Litovoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovoj
loĝantaroetno
loĝanto • Balts • orient-eŭropanoj
Eastern Balts • Balts
Suma populacio
3660000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
litova lingvo
Religio
katolikismoprotestantismoortodoksismo
vdr
Lietuviai tautiniais drabužiais
Litovoj en naciaj vestoj

La litovoj (litove lietuviai) estas etno kies tradicia vivteritorio situas en Litovio, ŝtato en la nordoriento de Eŭropo, kaj kies anoj parolas la litovan lingvon, lingvon el la balta lingvofamilio, kiu apartenas al la hindeŭropa lingvaro. En Litovio 83,5 procentaĵoj de la ŝtata civitanaro estas litovoj. Kulture la litovoj konsideras sin proksimaj al la latvoj, kiuj ankaŭ parolas lingvon el la balta lingvaro, kaj al la estonoj, kiuj parolas lingvon el la finn-ugra lingvaro: La koncernaj tri landoj kune nomiĝas Baltio, kaj la tri etnoj kune kun la baltaj germanoj ofte komune nomatas baltoj (kvankam ja la estona kaj germana ne estas lingvoj de la balta lingvaro).

Historie, la litovoj estis la lasta etno de Eŭropo kiu estis kristanigita. Kompense, poste la aparteno al la katolika eklezio iĝis tre forta identiga trajto, aparte dum la periodo de sovetunia okupado de Baltio inter la jaroj 1940 respektive 1944 kaj marto 1990 respektive aŭgusto 1991.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Historio de Litovio

La plej malnova dokumenta fonto de la nomo, en la formo Litua, estas el la analoj de Quedlinburg de 1009. Litua estis la termino por regiono en la nuntempa Litovio. La slava Nestora kroniko de 1116 nomas la du ĉefajn tribojn de la litovoj: aŭkŝtajtoj kaj ĵemajtoj. En la 13-a jarcento la litovaj princlandoj estis unuigitaj pere de la pli posta litova reĝo Mindaugas, kiu en 1253 de la tradicia litova religio konvertiĝis al kristanismo. Sed la kristanismo ĝis lia morto 1263 ne populariĝis inter la litovoj kaj la postaj regantoj estis kompare malfortaj. Komence de la 14-a jarcento la litovoj sub nova nekristana rega dinastio ekde la grandduko Gediminas konkere vastigis la Grandduklandon Litovio al teritorio inter la Balta Maro norde kaj la Nigra Maro sude. En 1385 la litova grandduko Jogajlo per politika edziĝo fariĝis la reĝo de la kristana Pola Reĝlando kaj pro tio kristaniĝis. Sekve la Grandduklando Litovio kaj la Pola Reĝlando pli kaj pli ligiĝis, kvankam dum pluraj jarcentoj ankoraŭ temis pri sendependaj ŝtatoj. Dum en la 15-a kaj 16-a jarcentoj la Grandduklando Moskvo pli kaj pli atakis la orientan limon de la Grandduklando Litovio, parolantoj de la pola lingvo pli kaj pli transprenis la plej gvidan rolon en la nobelaro kaj eklezia gvidantaro de Litovio, kaj la litova lingvo iĝis duaranga. En 1795, kiam la unia ŝtato Pollando-Litovio estis komplete disdividita, la kerna teritorio de Litovio iĝis parto de la Rusia Imperio. Pro politiko de pli kaj pli prema ruslingvigo aparte en la dua duono de la 19-a jarcento, multaj litovoj elmigris al Ameriko kaj okcidenta Eŭropo, aparte al Usono kaj Kanado, iom malpli al Argentino: antaŭ la Unua Mondmilito proksimume triono de ĉiuj litovoj vivis en Usono kaj Kanado. Tamen almenaŭ la litova katolika eklezio sukcesis sendependiĝi de kultura pola regado, kaj ekde proksimume la jaro 1883 renaskiĝis litova "nacia identeco". En 1918 deklariĝis kreo de sendependa respublika ŝtato Litovio, kiu prosperis dum la sekvaj du jardekoj. Sed jam en 1940 la litovoj iĝis viktimoj de la Pakto Ribbentrop-Molotov kaj en junio 1940 la lando estis konkerita fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Pli ol 38 000 litovoj nur en 1941 de la sovetuniaj okupantoj estis perforte translokigitaj al Siberio, pliaj ekde la jaro 1944, tiel ke fine pli ol 300 000 litovoj estis perforte translokigitaj. Parto de ili mortis pro la mizeraj cirkonstancoj, parto post la morto de Josif Stalin rajtis reveni al Litovio, plia parto devis resti en Siberio. Post la disfalo de Sovetunio en 1990/1991 sukcesis restarigi sendependan respublikon Litovio. En la maltrankvila periodo inter marto 1990 kaj aŭgusto 1991, kiam ne klaris ĉu la sovetuniaj regantoj toleros la malaliĝon de Litovio el la sovetunia ŝtato, tamen multaj pliaj litovoj translokiĝis al okcidenta Eŭropo, aparte Germanio, Britio kaj Irlando, kaj al la tradiciaj ekstereŭropaj elmigrolandoj de litovoj, en kiuj troviĝis samlingvaj familianoj aŭ konatoj, do Usono, Kanado, Brazilo kaj Argentino.

Litovoj ekster Litovio[redakti | redakti fonton]

Nun litovoj kaj iliaj infanoj vivas en la tuta mondo: Argentino, Aŭstralio (precipe en Brisbane), Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Kanado, Kazaĥio, Latvio (1,4 %), Pollando, Rusio, Skandinavio (precipe en Norvegio kaj Svedio), Ukrainio kaj en Usono (precipe en la urbaro ĉirkaŭ Detroit).

Ekzistas pli ol 3,1 milionoj da homoj, kiuj parolas la litovan kiel gepatran lingvon. Pli ol 4 milionoj konsideras sina litovoj kaj laŭ la leĝo pri ŝtataneco de la Respubliko Livio havas rajton je litova ŝtataneco. Temas ekzemple pri multaj idoj de litovoj en Norda kaj Suda Amerikoj (ĝis la kvara generacio) el la diversaj elmigraj ondoj ekde la komenco de ka 20-a jarcento.

Konataj litovoj[redakti | redakti fonton]

Arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Scienco[redakti | redakti fonton]

Sportistoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]