Robert Zemeckis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Zemeckis
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Robert Zemeckis "The Walk" at Opening Ceremony of the 28th Tokyo International Film Festival (21835891403) (cropped).jpg
Persona informo
Robert Zemeckis
Naskiĝo 14-an de majo 1952 (1952-05-14) (70-jara)
en Ĉikago
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Kalifornio [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • USC School of Cinematic Arts • Nord-Ilinojsa Universitato • Fenger Academy High School [#]
Familio
Edz(in)o Leslie Zemeckis • Mary Ellen Trainor [#]
Infanoj Alexander Zemeckis [#]
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoroverkistoaktoro • sciencfikcia verkisto [#]
Aktiva dum 1972– [#]
Verkado
Verkoj Romancing the Stone ❦
Back to the Future ❦
Who Framed Roger Rabbit ❦
Forrest Gump ❦
Cast Away ❦
The Polar Express ❦
Contact ❦
Pinocchio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Robert Zemeckis - naskiĝis la  14-an de majo 1951(nun 1951-05-14) en Ĉikago, do nun 71-jara - estas usona reĝisoro, produktisto kaj scenaristo de kinejaj filmoj, kiu naskiĝis en Ĉikago kiel filo de Alfonsas Zemeckis (angligite Alphonse), litovdevena patro kaj Rosa Nespeca, italdevena patrino.

En 1973 la filmista studento ricevis studentan honorigon pro mallonga filmo, kaj Steven Spielberg ekkonis kaj poste subtenis lin. Liaj scenaroj estis laŭdataj de kritikistoj kaj de samprofesiuloj, sed la rezultaj filmoj iel ne bone vendiĝis en la kinejoj, kaj sekve li havis problemojn trovi produktiston por filmara ideo pri la paradoksoj de la tempovojaĝoj kiu poste iĝis la filmserio Back to the Future. Nur en 1985 la unua el tri filmoj de la serio, nomata simple Back to the Future ("reen al la estonteco") pretis kaj inter la kinejaj spektantoj estis granda sukceso. Sekvis inter alie la parte animacia filmo Who Framed Roger Rabbit ("Kiu trompis Roĝeron la Kuniklon").

Aparte granda sekva reĝisora sukceso estis la filmo Forrest Gump de 1994, kiu kandidatiĝis entute por 13 Akademiaj Premioj, kaj gajnis ses, inkluzivante plej bona filmo, plej bonaj efektoj, plej bona reĝisoro, kaj plej bona aktoro.

Inter alie li poste ankoraŭ elstaris per produktado de la filmoj The Polar Express ("La Polusa Ekspreso") de 2004, en kiu Zemeckis ankaŭ estis reĝisoro kaj scenaristo, la horora House of Wax ("domo de vakso") el 2005, kaj la familia Monster House ("monstra domo") el 2006.

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]