas kompletajn, gramatikajn frazojn, kiuj poste konstituas paragrafojn kaj preteratentas estetikan allogon. Kelkaj verkoj de prozo enhavas restojn de metrika strukturo aŭ versigo kaj intenca mikso de ambaŭ literaturaj formatoj estas konata kiel proza poezio. Verso estas konsiderata kiel pli sistemeca aŭ formuleca, dum prozo estas plej pripensa el ordinara (ofte konversa) parolaro. Tiurilate, Samuel Taylor Coleridge humore postulis, ke novaj poetoj ekkonu la "difinojn de prozo kaj poezio; tio estas, prozo,—vortoj en sia plej bona ordo; poezio,—plej bonaj vortoj en sia plej bona ordo."[2] En la verko de Molière nome Le Bourgeois gentilhomme (La Nobela Burĝo), Monsieur Jourdain petas ion verkita nek en verso nek en prozo. Filozofa majstro respondis ke "ne estas alia vojo por esprimiĝi ol per prozo aŭ verso," pro la simpla tialo ke "ĉio ke ne estas prozo estas verso, kaj ĉio kio ne estas verso estas prozo."[3] La senklera burĝo s-ro Jourdain ekscias, ke ordinara parolado estas proza, kaj ekkonscias, ke dum kvardek jaroj li eldiris prozon sen scii tion.
Tipoj[redakti | redakti fonton]
Estas multaj tipoj de prozo, kiaj nefikcia prozo, heroa prozo, proza poeziaĵo, polifonia prozo, aliteracia prozo, proza fikcio kaj vilaĝa prozo en rusa literaturo.[4] Proza poeziaĵo estas kompono en prozo kiu havas iome el la kvalitoj de poeziaĵo.[5]
Prozmetro estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo kaj verso.
Famaj prozistoj[redakti | redakti fonton]
- Alfonso la 10-a la Saĝulo
- Leopoldo Alas
- Isabel Allende
- Ivo Andrić
- Azorín
- Pío Baroja
- Isaac Bashevis Singer
- Henri Bergson
- Heinrich Boll
- Jorge Luis Borges
- Italo Calvino
- Albert Camus
- Elias Canetti
- Camilo José Cela
- Miguel de Cervantes
- Karel Čapek
- Charles Dickens
- Fjodor Dostojevskij
- William Faulkner
- Gustave Flaubert
- Dario Fo
- Gabriel García Márquez
- André Gide
- Nikolaj Gogol
- Edmond De Goncourt
- Nadine Gordimer
- Maksim Gorkij
- Günter Grass
- Ernest Hemingway
- Herodoto
- Hermann Hesse
- Henrik Ibsen
- Franz Kafka
- Kawabata Yasunari
- Imre Kertész
- Rudyard Kipling
- Ksenofono
- Selma Lagerlof
- Mariano José de Larra
- Doris Lessing
- Nagib Mahfuz
- Guy de Maupassant
- Eduardo Mendoza
- Alice Munro
- Vladimir Nabokov
- OE Kenzaburo
- Orhan Pamuk
- Benito Pérez Galdós
- Marcel Proust
- Francisco de Quevedo
- Juan Rulfo
- George Sand
- Jose Saramago
- Jean-Paul Sartre
- Ramón J. Sender
- Henryk Sienkiewicz
- John Steinbeck
- Lev Tolstoj
- Tucidido
- Mark Twain
- Ramón María del Valle-Inclán
- Mario Vargas Llosa
- Emile Zola
Prozistoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Louis Beaucaire
- Louis de Beaufront
- Gerrit Berveling
- Liven Dek
- Stellan Engholm
- István Ertl
- Miguel Fernández
- Antoni Grabowski
- Ba Jin
- Sten Johansson
- Kálmán Kalocsay
- Lena Karpunina
- Ivo Lapenna
- Anna Löwenstein
- Geraldo Mattos
- Claude Piron
- Karolo Piĉ
- Manuel de Seabra
- Tibor Sekelj
- Trevor Steele
- Spomenka Štimec
- Sándor Szathmári
- Eli Urbanová
- Johán Valano
- Teodoro Ŝvarc
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Greka literaturo en CNICE.
- ↑ Webster's Unabridged Dictionary (1913). University of Chicago reconstruction.. Alirita 2010-01-31.
- ↑ Le Bourgeois Gentilhomme. angla traduko alirebla per Projekto Gutenberg. Alirita 2010-01-31.
- ↑ Prose. Britannica.com. Alirita 2012-05-27.
- ↑ Prose poem. Merriam-Webster. Alirita 2012-05-27.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La Historio de Herodoto estas legebla helene kaj en angla traduko ĉe la Perseus Digital Library.
- Historio de Herodoto (angle)
- plia retejo pri li (same angle)
- La morto de Ivan Iljiĉ, traduko de Valentin Melnikov.
- Resurekto (Fragmento)
- Artikolo "Kristanismo kaj patriotismo"
- Verkoj de Prozo ĉe Projekto Gutenberg
- (angle) http://www.ltolstoy.com
- Verkoj de Prozo ĉe Projekto Gutenberg
- Verkoj de Charles Dickens ĉe la angla versio de Vikifontaro.
- Elektronikaj libroj de Sezonoj, kun la Klubo Pikvika
- La paĝo de La Progreso kun la rakonto Sydney Carton kaj la kudristino