Lope de Aguirre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lope de Aguirre
Persona informo
Aliaj nomoj el Loco • el Tirano • el Peregrino
Naskiĝo 30-an de novembro 1509 (1509-11-30)
en Araotz, Oñati,  Reĝlando Kastilio
Morto 27-an de oktobro 1561 (1561-10-27) (51-jaraĝa)
en Barquisimeto
Lingvoj eŭskahispana
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio
Familio
Infano Elvira de Aguirre
Okupo
Okupo konkistadoro • Sayayin
vdr

Lope de AGUIRRE aŭ pli bone Lope la FrenezaLope la Tirano, kromnomoj uzitaj eĉ de siaj propraj homoj, kaj ankaŭ kiel li mem nomis sin Lope de Aguirre la Pilgrimanto (n. la 8-an de novembro inter 1511 kaj 1515 — mortis la 27-an de oktobro 1561) estis hispana esploristo kaj konkistadoro de Sudameriko, kiu inicis kruelajn murdojn por starigi sin kiel estron de ekspedicio serĉanta la faman mitan urbon El Dorado kaj, siavice, gvidis ribelon kontraŭ la hispana monarkio, pro kio li estis murdita en Barkisimeto, en teritorio de la aktuala Venezuelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj fontoj, Aguirre naskiĝis inter 1511 kaj 1515 en la Valo de Araoz de la Senjorlando de Oñate,[1] parto de la Regno de Kastilio. Araoz apartenas aktuale al la municipo de Oñate, en la provinco Gipuzko (Eŭskio).

Aguirre ribelis kontraŭ la reĝo Filipo la 2-a (Hispanio), al kiu li sendis leterojn en kvazaŭeduka, sed en realo ribelema lingvaĵo. Kiel sekvo, li kaj liaj homoj estis persekutataj. Aguirre mortis en 1561 en Barkisimeto, Venezuelo.

Enlandaj militoj de Peruo[redakti | redakti fonton]

Kiam Francisco Pizarro revenis el Peruo kun novaĵoj pri fabelaj trezoroj, la 21-jaraĝa Aguirre estis en Sevilo. La novaĵoj pri la grandaj kvantoj de oro kuraĝigis lin enlistiĝi en ekspedicio el 250 homoj, subestre de Rodrigo Buran. Li venis al Peruo je 15361537, kaj tuj famiĝis pro siaj violento, krueleco kaj ribelemo.

Ilustraĵo de la 18a jarcento kiu reprezentas la senkapigon de Gonzalo Pizarro.

Li enlistiĝis kun Cristóbal Vaca de Castro kaj en 1538 partoprenis en la Batalo de Salinas. En 1544 li estis ĉe la flanko de la unua vicreĝo de Peruo, Blasco Núñez Vela, kiu venis el Hispanio kun ordonoj plenumi la Novajn Leĝojn, fini la enkomendojn kaj liberigi la indiĝenojn. La konkistadoroj, kiuj jam estis en Peruo, ne ŝatis tiujn leĝojn, kiuj malpermesis al ili ekspluati la indiĝenojn. Gonzalo Pizarro kaj Francisco de Carvajal organizis armeon por nuligi tiujn leĝojn kaj venkis Núñez en 1546. Lope de Aguirre tamen partoprenis en la konspiro de Melchor Verdugo por liberigi la vicreĝon kaj tiele li frontis Gonzalo Pizarro. Post tiu malsukceso, li fuĝis el Lima al Kaŝamarko kaj ekrekrutis homojn por helpi la vicreĝon. Dume la vicreĝo estis fuĝinta mare al Tumbes kaj estis forminta malgrandan armeon, esperante ke la tuta la lando leviĝus favore al la reĝa povo.

La rezisto de la vicreĝo kontraŭ Gonzalo Pizarro kaj lia helpanto Francisco de Carvajal, konata kiel La Diablo de la Andoj, daŭris du jarojn. Finfine, li estis venkita en Añaquito en la 18-a de januaro de 1546. Melchor Verdugo kaj Lope de Aguirre fuĝis al Nikaragvo enŝipiĝinte en Trujillo kun 33 homoj. Melchor Verdugo estis doninta la rangon de kapitano al Rodrigo de Esquivel kaj Nuño de Guzmán; de serĝento al Lope de Aguirre, kaj de kontisto al la kleriko Alonso de Henao. Henao partoprenos poste en la ekspedicio de Pedro de Ursúa al la teritorio Omagua serĉe de la fabela El Dorado.

En 1551, Lope de Aguirre revenis al Potosí (tiam parto de Peruo). La juĝisto Francisco de Esquivel arestis lin, akuzante lin pro malobeo de la leĝoj de protekto de la indiĝenoj. La juĝisto ne enkalkulis la tialojn de Aguirre kaj de ties defendo, kiu asertis ke li estas hidalgo de riĉa familio, kaj li estis kondamnita al publika vipado. Vundita en sia fiero, Aguirre atendis la finon de la regotempo de la juĝisto. Timante la revenĝon fare de Aguirre, la juĝisto kaŝiĝis kaj ŝanĝis de loĝejo konstante. Aguirre persekutis lin ĝis Kito kaj poste, reveninte, al Kusko. Laŭ la legendo Aguirre persekutis Esquivel perpiede dum tri jaroj kaj kvar monatoj, dum kiuj li trakuris ĉirkaŭ 6.000 km. Finfine, Aguirre plenumis sian revenĝon en la biblioteko de la domo de la magistrato en Kusko. Aguirre estis kondamnita je morto pro tiu murdo; tamen, li fuĝis kaj sukcesis rifuĝiĝi en Tukumano. Li estis pardonita en 1554 fare de Alonso de Alvarado, kiu estis rekrutinta trupojn por lukti kontraŭ la enkomendestro ribelinta Francisco Hernández Girón. Li partoprenis en la batalo de Ĉukinga kie li rezultis grave vundita ĉe la dekstra piedo, kio okazigis al li porĉiaman lamecon, kaj liaj manoj rezultis bruligitaj kiam li pafis difektan arkebuzon.

La veturo al El Dorado[redakti | redakti fonton]

En 1560, tuj antaŭ esti elpostenigita, la vicreĝo Andrés Hurtado de Mendoza organizis ekspedicion por la konkero de la mita El Dorado en la teritorio de la kokomagvoj. Li pensis ke estis la maniero malproksimigi el Peruo tiujn nombrajn soldatojn kaj pagsoldatojn, kiuj malriĉaj aŭ malkontentaj post la ĵus finitaj enlandaj militoj, povus okazigi denove problemojn aŭ rompi la ordon tiam funkcianta. Supozis la vicreĝo ke la espero de tuja riĉo kuraĝigus multajn el ili enlistiĝi en tiu entrepreno.

Pedro de Ursúa (en miniaturo de la 16a jarcento).

Estrite de la veterano Pedro de Ursúa, en la 26-a de septembro de 1560 eliris la ekspedicianoj navige laŭ la rivero Marañón (Maranjon') (pro tio ili adoptis la kromnomon marañones (maranjonoj)). Estis iom pli ol 300 hispanoj, kelkaj dekoj de negraj sklavoj kaj ĉirkaŭ 500 servistoj indiĝenaj, enŝipigitaj en du brigantinoj, du neprofundaj boatoj kaj kelkaj flosaĵoj kaj kanuoj. Inter ili estis Lope de Aguirre kaj lia juna mestiza filino, nome Elvira. Ursúa okazigis malfidon ĉar li atentis nur pri sia mestiza amatino Inés de Atienza.

Post unu jaro de navigado, malfacilaĵoj kaj aventuroj Aguirre partoprenis en la elpostenigo kaj murdo de Ursúa, kaj tuj poste de lia sukcedanto, nome Fernando de Guzmán, poste sukcedita de Aguirre. Aguirre kaj malmultaj homoj atingis la akvon de la Atlantika Oceano (probable tra la rivero Orinoko aŭ eĉ tra la Amazono) okazigante masakrojn preterpase inter la indiĝena loĝantaro same kiel inter la propraj ekspedicianoj. En la 23-a de marto de 1561, Aguirre instigis 186 kapitanojn kaj soldatojn subskribi militdeklaron al la Hispana Imperio kiu proklamis lin princo de Peruo, Tierra Firme (Firma Tero en Centrameriko) kaj Ĉilio. Li sendis leteron al la reĝo Filipo la 2-a klarigante siajn planojn de libereco kaj memregado subskribita per la kromnomo de el traidor (la perfidisto). Li murdis Inés, ĉar estis disputoj inter liaj homoj dezirantaj esti kun ŝi.

En julio de 1561 li alvenis al la insulo Margarita kaj kontrolis ĝin, sciigante ties loĝantojn ke li portas grandan trezoron de la inkaoj kaj tiuj, inklude la guberniestron don Juan Villadrando, avaremaj, falis en la trompon. Aguirre enprizonigis la guberniestron kaj membrojn de la konsilantaro. Poste li kaptis permilite La Asunción kaj najbarajn vilaĝojn. Koninte pri tio, la kontinentaj aŭtoritatoj, sendis Francisco Fajardo lukti kontraŭ li. Antaŭ abandoni Margarita Aguirre ekzekutis la guberniestron kaj 50 lokanojn. Li skribis novan leteron al la hispana reĝo insulte; tiun fojon li subskribis kiel El Peregrino (la pilgrimanto) kaj la Príncipe de la Libertad (liberecprinco).

En la 29a de aŭgusto de 1561, li abandonis la insulon Margarita kurse al Borburata en la kontinento, kie lia malferma ribelo kontraŭ la hispana monarkio ŝanĝis kurson. Ankaŭ Borburata estis viktimo de la rabemo de Aguirre kaj liaj “marañones”. Intence kapti Panamon, li okupis la urbon Nova Valencio de la Reĝo provokanto la fuĝon de la panikitaj loĝantoj al la montoj dum aliaj rifuĝiĝis en la insuloj de la lago Takaraigua. La konkistadoro Juan Rodríguez Suárez iris kontraŭ li kun kvar soldatoj por embuski ilin kaj nuligi la insurekciantojn, sed indiĝenoj ĉirkaŭis ilin kaj post tritaga luktado, mortigis Rodríguez Suárez kaj liajn kompanojn. Trapasinte la montaron de Nirgua, Aguirre falis sur Barkisimeto. Avertitaj de Pedro Alonso Galeas, nome dizertinto el la ekspedicio, hispanaj trupoj loĝantaj en Merido, Trujillo kaj El Tocuyo sub estreco de la maestre de campo Diego García de Paredes kaj de Hernando Cerrada Marín, iris al Barkisimeto por aresti kaj ekzekuti lin. Aguirre malespere murdis ponarde eĉ sian propran filinon, Elvira, por eviti ties falon en la manoj de siaj malamikoj; same li murdis ankaŭ kelkajn el siaj sekvantoj kiuj klopodis kapti lin.

Finfine, en la 26-a de oktobro de 1561 du maranjonoj pafis al li per siaj arkebuzoj; unu el ili pafis, sed apenaŭ tuŝis lin, pro kio Aguirre mokis. Tamen la alia maranjono ja pafcelis, mortigante lin en la momento. Poste saltis sur lin alia soldato, nome Custodio Hernández, kaj laŭ ordono de García de Paredes, senkapigis lin. Lia korpo estis dispecigita kaj liaj restaĵoj estis manĝitaj de hundoj kun la escepto de lia kapo, kiu estis enkaĝigita kaj eksponita publike kiel averto en El Tocuyo, liaj fortranĉitaj manoj estis portitaj al Trujillo kaj Valencia. En postmorta juĝo realigita en El Tocuyo li estis deklarita kulpa pro la delikto kontraŭmajesta. En Mérida kaj El Tocuyo kelkaj maranjonoj estis portitaj al juĝado, deklaritaj kulpaj pro fifaritaj krimoj kaj kondamnitaj al morto per dispecigo.

La figuro de Lope de Aguirre en la kulturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

En literaturo[redakti | redakti fonton]

La kapitano Francisco Vázquez, nome unu el la maranjonoj de Ursúa kiu survivis la krimojn de Lope de Aguirre, el kiu fuĝis en la Insulo Margarita, ĉirkaŭ 1562 finverkis Relación de todo lo que sucedió en la jornada de Amagua y Dorado, nome unu el la kronikoj plej detalenhavaj kaj valoraj pri tiu veturo. Juan de Castellanos inkludis Lope de Aguirre en sia eposo Elegías de varones ilustres de Indias.

En multaj romanoj, ĉefe de la 20a jarcento, estas Lope de Aguirre la ĉefrolulo. Inter ili:

En teatro elstaras:

En aliaj artoj[redakti | redakti fonton]

En muziko la verko plej grava estas la El Tirano Aguirre (Oratorio profana por 4 voĉoj soloistaj, ĥoro kaj orkestro) de la komponisto venezuela Evencio Castellanos kaj libreto de la venezuela verkisto Isaac J. Pardo. Venkinta de le "Premio Nacional de Música” 1962.

En kinarto elstaras:

La figuro de Lope de Aguirre en la popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Simón Bolívar skribis ke la ribelo de Lope de Aguirre estis la unua deklaro de sendependo de regiono el Ameriko.
  • En 1964 la hispana verkisto Ramón J. Sender verkis romanon pri la konkistadoro, nome La aventura equinoccial de Lope de Aguirre. Impresita de tiu romano, la germana reĝisoro Werner Herzog prenis ĝin kiel referenco, kun kelkaj varioj, por sia filmo Aguirre, der Zorn Gottes (1972).
  • La venezuela verkisto Miguel Otero Silva verkis la romanon Lope de Aguirre, príncipe de la libertad (1979) kie li portretis lin kiel pioniro de la amerika sendependeco.
  • Lia figuro ankaŭ inspiris la romanon Daimón (1978), de la argentina verkisto Abel Posse.
  • Estas almenaŭ du adaptoj al la bildliteraturo de la historio de Lope de Aguirre: unu de la urugvaja Alberto Breccia, realigita origine por la argentina merkato, kaj alia de lia filo Enrique, por la eŭropa merkato. Kurioze, ambaŭ estis faritaj kaj publikitaj preskaŭ samtempe.
  • La strando El Tirano (ankaŭ konata kiel Puerto Fermín), nordoriente de la insulo Margarita, rememorigas pri la loko kie elŝipiĝis Lope de Aguirre en teroj venezuelaj.
  • Alia popola loko estas la Salto de Aguirre en la perua ĝangalo kie, endanĝerigita, li gravuris sur roko misterajn simbolojn kiuj hodiaŭ estas kultejo.
  • La venezuela muzikgrupo de pezmetalo Gillman posedas kanton referenca al la historio de Aguirre en la albumo Escalofrío (1994), titola «El tirano Aguirre».
  • La argentina muzikgrupo Aguirre formiĝis en 1990, kiam ariĝis Mario Serra, Pablo Tapia, Marcelo Moura kaj Alejandro Fernández Lecce. La nomo de la grupo estis inspirita en la filmo Aguirre, la kolero de Dio, de Werner Herzog.
  • En Hispanio kelkaj urboj havas stratojn kun nomo dediĉita al tiu konkistadoro; ekzemple ĉe Roquetas de Mar (Almerio), Torre-Pacheco (Murcio), Pozo Estrecho (Murcio), Vitoria (Alavo) kaj, kompreneble, ĉe lia naskoloko, Oñate (Gipuzko).
  • Ankoraŭ nuntempe daŭras la memoro de Aguirre en la popola imagaro: la vaglumoj kiuj aperas nokte en Venezuelo estas lia fantomo kaj tiuj de liaj homoj; la kamparanoj de la ruraj areoj de Barkisimeto rakontas ke lia spirito ankoraŭ aperas noktomeze proksime de la loko kie li mortiĝis kaj en El Tocuyo oni celebras lian morton per procesio la 27an de oktobro. En la perua ĝangalo la veturantoj vizitas lokon por kontempli la nomitan Salto de Aguirre, preĝas kaj krucsignas antaŭ misteraj simboloj kiuj supozeble li estis lasintaj gravuritaj surroke.
  • La leteroj de Aguirre konstituas kolekton de granda historia valoro kiu motras edukitan homon posedanta bonan kaligrafion. Sed li estis ankaŭ komplotema, malafabla, toska, malagrabla, ambicia, temperamentema, kolerema, ruza, lerta, ribelema, sentima kaj, samtempe, timiga, danĝera, fanatika, revenĝema kaj liberecema. Por multaj, Lope de Aguirre estas la ekstrema sublimigo de la hispana karaktero, kapabla je la plej bona kaj je la plej malbona, je la plej gloraj agoj kaj je la plej fifamaj, sed donante absolutan valoron al Honoro: li nek pardonas nek forgesas ofendon kaj manko de revenĝo estas por li ofendo mem; li mortigis sian filinon por "savi" ŝian honoron. Li estas ege paranoja, lime al la psika malsano; mortigas tro facile kaj malamikojn kaj foje siajn proprajn sekvantojn okaze de malmulta entuziasmo iliaflanke. Oni atribuis al li, ĉu rekte aŭ pro lia ordono, 72 murdojn: el kiuj 64 hispanoj, tri pastroj, kvar virinoj kaj unu indianoj, kio indikas mankon de atento al sekso aŭ kondiĉo de mortontoj. Li dormas vestita kaj armita, ĉirkaŭita de siaj fideluloj, malfidas el ĉiuj. Sed ankaŭ havis la kuraĝon lukti kontraŭ tuta Imperio. Li faris heroan navigadon tra Sudameriko. Siastile, li plendis por justico. Lia ribelletero sendita al la reĝo Filipo la 2-a estas pli letero de seniluziiĝinta subulo ol fiera mesaĝo de simpla tirano. Krome ŝajne li donis rajtegalecon al negroj kaj indianoj (ankoraŭ en la 16a jarcento, tri jarcentojn antaŭ la nuligo de la sklaveco).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Calbarro, Juan Luis: El retrato retórico en la Relación de Francisco Vázquez, Cádiz e Iberoamérica, núm. 10, Cádiz: Diputación Provincial de Cádiz, 1992; reproducido como "Lope de Aguirre, el maldito. Retrato retórico", Historia 16, núm. 342, Madrid: Historia Viva, octubre 2004.
  • Páramo Bonilla, Carlos Guillermo: Lope de Aguirre o la vorágine de Occidente. Selva, mito y racionalidad Bogotá, 2009 Universidad Externado de Colombia. ISBN 978-958-710-418-9
  • Galster, Ingrid: Aguirre o La posteridad arbitraria. La rebelión del conquistador vasco Lope de Aguirre en historiografía y ficción histórica (1561-1992), Bogotá, 2011, ISBN 978-958-738-204-4
  • González de Vega, Gerardo: Mar Brava. Historias de corsarios, piratas y negreros españoles (Capítulo V: Los invencibles marañones), Barcelona, 1999, ISBN 84-406-9374-5
  • PALMER, Óscar y FRATTINI, Eric (1998). Guía básica del cómic. Nuer Ediciones. ISBN 84-8068-054-7.
  • Matamoro, Blas: Lope de Aguirre, Madrid, 1987, ISBN 84-7679-032-5
  • Torrente Ballester, Gonzalo: Lope de Aguirre, el peregrino (Suplemento literario de Vértice, 1940).
  • Vázquez, Francisco: El Dorado. Crónica de la expedición de Pedro de Ursúa y Lope de Aguirre, Madrid, 2007, Alianza Editorial. ISBN 978-84-206-6694-5.
  • Galster, Ingrid (2015). Aguirre o la posteridad arbitraria. EUNSA. ISBN 9788431330743.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.