17-a de majo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 17-a de majo estas la 137-a tago de la jaro (la 138-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 228 tagoj restas.
Je la 17-a de majo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 352: Libero iĝis papo
- 884: Hadriano la 3-a iĝis papo
- 1101: Reĝo de Jerusalemo Baldueno la 1-a konkeris Cezareon Apudmaran
- 1257: Rikardo kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1410: Johano la 23-a iĝis kontraŭpapo
- 1529: Germanio: en Halle oni decidis konstrui Marienkirche komencante de detruo de la du najbaraj preĝejoj
- 1557: Pollando: Augustów iĝis urbo
- 1602: Dum pola-sveda milito la pola-kozaka armeo konkeris fortreson Fellin
- 1606: En Moskvo okazis nupto inter caro Falsa Demetrio la 1-a kaj polino Marina Mniŝek
- 1642: Francoj fondis fortikaĵon Ville-Marie - nun Montrealo
- 1656: Rusio deklaris militon kontraŭ Svedio
- 1673: Jacques Marquette kaj Louis Jolier ekvojaĝis laŭ riveroj kaj lagoj de Usona Mez-Okcidento
- 1724: Islando: dum erupcio de vulkano Krafla, formiĝis vulkana kratero kun diametro de 320 metroj
- 1792: Novjorka Borso estis fondita
- 1809: Francio: Napoleono Bonaparte ordonis aneksi Papan Ŝtaton por la Unua Imperio
- 1814: Post fino de la persona unio de Danio-Norvegio, Norvegio akiris sian konstitucion, alprenitan de Konstitucifara asembleo en Eidsvoll, kiun jardekojn poste Karl Marx nomos la plej demokrata en la moderna Eŭropo
- 1849: Misurio: granda incendio de la urbo Sankta Luiso
- 1860: Munkeno: germana sporta klubo TSV 1860 München fondiĝis
- 1863: En Horki apud Kobrin komenciĝis unua batalo de la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, en kiu komandis pola generalo Romuald Traugutt
- 1864: Premiera plenumo de la himno de Norvegio Jes, ni amas ĉi landon
- 1865: Parizo: Internacia Telegrafia Asocio fondiĝis (nun Internacia Telekomunika Unio)
- 1875: Usono: en Louisville okazis unua Kentukia Ĉevalvetkuro
- 1882: Plena suna eklipso videbla en Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Ĉinio
- 1890: Opero Cavalleria rusticana de Pietro Mascagni inaŭguris en Romo la italan verismon
- 1900: Usono: en Ĉikago oni eldonis infanan libron La mirinda sorĉisto de Oz, tradukatan al pluraj lingvoj, kune kun Esperanto
- 1900: Brita-bura milito: britaj trupoj alvenis kun helpo, al sieĝita de buroj dum 217 tagoj, urbo Mahikeng
- 1901: Plena suna eklipso videbla sur la Hinda Oceano
- 1902: Alfonso la 13-a kroniĝis kiel reĝo de Hispanio
- 1902: en Grekio estis malkovrita Meĥanismo de Antikithera por kalkuli situon de astroj
- Unua mondmilito:
- 1920: Inaŭgura flugo de la nederlanda Reĝa Aviada Kompanio
- 1920: Pola-bolŝevika milito: Ĉefkomandanto Józef Piłsudski ordonis krei Nordan Fronton
- 1925: Tereza de Lisieux estis kanonizita de la papo Pio la 11-a
- 1926: Wilhelm Marx iĝis kanceliero de la Vajmara Respubliko
- 1928: La 9-a Somera Olimpiko komenciĝis en Amsterdamo
- 1930: en Nov-Jorko oni komencis konstrui Rockefeller Center, la plej grandan komercan komplekson de konstruaĵoj en la mondo
- 1933: Norvegio: faŝisma politika partio Nasjonal Samling fondiĝis
- 1939: Brita mandato Palestino: rezulte de arabaj premoj Britio anoncis t.n. Blankan Libron, permesantan alvenon de apenaŭ 15 miloj de judaj setliĝontoj al Palestino dum 5 jaroj
- 1939: Dua Pola Respubliko: Wincenty Witos, kelkajn semajnojn post reveno el ekzilo en Ĉeĥoslovakio, kien forveturis en 1933, kiel malamiko de la partio de Józef Piłsudski, reelektiĝis prezidanto de Popola Partio
- Dua mondmilito:
- 1940: Kadre de Intelektul-kampanjo en Grandpolujo Gestapo arestis polojn, kiuj antaŭmilite aktivis politike kaj deportis ilin al koncentrejoj; dioceza episkopo de Gdańsk Carl Maria Splett sub premo de Gestapo ordonis forigi de preĝejoj ĉiujn objektojn kun polaj surskriboj; germanaj regopovoj amase deportis polan loĝantoron de la distrikto Sieradzki; Gestapo skribe admonis de la 15-a de decembro 1939 ĝis tiu ĉi tago en distrikto Łobez 20 germanajn bienposedantojn pro kontaktoj kun polaj militkaptitoj; Germana armeo sen batalo aneksis Bruselon; Londono: malfermo de la ekspozicio Pollando, kia estis kaj kia estas en Selfridge Auditorium
- 1941: Germana okupado de Pollando: en Varsovia fabriko de tabako finiĝis duhora ĉiutaga striko de polaj laboristinoj, daŭranta de la 12-a de majo - Gestapo arestis parton de ili; en Varsovio Gestapo arestis plurajn gvidantojn de konspira Nacia Partio - kvar post pli malpli unu jaro pereis, i.a. 2 profesoroj en Aŭŝvico, kaj unu senkapigita en Poznań; Nord-Afrika kampanjo: sensukcesa 3-taga brita atako lime de Egiptio kaj Libio finiĝis - oni ekregis nur montpasejon Halfaja
- 1942: Gestapo murdis grupon de aktivuloj en la Varsovia geto; en malliberejo en Katowice hitleranoj senkapigis 9 polojn; dum ekstermo de du polaj vilaĝoj taĉmento de SS en Siedliszcze kaj Tuhanie pafmortigis 26 personojn; Orienta Fronto: ĉe suda linio germanaj 17-a Armeo kaj 1-a Kirasita Armeo kontraŭatakis al soveta enpenetro en Izium-regiono (Ĥarkiva provinco) - kontraŭofensivo de Wehrmacht en la Dua Batalo de Ĥarkovo komencita
- 1943: En koncentrejo Majdanek germanoj gasumis 151 infanojn; Gestapo pafmortigis en Żarnowiec 40 personojn - revenĝe grupo de Popola Armeo atakis gardejon de blua polico; Volinia masakro: komandejo de Pola Enlanda Armeo en Lvovo ordonis aranĝi memdefendon en vilaĝoj kaj setlejoj kontraŭ atakoj de ukrainoj; Pola Rezistomovado en Ĝenerala Gubernio entreprenis 121 kontraŭgermanajn agojn; membroj de Kamparanaj Batalionoj detruis nokte de la 16-a/17-a de majo dokumentojn en 11 el 13 komunumaj oficejoj en distrikto Krasnostawski; Ĉeĥoslovakio: deklaro de informad-ministro pri kaŭzoj de malbonigo de la rilatoj kun Pollando kaj krizo en aranĝo de komuna mezeŭropa konfederacio post malkaŝo de la masakro de Katin
- 1944: Germana polico pafmortigis en antaŭurbo de Chełm kelkdekon da personoj, en Nowy Sącz 17 loĝantojn de Mszana Dolna, kaj aliloke 5 personojn; Batalo de Monte Cassino: Dua Pola Korpuso kune kun Aliancanoj eniris la 5-an atakon en regiono Montokasino; Birma Fronto: ĉinaj trupoj komandataj de generalo Joseph Stilwell ekatakis Mjiĉina; Pacifiko: trupoj de usona 6-a Armeo okupis Vejkinsulon
- 1945: Soveta okupado de Pollando: en vilaĝo Klichy apud Brańsk NKVD murdis 27 soldatojn de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj 3 vilaĝanojn; en Podlaĥio en batalo kontraŭ reprezalioj de soveta operaca grupo de NKVD, apogata de polaj komunistaj kunlaboristoj el Bielsk Podlaski, mortfalis 23 soldatoj de Nacia Militista Unuiĝo kaj 3 civiluloj; Delegito de Registaro pri la Lando Stefan Korboński kaj Konsilio de Nacia Unueco en alvoko al poloj anoncis kreon de demokratia provizora registaro kaj alvokis al decida kontraŭstaro kontraŭ kunlaborismaj strukturoj "el Lublin”, atento pri provokoj al armita batalo kaj petis junularon, fuĝinta al arbaroj antaŭ soveta teroro, al reveno "por la normala vivo"
- 1947: Post renegocado de kontrakto kun fabrikantoj de la parfumo Chanel n-ro 5, Coco Chanel ricevis parton de dummilitaj profitoj pro la vendo, iĝante unu el la plej riĉaj virinoj en la mondo
- 1948: Sovetunio oficiale agnoskis Israelon
- 1953: En Varsovio komenciĝis la 10-a Eŭropa Ĉampioneco pri Boksado - polaj boksistoj gajnis 5 ormedalojn
- 1954: Usono aboliciis rasan segregacion en publikaj lernejoj
- 1963: Nacia Parko Gigantmontaro kreiĝis en Ĉeĥio
- 1970: Thor Heyerdahl eknavigis de Maroko trans Atlantikan Oceanon sur fragmita floso Ra II
- 1972: Federacia Parlamento ratifis la pakton Pola Popola Respubliko-Federacia Respubliko Germanio pri agnosko de la nova pola-germana landlimo laŭ la riveroj Odra kaj Neiße, kies bazo estis pli frua simila pakto Sovetunio-FRG (la postmilita periodo finiĝis, ĉar Okcidenta Germanio ĝis nun ne agnoskis la ŝtatlimojn)
- 1972: Membroj de la itala eksterparlamenta organizaĵo Daŭra Lukto murdis en Milano Luigi Calabresi
- 1973: Oni komencis televide prezenti enketadon de senata komisiono pri la skandalo Watergate
- 1980: En Sud-Koreio oni enkondukis militjuron - masakro ĝis 2 mil personoj en Kŭangĵuo
- 1981: En Varsovia Politekniko finiĝis la unua Tutpollanda Foiro de Samizdatoj, organizita de la Sendependa Asocio de Studentoj - oni prezentis ekspozicion de ĉ. 500 titoloj
- 1984: Pollanda Olimpika Komitato sekvis sovetan decidon kaj ne sendis polajn sportistojn al la 23-a Somera Olimpiko en Los-Anĝeleso
- 1990: Samseksemo estis forigita de la listo de mensmalsanoj laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj - publikaĵo de la Monda Organizaĵo pri Sano
- 1991: Tim Berners-Lee oficiale prezentis en CERN agmanieron de la Tut-Tera-Teksaĵo
- 1992: Beatigo de Josemaría Escrivá de Balaguer, fondinto de Opus Dei
- 1995: Jacques Chirac fariĝis prezidento de Francio
- 1995: Malaperigo de Gedhun Choekyi Nyima, 11-a reenkarniĝo de la panĉen-lamao
- 1996: En Italio ekfunkciis unua registaro de Romano Prodi
- 1997: Laurent Kabila proklamas sin prezidanto de Zairio, kiun renomis al Demokrata Respubliko Kongo post Unua Konga Milito kontraŭ Mobutu Sese Seko
- 1999: SETI: en Usono ekfunkciis SETI@home, la projekto de volontula komputado pri serĉado de ekstertera inteligento
- 2007: François Fillon iĝis ĉefministro de Francio
- 2007: Amasa atako de retpiratoj kontraŭ Estonio komenciĝis - oni blokis servilojn kaj paĝojn de la Parlamento de Estonio, bankoj kaj aliaj institucioj
- 2009: Dalia Grybauskaitė elektiĝis prezidentino de Litovio
- 2009: Svedo Markus Persson publikigas unuan version de Minecraft - videoludo pri konstruado, tradukita i.a. al Esperanto
- 2010: Barato: 44 policanoj pereis en embusko de naksalitoj en subŝtato Ĉhatisgaro
- 2016: En serio de ok teroristaj atencoj en Bagdado 101 personoj pereis kaj ne malpli ol 194 vundiĝis
- 2019: Ŝintoo-Festivalo komenciĝas en Tokio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1490: Albreĥto, la lasta Alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj, el Frankofonia branĉo de Hohencolernoj (m. 1560)
- 1682: Bartholomew Roberts, kimra pirato kaptinta ĉ. 470 ŝipojn apud marbordoj de Ameriko kaj Okcidenta Afriko (m. 1722)
- 1743: Johann Gottwerth Müller, germana verkisto kaj librovendisto
- 1749: Edward Jenner, angla kuracisto, malkovrinto de vakcinado kontraŭ variolo (m. 1823)
- 1763: Pierre-Auguste Adet, franca diplomato kaj kemiisto (m. 1834)
- 1796: Franz von Schober, aŭstra poeto, libretisto, litografo, aktoro (m. 1882)
- 1807: Lázár Petrichevich Horváth, hungara ĵurnalisto, verkisto, akademiano (m. 1851)
- 1821: Sebastian Kneipp, germana pastro kaj naturkuracisto (per akvo) (m. 1897)
- 1826: Julius Köstlin, germana teologo kaj eklezihistoriisto
- 1836: Wilhelm Steinitz, aŭstria ŝakisto, la unua mondĉampiono (m. 1900)
- 1836: Virginie Loveling, flandra verkistino, kies verkojn esperantigis pluraj tradukistoj (m. 1923)
- 1845: Jacint Verdaguer, kataluna poeto, plurfoja partopreninto de Floraj Ludoj (m. 1902)
- 1853: József Mihály, hungara ĵurnalisto, kuracisto, instruisto kaj tradukisto (m. 1927)
- 1860: Nataly von Eschstruht, germana furorverkistino (m. 1939)
- 1866: Julian Marchlewski, pola komunisto kaj bolŝeviko, kungvidanto de spartakismo, kunfondinto de Tria Internacio, prezidanto de la Portempa Pola Revolucia Komitato (m. 1925)
- 1866: Erik Satie, franca komponisto skotdevena (m. 1925)
- 1868: Horace Elgin Dodge, usona fabrikanto de aŭtomobiloj (m. 1920)
- 1873: Henri Barbusse, franca komunista verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de simbolismo (m. 1935)
- 1879: Simon Petljura, prezidento de Ukraina Popola Respubliko kozakdevena, verkisto, ĵurnalisto, murdita (m. 1926)
- 1883: Benedetto Brin, itala politikisto kaj inĝeniero (m. 1898)
- 1891: Elemér Jakabffy, hungara juristo, redaktoro, politikisto (m. 1963)
- 1886: Alfonso la 13-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj, atribuinta al Zamenhofo hispanan ordenon dum UK 1909 (m. 1941)
- 1886: Kálmán Bodor, rumania hungara agronomo, ĉefkunlaboranto de "Transilvania Bienmastro" (m. 1960)
- 1886: Ernő Márton, hungara ĵurnalisto, redaktoro, kunfondinto de la juda semajngazeto Új Kelet (m. 1960)
- 1898: Kaĵi Hirokazu, japana dentisto kaj esperantisto, eldonisto de la revuo "Juna Azio" (m. nekonata)
- 1904: Jean Gabin, franca aktoro, rolinta kiel komisaro Maigret (m. 1976)
- 1906: Karola Nagy, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1933)
- 1906: Tadeusz Milewski, pola lingvisto, nomsciencisto, esploristo de indiĝenaj lingvoj de Ameriko (m. 1966)
- 1907: Jenő Dsida, rumanihungara poeto, redaktoro (m. 1938)
- 1912: Sándor Végh, hungara violonisto kaj dirigento (m. 1997)
- 1916: Jenő Fock, hungara komunisto, ĉefministro de Hungario (m. 2001)
- 1923: Marian Przełęcki, pola filozofo, logikisto, etikisto kaj semiotikisto, reprezentanto de la Lvova-Varsovia skolo (m. 2013)
- 1925: Idi Amin, diktatoro de Ugando, islamano, subpreminto de la ribelo de Maŭ Maŭ (m. 2003)
- 1929: Lajos Erdélyi, hungara fotisto, ĵurnalisto
- 1932: Miloslav Vlk, ĉeĥa ĉefepiskopo, esperantisto, alta protektanto de IKUE-Kongresoj (m. 2017)
- 1936: Dennis Hopper, aktoro kaj reĝisoro (m. 2010)
- 1936: Brigitte Frank-Böhringer, germana esperantistino kunorganizinta AIS kun sia edzo Helmar Frank (m. 1990)
- 1940: Alan Kay, usona komputikisto, aŭtoro de Dynabook, laŭreato de la premio Turing
- 1944: David Kelly, brita spertulo pri biologia militado (m. 2003)
- 1946: Galina Starovojtova, rusa politikistino, defendantino de homrajtoj de malplimultoj, disidento, murdita (m. 1998)
- 1950: Janez Drnovšek, prezidento de Slovenio (m. 2008)
- 1950: Valerija Novodvorskaja, soveta disidentino, rusa opozicia politikistino kaj publicistino, persekutata (m. 2014)
- 1954: Daniela Lehárová, ĉeĥa tradukistino de la pola literaturo
- 1959: Endre Kusztos Sz., rumania hungara biologo (m. 1992)
- 1961: Enya, irlanda kantistino kaj pianistino ludanta novepokan kaj keltan muzikon
- 1964: Grzegorz Przemyk, pola lernanto kaj poeto, viktimo de komunista reĝimo, filo de persekutata poetino Barbara Sadowska (m. 1983)
- 1967: Mohamed Naŝid, prezidento de Maldivoj
- 1971: Máxima Zorreguieta, reĝino de Nederlando, argentinanino
- 1978: Emese Bács, hungara pentristino
- 1981: Cosma Shiva Hagen, germana aktorino
- 1987: Ott Lepland, estona kantisto
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1395: Maria, reĝino de Hungario, filino de Ludoviko la 1-a (n. 1371)
- 1510: Sandro Botticelli, itala renesanca pentristo el Florenco, konata de la Naskiĝo de Venuso (naskiĝis ĉirkaŭ 1445)
- 1531: Konrad Wimpina, germana humanisto, teologo, rektoro-fondinto de la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro (n. 1465)
- 1551: Sin Saimdang, korea artistino dum la Joseon-Dinastio, patrino de Yi I (n. 1504)
- 1587: Gotthard Kettler, grandmajstro de Livonia ordeno (n. 1517)
- 1606: Falsa Demetrio la 1-a, imperiestro de Rusio, edzo de Marina Mniŝek, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 1581)
- 1700: Adam Adamandy Kochański, pola jezuito, filozofo, matematikisto, mekanikisto kaj fizikisto (n. 1631)
- 1727: Katerino la 1-a, imperiestrino de Rusio, edzino de Petro la Granda (n. 1684)
- 1797: Michel-Jean Sedaine, franca dramaturga verkisto, membro de la Franca Akademio (n. 1719)
- 1826: Leonárd Losteiner, hungara pastro kaj historiisto (n. 1744)
- 1831: Sámuel Köteles, hungara filozofo, altlerneja instruisto (n. 1770)
- 1838: Charles-Maurice de Talleyrand, franca kleriko kaj diplomato (n. 1754)
- 1838: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko (n. 1799)
- 1886: John Deere, usona forĝisto, algrikultura inventisto projektinta ŝtalan plugilon (n. 1804)
- 1892: György Klapka, hungara generalo dum la Hungara revolucio de 1848 (n. 1820)
- 1903: Valentim Magalhães, brazila verkisto, kunfondinto de la Brazila Beletristika Akademio (n. 1859)
- 1918: Bronisław Piłsudski, pola lingvisto, muzeisto kaj etnografo okupiĝanta pri Ajnuoj, frato de marŝalo Józef Piłsudski (n. 1866)
- 1929: Lilli Lehmann, germana operkantistino (soprano) (n. 1848)
- 1935: Paul Dukas, franca komponisto juddevena (n. 1865)
- 1944: Milena Jesenska, ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino (n. 1896)
- 1946: Oscar Rudolph Neumann, germana ornitologo, esploristo de Afriko (n. 1867)
- 1954: Fritz von Herzmanovsky-Orlando, aŭstra verkistoj kaj arkitekto (n. 1877)
- 1964: Otto Wille Kuusinen, finna komunisto, sovetia politikisto (n. 1881)
- 1996: Frigyes Walter, rumania hungara grafikisto (n. 1931)
- 2000: Ernő Gáll, rumania hungara sociologo, redaktoro (n. 1917)
- 2007: Wiktor Zin, pola arkitekturisto, desegnisto, konservisto kaj profesoro (n. 1925)
- 2009: Mario Benedetti, urugvaja verkisto kaj poeto loĝanta en Bonaero (n. 1920)
- 2009: Jerzy Perzanowski, pola filozofo kaj logikisto, aŭtoro de la termino kognoscienco, profesoro ĉe la Universitato de Nikolao Koperniko en Toruń (n. 1943)
- 2012: Donna Summer, usona kantistino, simbolo de diskoteka erao (n. 1948)
- 2013: Jorge Rafael Videla, prezidento kaj diktatoro de Argentino (n. 1925)
- 2015: Sándor Kibédi Varga, hungara ĵurnalisto kaj verkisto publikiganta en "Helikon" (n. 1946)
- 2017: André Albault, franca okulkuracisto, pioniro de denaskismo, diversrolulo en la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Monda Kulturo", kunredaktoro de Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta), kuntradukinto de la plurlingva Anatomia Nomenklaturo, aŭtoro de Nova Helpalfabeto (n. 1923)
- 2018: Richard Pipes, usona sovetologo pol-juddevena, konsilisto de la usona prezidento Ronald Reagan pri Mez-Orienta Eŭropo, okupiĝanta pri la historio de Rusio, honora civitano de Cieszyn, kontraŭkomunisto (n. 1923)
- 2018: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de Eŭropa Parlamento (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Norvegio (tago de la konstitucio) kaj en Nauro
- Demokratia Respubliko Kongo, tago de nacia liberigo
- Monda tago de telekomunikado
- Internacia tago kontraŭ homofobio, transfobio kaj bifobio
- Hispanio: Tago de la Galega Beletro - festotago kreita en 1963 por omaĝi al verkistoj kaj la galega lingvo
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 17-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.