Rigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la historia urbocentro je decembro 2004 vidata de la rivero Daŭgavo
Panorama vido de la historia urbocentro je decembro 2004 vidata de la rivero Daŭgavo
Rigo
latve Rīga
urbo
Oficiala nomo: Rīga
Ŝtato Latvio Latvio
Municipo Rigo
Monumento Monumento de Libereco
Rivero Daŭgavo
Situo Rigo
 - koordinatoj 56° 56′ 56″ N 24° 06′ 23″ O / 56.94889 °N, 24.10639 °O / 56.94889; 24.10639 (mapo)
Areo 307,17 km² (30 717 ha)
 - de metropolo 10 132 km² (1 013 200 ha)
Loĝantaro 706 413 (2010)
Denseco 2 299,75 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Vikimedia Komunejo: Riga
Retpaĝo: www.riga.lv
Map
Vidaĵo de la malnova kvartalo

Rigo (latve Rīga, ruse Рига, litove Ryga, en multaj aliaj lingvoj: Riga) estas ĉefurbo de Latvio. En 2014 Rigo kune kun la sveda urbo Umeå estis unu el la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1199 la Arĥiepiskopo el Bremeno sendis episkopon Alberto al Livonio. Alberto estis pli diplomato ol pastro kaj li ruze sukcesis venki la fortajn livoniajn gentojn ĉe la rivereto Rigo. Alberto sukcesis atingi, ke la Papo Innocento la 3-a en Romo eldonis specialan dokumenton, kiu permesis, ke Alberto okupu Livonion. Al ĉiu, kiu partoprenis la okupan militon, li donis pardonon de pekoj. Dum la jaro 1200 Alberto kun 23 ŝipoj venis al Rigo. Dum tiu tempo sur la tero de Latvio loĝis multaj gentoj: livonoj, kuronoj, zemgaloj, seloj, latgaloj. Ili ĉiuj estis batalemaj inter si, tial Alberto sukcesis venki ilin.

Dum 1201 Episkopo Alberto komencis konstrui sur la loko de antaŭa maldekstra vilaĝo sian fortikaĵon – la urbon Rigo. Unuan fojon estas menciita la nomo de la urbo Rigo, dum 400 jaroj regas germanoj.

Dum 1204 Alberto komencis konstruigi la unuan ŝtonan kastelon el kalkoŝtono.

Dum la jaro 1282 Rigo eniris la Hansan Ligon.

Nur tricent jarojn poste, dum 1561, Rigo recevis rajtojn de libera urbo.

Sveda okupo skuis la urbon dum 1629.

1710 Rusio venkis svedojn, Rigo en Rusio.

1812 Napoleono atakigis Rigon, la loĝantaro forbruligis la antaŭurbon.

1873 La unua Latva Kantofesto en Rigo.

1918 Latvio deklaris sendependecon.

1940 Soveta Unio okupas Latvion.

1941 La Dua Mondmilito atingas Latvion. Nazia Germanio okupas la landon. Okazas pogromoj kontraŭ judoj ekzemple en julio (vidu artikolon Forbruligo de la sinagogoj de Rigo).

1944 Soveta armeo la duan fojon okupas Latvion kaj forpelas la armeon de nazia Germanio.

1949 Amaso da homoj fortransportiĝas al Siberio.

1987 La unua malkaŝa protesto kontraŭ Soveta Unio apud la Monumento de Libereco.

1989 Baltia VojoBaltia Ĉeno de Talino tra Rigo ĝis Vilno - staris homoj en ĉeno man-mane.

1991 Nova sendependeco.

1999 Parlamento (Saeima) elektas prezidentinon Vaira Vīķe-Freiberga.

2001 Rigo festas 800-jariĝon de la urbo.

Oni diras, ke Rigo komenciĝas de Alberta Placo. Antaŭe ĉi tie troviĝis maldekstra vilaĝo, kaj rivereto Rigo faris bonan naturan havenon. En la rivereton Rigo envenis multaj boatoj, kiuj laŭ Daŭgavo venis el Rusio, kaj ŝipoj laŭ Balta maro de Germanio, de Gotlando, kaj ĉi tiu loko estis bona por interŝanĝi varojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de la Sankta Jakobo[redakti | redakti fonton]

En ĝia arkitekturo videblas transiro de romaniko al gotiko. La kupra turo de la preĝejo kies alteco estas 86 metroj dum jarcentoj senbriliĝis, sur ĝi troviĝas la plej malnova horloĝo en Antikva Rigo, kiu estas starigita en la jaro 1480. la turo de tiu ĉi preĝejo estas sola, kiu havas sonorilon ekster la preĝejo mem. Ĝi troviĝas sub speciala tegmenta konstruo kaj estas bone videbla.

Preĝejo de la Sankta Petro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo ĉiam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ĝin en 1209, kaj ĉiam ĝi estis la plej alta en la urbo. Apud la preĝejo oni povas vidi interesan statuon "Bremenaj muzikistoj", donaco de ĝemelurbo Bremen. Ankaŭ apud la preĝejo de la sankta Petro ofte kantas surstrataj muzikistoj.

Doma Katedralo[redakti | redakti fonton]

Sur la ĉefa placo de Rigo, Doma Placo situas Doma Katedralo. La nomo venas de latina “Domus Dei” (Domo de Dio). Doman preĝejon komencis konstrui episkopo Alberto en 1211, kaj ĝi estas la 2-a plej antikva konstruajo en Rigo. La Preĝejo estis dediĉita al la Sankta Maria, same kiel la tero de Latvio estis dediĉita al la Sankta Maria. Oni komencis konstrui la preĝejon sur la loko kie jam estis sanktejo de maldekstroj, tombejo. La Katedralon oni finis en 1250.

Doma Katedralo ne ĉiam apartenis al katolikoj, post reformoj en 1525 ĝi fariĝis luterana. Dum soveta tempo ĉi tie okazis nur mitingoj kaj koncertoj, sed nun ĝi denove estas la ĉefa preĝejo en Rigo, luterana preĝejo. Ekde 13-a horo ĉiutage funkcias muzeo, dimanĉe okazas diservoj, vendrede posttagmeze - koncertoj.

La plej valora estas orgeno de Doma Katedralo, kiun konstruis en 1884 germana firmao, kaj ĝi estis tiam la plej granda kaj moderna. La instrumento estas 25 m alta, 11 m larĝa, 10 m profunda. Oni povas ludi per ĝi de sur du balkonoj, povas doni koncerton por du orgenoj. La orgeno havas 124 agordojn.

Apud Doma Katedralo situas klostro, nun tie troviĝas Muzeo pri Riga historio kaj navigado. La muzeo estas la plej malnova, fondita en 1773. Tie oni tenas nun pli ol duonmilionon da unuoj pri historio de Rigo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Monumento de Libereco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monumento de Libereco (Rigo).

La Monumenton konstruis arĥitekto Kārlis Zāle dum 1931-1935. Por tiu ĉi monumento tuta popolo kolektis la monon. Sur la monumento oni skribis vortojn "Por Patrujo kaj Libereco".

Servoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo interalie disponas pri internacia flughaveno, kiu estas la plej granda en Baltio kaj ofertas flugojn al 82 cellokoj.

La Riga haveno estas la plej grava en la lando. En 2016, 59% de la importoj kaj eksportaĵoj de Latvio estis transŝipitaj per maro en Rigo.

Pramterminalo (Rīgas Pasažieru termināls) ofertas ligojn ĉefe al Skandinavio kaj al norda Germanio.

La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 10, nomata Baltmara vojo, estas internacia eŭropa rondvojo ĉirkaŭ la Balta Maro nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj): de Rigo la internacia vojo gvidas norden al Talino, Sankt-Peterburgo, Virolahti kaj Helsinko, suden respektive poste okcidenten al Gdansko, Rostock, Kielo, Sønderborg kaj Kopenhago.

La plej gravaj latvaj aŭtovojoj stelforme disradias el Rigo: en horloĝa direkto, la vojo A1 laŭlonge de la marbordo iras norden al Salacgrīva kaj plu al Pärnu, la vojo A2 nordorienten al Sigulda kaj plu al Pskov, de la vojo A2 deflankiĝas iom pli norden la vojo A3 al Valmiera kaj plu al Valka/Valga lime al Estonio, la A4 kaj A5 konsistigas ringon ĉirkaŭ Rigo, la vojo A6 gvidas sudorienten borde de la rivero Daŭgavo al Jekab- kaj Daugavpils kaj de tie al Belorusio, vojo A7 suden al Bauska, Pasvalys kaj Panevėžys, la vojo A8 sudokcidenten al Jelgava, Joniŝkis kaj Šiauliai, vojo A9 okcidenten kaj iomete suden al Saldus kaj la havenurbo Liepāja ĉe la Balta Maro kaj fine la vojo A10 kiel eŭropa ŝoseo 22 okcidenten kaj iomete norden al la havenurbo Ventspils same ĉe la Balta Maro.

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La urbo, geografie kaj kulture proksima al la vivlokoj de L. L. Zamenhof en la litova kaj pola partoj de la tiutempa Rusia Imperio, kie ekĝermis la unua subteno por la nova lingvo Esperanto en 1887, rapide ekhavis vervajn esperantistojn kaj urbajn Esperanto-klubojn. Interalie en Rigo vivis Vladimír Szmurlo (1865-1931, fondinto de la Esperanto-societo "Riga Stelo" en 1910), Peteris Kikauka (n. en 1886), Peter Kadik (m. en 1924), Edgars Grots (n. en 1894), Talivalds Indra (same n. en 1894), Jānis Loja (1896-1970), Nikolajs Ķurzēns (1910-1959), Aleksandrs Strautmanis (1912-1995) kaj Mirdza Burgmeisters [1921-1989). Rigan Esperanto-klubon ĉe Latva Societo de Rigo gvidas Biruta Rozenfelde.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]