Stanislavo Belov
Stanislavo Belov | |
---|---|
![]() En la Gazpromo-konferenco, organizita de lia teamo | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Stano |
Naskiĝo | la 25-a de septembro 1974 en Tjumeno, Rusio |
Lingvoj | Esperanto • rusa lingvo |
Loĝloko | Tjumeno, Rusio |
Nacieco | Rusio |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | universitato de Tjumeno |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | artikolojn por esperanto-gazetoj |
Esperantistiĝis en | 2008 |
Stanislavo Belov (ruse Станислав Леонидович Белов; naskiĝis la 25-an de septembro 1974, Tjumeno, Rusio) estas rusa historiisto kaj publikrilatisto. Li loĝas en urbo Tjumeno (Rusio). De 1995 ĝis 2010 li laboris en loka muzeo kaj ekde 2010 estras la PR-sekcion en TjumenNIIgiprogazo (filina firmao de Gazpromo). Li estas aŭtoro de proksimume 30 sciencaj artikoloj pri historio de Tjumena provinco kaj muzeologio. Samtempe ekde 2002 ĝis 2010 li estis libertempa ĵurnalisto, kunlaboris kun ĉefaj komercaj revuoj de Tjumeno kaj publikigis centojn da artikoloj pri lokaj entreprenoj, komercistoj ktp.
Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]
Li lernis Esperanton memstare vintre de 2007/2008 kaj ekde 2012 ĉiujare partoprenas universalajn kongresojn. Li kunlaboras kun Esperanto gazetoj, aperiginte artikolojn en Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto kaj aliaj. Li estas dumviva membro de UEA[1] kaj estis prezidanto de la bonfara fonduso Esperanto en Evoluo (Nederlando), aktive blogas en Esperanto (ĉefe pri siaj vojaĝoj pere de Esperanto kaj legitaj esperanto-libroj)[2] kaj kontribuas al la Esperanto-Vikipedio[3], inkluzive kiel administranto.
En Esperanto[redakti | redakti fonton]
En Esperanto aperis Stanislavo Belov, Alloga Beletra Almanako 7.[4]
Vikipedio[redakti | redakti fonton]
Li redaktas en la Esperanta Vikipedio kiel RG72, kie li estas administranto, kaj ankaŭ en aliaj aliaj projektoj vikimediaj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Stanislavo Belov (2012-01-29)Mi iĝis dumviva membro de UEA! (esperante). Ipernity. Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-15.
- ↑ Blogo en Blogger esperante
- ↑ Vikipedio: Uzanto:RG72 (esperante). Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-15.
- ↑ Stanislavo Belov, Alloga Beletra Almanako 7, Beletra Almanako (9), Oktobro 2010. Paĝoj 49-51.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Blogo en Blogger esperante
- Blogo en Ipernity esperante (ne aktualigata ekde 2017)
- Paĝo ĉe Fejsbuko
- Blogo pri historio de Tjumena provinco ruse
- Kanalo en Jutubo esperante