Panevėžys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Panevėžys
blazono de Panevėžys situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Distrikto: Panevėžys
Komunumo: Urba komunumo Panevėžys
Nombro de loĝantoj: 114 582 (stato 2007)
Areo: 50 km²
Internacia telefona prefikso: (+370) 45
Koordinatoj: 55° 44′ norde, 24° 23′ oriente

Panevėžys, en Esperanto Paneveĵiso[1] estas urbo en la nordo de Litovio.

La simbolo de Paneveĵiso

De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto Paneveĵiso. Dum la jaro 2007, la urbo havis 114 582 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La panoramo de la centro de la urbo Paneveĵiso

La unuaj nocioj pri la setlejo el la jaro 1503 devenas de la dokumento de la reĝo de Pollando kaj Grandduko de Litovio Aleksandro Jogajlido kaj jam kvar jaroj poste estis parokejo kaj en la jaro 1550 tien estis tranlokigita la sidejo de la distrikto el la proksima Upytė / Upita. En la jaro 1792 la urbo Paneveĵiso ricevis la urborajtojn.

Flag of Esperanto.svg Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo, kaj aktivas urba Esperanto-Klubo nomata "Revo".

La 6-14an de julio 2019 okazos en Paneveĵiso la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55).

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]