The Witches (filmo, 2020)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Witches
filmo
Originala titolo The Witches
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22 okt. 2020, 29 okt. 2020, 5 nov. 2020, 29 okt. 2020
Ĝenro fantasta filmo, komedia filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Don Burgess
Reĝisoro(j) Robert Zemeckis
Produktisto(j) Alfonso Cuarón • Guillermo del Toro • Jack Rapke • Robert Zemeckis
Scenaro Kenya Barris • Robert Zemeckis • Guillermo del Toro
Filmita en Warner Bros. Studios, Leavesden
Loko de rakonto Alabamo
Muziko de Alan Silvestri
Rolantoj Anne Hathaway • Octavia Spencer • Stanley Tucci • Chris Rock • Jahzir Bruno • Codie-Lei Eastick • Kristin Chenoweth • Charles Edwards • Morgana Robinson • Josette Simon • Eugenia Caruso • Simon Manyonda
Produktinta firmao Esperanto Filmoj 
ImageMovers
IMDb
vdr

The Witches ("La Sorĉistinoj") estas malhela fantasta komedia filmo (2020) reĝisorita de Robert Zemeckis kaj verkita fare de Zemeckis, Kenya Barris, kaj Guillermo del Toro. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano (1983) de Roald Dahl kaj estas la dua longdaŭra kina adaptado de la romano, sekvante la samnoman filmon (1990). La kinosteloj estas Anne Hathaway, Octavia Spencer kaj Stanley Tucci, kaj la filmo estas rakontita de Chris Rock.

The Witches estis havebla ĉe HBO Max en Usono la 22-an de oktobro 2020. Ĝi ricevis miksitajn recenzojn de kritikistoj.

Temo[redakti | redakti fonton]

Kiam li perdas siajn gepatrojn en trafikakcidento, knabo komencas vivi kun sia avino en Demopolis, Alabamo. Post kiam la du eniras superbazaron kaj la knabo vidas strangan virinon, la avino rimarkas, ke ŝi estas sorĉistino kaj decidas konduki sian nepon al luksa hotelo, ĉar sorĉistinoj ne zorgas pri riĉaj infanoj, sed pri la plej malriĉaj. Kion ŝi ne sciis estas ke la hotelo havos "Kongreson de sorĉistinoj", alivestitan kiel "Kongreso kontraŭ Krueleco al Infanoj", kaj la knabo estos ŝanĝita en raton. Tiel, la knabo, nun muso, devas malhelpi la sorĉistinojn ŝanĝi ĉiujn infanojn en la mondo en musojn.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Anne Hathaway: Granda Alta Sorĉistino
  • Octavia Spencer: Avino
  • Stanley Tucci: S-ro Stringer
  • Jahzir Kadeem Bruno: Heroo, knabo
    • Chris Rock: Heroo, pli maljuna (voĉo)
  • Codie-Lei Eastick: Bruno Jenkins
  • Kristin Chenoweth: Daisy (voĉo)
  • Brian Bovell: Reginald
  • Charles Edwards: S-ro Jenkins
  • Morgana Robinson: S-ino Jenkins
  • Josette Simon: Zelda
  • Eugenia Caruso: Consuella
  • Ana-Maria Maskell: Esmerelda
  • Orla O'Rourke: Saoirse
  • Penny Lisle: Sorĉistino
  • Simon Manyonda: Sous-Chef
  • Philippe Spall: Chef

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]