Rejkjaviko
Rejkjaviko | ||
islande Reykjavík | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Reykjavík | ||
Ŝtato | Islando | |
---|---|---|
Golfo | Faxaflói | |
Elektodistriktoj | Reykjavíkurkjördæmi Norður, Reykjavíkurkjördæmi Suður | |
Memorindaĵo | Hallgrímskirkja | |
Situo | Rejkjaviko | |
- koordinatoj | 64° 08′ 00″ N 21° 56′ 00″ U / 64.13333 °N, 21.93333 °U (mapo) | |
Areo | 274,0 km² (27 400 ha) | |
Loĝantaro | 117 721 (2007) | |
Denseco | 429,64 loĝ./km² | |
Fondo | 870 | |
Urbestro | Q112110222
(ekde 16-a de januaro 2024) | |
Horzono | GMT (UTC+0) | |
Poŝtkodo | 101-155 | |
ISO-3166 | IS-1 | |
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Situo enkadre de Islando
| ||
Kvartaloj en Rejkjaviko
| ||
Vikimedia Komunejo: Reykjavík | ||
Retpaĝo: www.rvk.is | ||
Rejkjaviko (islande Reykjavík, [REJkjavik]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Islando. Ĝi situas en sudokcidenta Islando, en la suda marbordo de la golfo Faxaflói.
Rejkjaviko havas pli ol 123 000 loĝantojn (en 2016), kaj pli ol 216 000 en la urba regiono. La regiona loĝantaro kongruas je ĉirkaŭ 2/3 de ĉiuj loĝantoj en Islando, kaj la urbo estas la centro de la kulturaj, ekonomiaj kaj registaraj agadoj.
Fondita je la fino de la 9-a jarcento de la vikingoj, ĝi ekde 1786 havas la rangon de urbo. Nuntempe Rejkjaviko estas la industria, komerca, scienca kaj kultura centro de la lando, kaj la Universitato de Rejkjaviko situas en la urbo. Je la latitudo 64°08' N, ĝi estas la plej norda ĉefurbo de suverena ŝtato en la mondo, kaj estas populara celo por turistoj.
La nomo Reykjavík signifas fumogolfeto, kiu venas de la varmaj vaporantaj fontoj en la ejo. Rejkjaviko estas unu de la plej puraj, ekologie amikaj, kaj sekuraj urboj en la mondo.
Rejkjaviko estas ĝemelurbo de Seatlo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ kio oni scias, Rejkjavík estis fondita kiel loĝejo de la vikinga estro-viro Ingólfur Arnarson en la jaro 874, kaj minime estis un de la unua setlejoj en Islando – viro nomita Náttfari eble jam loĝis en Húsavík. La loĝejo iĝis urbu in 1786, kiel ofica komerco-urbo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Baziliko Kristo Reĝo, katolika
- Hallgrímskirkja, moderna
- Katedralo de Rejkjaviko, tradicia
Servoj
[redakti | redakti fonton]Okazigitaĵoj
[redakti | redakti fonton]Elstaruloj kun ligo al Rejkjaviko
[redakti | redakti fonton]- Sigvaldi Kaldalóns, komponisto kaj kuracisto
- Zoltán Ésik, hungara matematikisto
Esperanto en Rejkjaviko
[redakti | redakti fonton]En 1889 Þorsteinn Þorsteinsson komencis tie la Esperanto-movadon. En 1925, la ŝtata ĉefkuracisto Vilmundur Jónsson, entuziasmigis sian amikon, la islanda verkisto Þórbergur Þórðarson por Esperanto. Aparte Þorssteinn, Þórbergur havis grandan signifon por la Esperanto-movado, kaj signife kontribuis al la konatigo de la internacia lingvo en Islando.[1]
En 1977 okazis la 62-a Universala Kongreso de Esperanto kaj en 2013 okazis la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko.
Aliaj gravaj urbaj esperantistoj, krom la jam menciita, inkludas:
- Árni Böðvarsson
- Baldur Ragnarsson
- Hallgrímur J. Jakobsson
- Karl Sigurðsson
- Kristján Eiríksson
- Kristófer Grímsson
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rejkjaviko en vespera lumo post la fermo de la 98-a UK
-
Sunsubiro en Rejkjaviko post la fermo de la 98-a UK
-
Rejkjaviko en 1881
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- rvk.is
- reyjkavik.is
- tourist.reykjavik.is Arkivigite je 2006-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Islands-myndir: Reykjavík
- Vojaĝraportoj pri Rejkjaviko esperante
|