Italoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italoj
loĝantaropopolo
latinaj gentoj • okcident-Eŭropanoj • loĝanto
latinaj gentoj
Suma populacio
130000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
katolikismo
vdr
Famous Italians Mosaic.png
Famaj italoj tra la generacioj
Pliaj famaj italoj tra la generacioj

Italoj estas latinida nacio vivanta ĉefe en Italio. La lingvoj parolataj estas la itala, la sicilia, la istriota, la napola, la korsika, la sarda, la ladina, la piemonta, la ligura, la lombarda, la venecia, la friula kaj la romanĉa, ĉiuj latinidaj lingvoj kaj dialektoj, kiuj evoluis el la popola latina lingvo.

Se oni konsideras la tutan loĝantaron de Italio temas pri ĉirkaŭ 60.300.000 loĝantoj, sed multaj enmigrintoj povas ne konsideri sin italoj, dum multaj italoj loĝas kaj povas havi naciecon eksterlande.

Malsame kiel aliaj grandaj eŭropaj landoj kiel Francio kaj Britio, kie relative granda proporcio el la loĝantaro loĝas en la respektivaj ĉefurboj Parizo kaj Londono, Italio estas plurcentra lando, kiu ne posedas grandan ĉefurbon kiu forte elstaras rilate al la aliaj urboj laŭ graveco aŭ nombro da loĝantoj, ĉar Romo estas tre konkurecata de multaj aliaj grandaj urboj, kiel Milano, Torino, Napolo, Florenco, Ĝenovo, Palermo, Bolonjo ktp.

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]