Ramón J. Sender

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramón J. Sender
Ramon J Sender.jpg
Persona informo
Naskonomo Ramón José Sender Garcés
Naskiĝo 3-an de februaro 1901 (1901-02-03)
en Chalamera
Morto 16-an de januaro 1982 (1982-01-16) (80-jara)
en San-Diego
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco HispanioUsono [#]
Alma mater Universitato Centra de Madrido [#]
Familio
Edz(in)o Amparo Barayón • Florence Hall [#]
Infanoj Ramon Sender • Ramón Sender Barayón [#]
Profesio
Alia nomo Ramón J. Sender [#]
Okupo verkistoĵurnalisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ramón J. SENDER (naskiĝis la 3-an de februaro 1901, mortis la 16-an de januaro 1982) estis verkisto kaj en Hispanio antaŭ ties intercivitana milito kaj en Usono (ekzilita hispana komunumo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en kamparana aragona regiono kaj eĉ kiam junulo jam laboris kiel apotekisto. Tamen li klopodis malfermi sian vojon al la literatura medio per ĵurnalismo en ĉefurbo Madrido, sed lia patro reportis lin al loĝurbo Huesca [ueska], kie li redaktoris lokan bultenon. Poste li militservis en la tiama hispana kolonio de Norda Maroko unu jaron post teruraj bataloj kaj amasmortigoj. Je sia reveno al Madrido li laboris jam kiel ĵurnalisto en burĝa fama ĵurnalo "El Sol" (La Suno), kie li recenzis librojn kaj traktis regionajn aragonajn temojn dum la dudekaj jaroj.

La sekvonta jardeko estis la respublika epoko. Sender laboris jam por ĵurnaloj "La libertad" (Libereco), pli maldekstra, kaj en anarkiisma medio, poste komunisma. Dum la civila milito li estis oficiro en la respublika armeo, dum la frankistoj ekzekutis lian edzinon.

Post la milito li elmigris en Amerikon (1939), unue al Meksiko kaj poste al Usono, kie li profesoris en universitatoj ĉefe sudokcidentaj, kie la hispana kulturo sufiĉe viglas. Oni petis la Nobelpremion por li, sed li neniam atingis tion.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom la ĵurnalisma tasko, la plej grava parto de la verkaro (pli ol 100 libroj kaj miloj da artikoloj) estas kelkaj romanoj rilataj ĉefe al la hispana realo aŭ al la hispana historio.

La maroka milito aperas en Imán (1930) (Magneto), la anarkiisma revolucia epoko en Siete domingos rojos (1932) (Sep ruĝaj dimanĉoj) kaj antaŭvido de intercivitana milito sed en historia epizodo de la 19-a jarcento en Míster Witt en el Cantón (1936), romano per kiu li atingis la Literaturan Nacian Premion.

Post la milito jam ekde la ekzilo li verkis kelkajn romanojn pri tiu sperto, kiel la plej fama Réquiem por un campesino español (1953-60) (Rekviemo pro hispana kamparano), Crónica del alba (1942 kaj poste) (Kroniko de taĝiĝo) kun priskribo de antaŭmilita epoko, El rey y la reina (1948) (La reĝo kaj la reĝino). Per tiu temo li kunligis kun la hispana ekzilita komunumo, kiu tute interesiĝis pri ĝi kaj pri la nostalgio malebli reveni hejmen.

Alia aro da romanoj enprofundiĝas en la historio ĉefe ĉu hispana ĉu sudamerika kun rilato al Hispanio, kiel "Los tontos de la Concepción" (1963) (La stultuloj de la Concepción), "Carolus Rex" (1963) pri la reĝo Karolo la 2-a, "La aventura equinoccial de Lope de Aguirre" (1964) pri fama ribelema konkeristo, "El bandido adolescente" (1965) (La adoleskanta bandito) pri Billy the Kid.

Krome aliaj gravaj romanoj estas:

  • "El lugar de un hombre" (1939) (Homloko)
  • "Epitalamio del prieto Trinidad" (1942)
  • "El verdugo afable" (1952) (La afabla ekzekutisto), kiu rekolektas materialon de la 30aj jaroj,
  • "La tesis de Nancy" (1962) (La tezo de Nancy) pri malfacilaĵoj de usona studentino en Hispanio.
  • La aventura equinoccial de Lope de Aguirre (1964) (La ekvinoksa aventuro de Lope de Aguirre) pri la ekspedicio al Amazono organizita de Pedro de Ursúa al la serĉado de El Dorado kaj la postan ribelon organizitan de Lope de Aguirre.

Analizo de lia graveco[redakti | redakti fonton]

Krom menciitaj verkoj Sender verkis interesegajn rakontojn aŭ novelojn.

Li estis tre konata ĵurnalisto kaj politika homo en la 30-aj jaroj. Poste li daŭre estis konata kaj sekvata nur de ekzilitaj hispanoj, dum en Hispanio mem lia verkaro estis malpermesata el 1939 ĝis la 70aj jaroj, do li falis preskaŭ en amasforgeso.

Dum la 70aj jaroj li revenis vizite en Hispanion, sed lia tiama verkaro kaj verkado estis ne tiom bonkvalita (11 libroj en la du kaj duono lastaj jaroj de lia vivo) kaj li ne facile kunligis kun iliaj legantoj ĉar li ŝanĝis al usonecaj vivo kaj sento kaj al spiritualisma parolemo.

Tamen restas kelkaj el liaj verkoj el la 1930-aj jaroj kaj multaj de tiam ĝis 1970-aj jaroj jaroj per kiuj li klopodas analizi kaj la hispanan tragedion kaj ankaŭ la senco de la homo sur la tero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Rakontaro[redakti | redakti fonton]

1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • Imán (1930)
  • El verbo se hizo sexo: Teresa de Jesús (1931)
  • O.P. (Orden Público) (1931)
  • Siete domingos rojos (1932)
  • Viaje a la aldea del crimen (1934)
  • La noche de las cien cabezas (1934)
  • Míster Witt en el cantón (1935)
  • Proverbio de la muerte (1939). En 1947 modifita al La Esfera. En 1969 aperis la definitiva eldono de La Esfera
  • Contraataque (1938)
  • El lugar de un hombre (1939), reviziita en 1958

1940-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • Mexicayotl (1940)
  • El viento de la Moncloa (1940)
  • Crónica del alba (1942-1966)
    • I - Crónica del alba. Hipógrifo violento. La «Quinta Julieta».
    • II - El mancebo y los héroes. La onza de oro. Los niveles del existir.
    • III - Los términos del presagio. La orilla donde los locos sonríen. La vida comienza ahora.
  • Epitalamio del prieto Trinidad (1942)
  • La Esfera (1947)
  • El rey y la reina (1948)

1950-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • El verdugo afable (1952)
  • Mosén Millán (1953) (Poste Réquiem por un campesino español en 1960)
  • Bizancio (1956)
  • Los cinco libros de Ariadna (1957)
  • Los laureles de Anselmo (1958)
  • Emen Hetan (1958)

1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • La llave (1960)
  • Novelas ejemplares de Cíbola (1961)
  • La luna de los perros (1962)
  • Carolus Rex (1963)
  • Los tontos de la Concepción (1963)
  • Jubileo en el Zócalo (1964)
  • La aventura equinoccial de Lope de Aguirre (1964)
  • El bandido adolescente (1965)
  • Cabrerizas Altas (1965)
  • Las gallinas de Cervantes y otras narraciones parabólicas (1967)
  • Tres novelas teresianas (1967)
  • Las criaturas saturnianas (1968)
  • El extraño señor Photynos y otras narraciones americanas (1968)
  • Novelas del otro jueves (1969)
  • La tesis de Nancy (1962),[1] al kiu sekvis:
    • Nancy, doctora en gitanería (1974)
    • Nancy y el Bato loco (1974)
    • Gloria y vejamen de Nancy (1977)
    • Epílogo a Nancy: bajo el signo de Taurus, (1979)
  • Nocturno de los catorce (1969)
  • En la vida de Ignacio Morell (1969)

1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • Relatos fronterizos (1970)
  • Zu, el ángel anfibio (1970)
  • La Antesala (1971)
  • Tanit (1972)
  • El fugitivo (1972)
  • Túpac Amaru (1973)
  • Una Virgen llama a tu puerta (1973)
  • Cronus y la señora con rabo (1974)
  • Las tres Sorores (1974)
  • La mesa de las tres moiras (1974)
  • La Efemérides (1976)
  • Arlene y la gaya ciencia (1976)
  • El pez de oro (1976)
  • El alarido de Yaurí (1977)
  • El Mechudo y la llorona (1977)
  • Adela y yo (1978)
  • El superviviente (1978)
  • Solanar y lucernario aragoneses (1978)
  • La mirada inmóvil (1979)
  • Por qué se suicidan las ballenas (1979)

1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • Ramú y los animales propicios (1980)
  • La muñeca en la vitrina (1980)
  • Monte Odina (1980)
  • El zodiacal en el parque (1980)
  • Una hoguera en la noche (1980)
  • La Cisterna de Chichen Itzá (1981)
  • Chandrío en la Plaza de las Cortes (1981)
  • Orestíada de los pingüinos (1981)
  • El oso malayo (1981)
  • El crimen de las tres efes (1981)
  • El jinete y la yegua nocturna (1982)

Postmortaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Álbum de radiografías secretas (1982)
  • Hughes y el once negro (1984)
  • Toque de queda (1985)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • El problema religioso en México; católicos y cristianos (1928)
  • Madrid-Moscú, narraciones de viaje (1934)
  • Carta de Moscú sobre el amor (1934)
  • Unamuno, Valle Inclán, Baroja y Santayana (1955)
  • Examen de ingenios. Los noventayochos (1961)
  • Valle Inclán y la dificultad de la tragedia (1965)
  • Ensayos sobre el infringimiento cristiano (1967)
  • Tres ejemplos de amor y una teoría (1969)
  • América antes de Colón (1930)
  • Teatro de masas (1932)
  • Proclamación de la sonrisa (1934)

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La llave («teatro de guerra o de urgencia»).
  • El secreto («teatro de guerra o de urgencia»).
  • La fotografía («teatro de guerra o de urgencia»).
  • La casa de Lot («teatro de guerra o de urgencia»).
  • Hernán Cortés (1940).
  • El Diantre, tragicomedia para el cine según un cuento de Andreiev (1958).
  • Los antofogastas, Donde crece la marihuana (1967).
  • Don Juan en la mancebía, drama litúrgico en cuatro actos (1968).
  • Donde crece la marihuana.
  • Los laureles de Anselmo (1958) «novela escénica».
  • Jubileo en el zócalo (1966) «novela escénica».

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Las imágenes migratorias (1960)
  • Libro armilar de poesía y memorias bisiestas (1973)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arroyo Cantón, Carlos; Berlato Rodríguez, Perla (2012). «La comunicación». En Averbuj, Deborah, eld. Lengua castellana y Literatura. España: Oxford University Press. p. 407. ISBN 9788467367966.